한국   대만   중국   일본 
Hans Weinhengst - Vikipedio Saltu al enhavo

Hans Weinhengst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johan Weinhengst )


Hans Weinhengst
Persona informo
Naski?o 27-an de julio 1904 ( 1904-07-27 )
en Kuffern
Morto majo 1945
en Berlino
Lingvoj Esperanto ? germana
?tataneco A?strio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto
?urnalisto
romanisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Hans (Johan) WEINHENGST [vajnhengst] (naski?is la 27-an de julio   1904 en Kuffern , Malsupra A?strio ; mortis en majo 1945 en Berlino) estis a?stro-germana verkisto, kiu estis aktiva en SAT kaj en la laborista movado.

?efartikolo "for la militojn!" de li en ? La Socialisto " el septembro 1933
Tur-Strato 4 , eldono de 1988

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Li naski?is la 27-an de junio 1904 en Kuffern . Li lernis Esperanton en 1927 kadre de laborista urbodistrikta grupo en Vieno , sekve kunlaboris en la estraro de la A?stria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) kaj en la loka grupo, gvidis kursojn. Estis sekretario de la Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE), verkis poemojn kaj rakontojn por la SAT -organoj inter la jaroj 1928 kaj 1932. De 1932 li estis redaktoro de la a?stra perioda?o ? La Socialisto ", ?is la revuo pereis kune kun la detruo de la demokratio en A?strio en februaro 1934 .

Weinhengst estis membro de la Socialdemokrata Partio de A?strio kaj estis aktiva en la rezisto de a?straj laboristoj kontra? la nazia fa?ismo. Li vivis kun sia edzino kaj filino en unu el la plej malri?aj partoj de la 10-a distrikto de Vieno , Favoriten, ?e adreso kiu tiam estis Thavonatgasse 4, ekde 1935 Kempelengasse, en la kvartalo kie lia romano Tur-Strato 4 anka? estas lokita.

En 1940, Weinhengst en Vieno estis fotita kiel funkciulo de civila protekto kontra? militaj aviadilatakoj. Li mortis, evidente en Berlino, en la lasta monato de la dua mondmilito : La tombo de li situas en la tombejo In den Kisseln en Berlin-Spandau . ?is nun mankas informo kial lia tombo troveblas tiom malproksime de Vieno - eblas ke la kontra?fa?isto post 1940 estis malliberigata kaj transportita al nazia malliberejo en Berlin-Spandau , sed pri tio ?is nun nur estas hipotezoj.

Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Hans Weinhengst kun la Nobel-premiito pri paco Alfred Hermann Fried (1864?1921) kaj la iama Federacia Prezidanto Franz Jonas (1899?1974) konsideri?as esti inter la plej gravaj esperantistoj en A?strio. Li estis gvida membro de la socialisma Esperanto-movado. Weinhengst tradukis laboristajn kantojn en Esperanton kaj eldonis poezion kaj novelojn en Esperanto el la 1920-aj jaroj. Li anka? regule kontribuis al la Paris-bazita revuo Internacia Socialisto Esperantista, ekzemple en 1933 per artikolo kontra? la milito.

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

La lasta novelo reprezenti?is en la antologia libro La ma?ino kiu kriis de Herbert Mayer pri fantomaj historioj esperantlingvaj ekde 1895 ?is la fino de la 20-a jarcento, eldonita en 1995 fare de Pro Esperanto en Vieno ( ISBN 3-85182-033-9 ). [1] [2] [3]

“En liaj poemoj la socialistaj pensoj estas vestitaj per poezia ?armo, en la rakontoj oni trovas bone pentritajn figurojn de la jungitaj sklavoj, kiuj ?ismorte tiras la jugon de la bienegoj kaj fabrikoj.“ Imre Baranyai (pse?donimo EMBA).

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]