El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan Gottlieb Gahn
(1745?1818) (* Voxnabruk,
Svedio
, en la
19-a de a?gusto
1745
-
Falun
,
Svedio
, en la
8-a de decembro
1818
)
[1]
estis sveda kemiisto, kiu malkovris la kemian elementon
manganon
en 1774, la
fosfatacidon
en 1770, kaj la
magnezion
en 1774. Li estis lernanto de
Torbern Bergman
[2]
kaj
Carl Wilhelm Scheele
[3]
. La mineralo gahnito estis tiele alnomita liaoma?e.
Gahn studis en la
Universitato de Upsalo
kaj en 1770 li eklo?is en
Falun
, kie li plibonigis la fandprocedon de la
kupro
al la loka industrio kaj partoprenis en la konstruado de pluraj fabrikoj kiuj produktis interalie: la
sulfatacidon
,
sulfuron
kaj la kolorigilon ru?a de Faluno.
Li laboris kiel kemiisto por la Sveda Konsilio de la Minejoj (Bergskollegium) inter 1773 kaj 1817. Gahn estis ?iam rezistema pri la publikado de siaj sciencaj malkovroj uzante la propran nomon, sed li regule komunikis ilin al Bergman kaj Scheele. Inter liaj pluraj malkovroj, Gahn elmontris ke la ostoj enhavas fosforon, kaj ke la mangana dioksido eblis redukti uzante karbonon kaj sukcesante la metalan manganon, tiamaniere ke li estis la unua izoli la elementan manganon.
En 1784, Gahn elekti?is kiel membro de la Re?a Akademio de Sciencoj de Svedio. Li anka? havis paralelan laboron en la sveda minindustrio. Hans Jarta (1774-1847)
[4]
estis unu el liaj plej proksimaj sekvantoj kaj la leteroj de Jarta al Gahn konservi?as en la Biblioteko de la
Universitato de Upsalo
.
- Anteckningar fran en resa i Dalarne sommaren (Notoj de voja?o al Dalarne en la somero 1765)
- Tvenne dalaresor 1765 och 1799: jamte sex portratt
- Underrattelse om upstallningen och nyttjandet af herr assessor J.G. Gahns forbattrade appareil for vattens aererande med tabell -
1804