Jimi Hendrix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimi Hendrix
Jimi Hendrix en 1967
Jimi Hendrix en 1967
Bazaj informoj
Naskonomo Johnny Allen Hendrix
Naski?o 27-an de novembro 1942 ( 1942-11-27 )
en Seatlo ,   Usono
Morto 18-an de septembro 1970 ( 1970-09-18 ) (27-jara?a)
en Kensington
?enroj ?tonroko , blus-roko , acida roko , psi?edelika roko
Aktivaj jaroj 1966 ? 1970
Eldoninto RSVP , Track , Barclay , Polydor , Reprise , Capitol , MCA
Parencaj
temoj
The Jimi Hendrix Experience , Gypsy Sun and Rainbows , Band of Gypsys , The Isley Brothers , Little Richard , Curtis Knight and the Squires
Retejo www.jimihendrix.com
Signifa instrumento
Fender Stratocaster
Gibson Flying V
Persona informo
Naskonomo Johnny Allen Hendrix
Aliaj nomoj Jimmy James
Mortokialo asfiksio
Tombo Greenwood Memorial Park
Lingvoj angla
?tataneco Usono
Alma mater Fort Campbell ? Garfield High School
Subskribo Jimi Hendrix
Familio
Patro Al Hendrix
Patrino Lucille Hendrix
Frat(in)o Leon Hendrix
Amkunulo Devon Wilson
Okupo
Okupo gitaristo ? kantisto ? muzikproduktisto ? vo?isto ? kanta?toro ? komponisto
TTT
Retejo https://www.jimihendrix.com/
v ? d ? r

Jimi HENDRIX [?imi hendriks], plennome: James Marshall HENDRIX (naski?is la 27-an de novembro , 1942 , mortis la 18-an de septembro , 1970 ) estis usona rok-muzikisto , konata ?efe kiel fama kaj unu el la plej grandaj elektrogitaristoj , kiu transformis la koncepton pri la uzado de gitaro. Unu inter la plej elstaraj blusrokaj artistoj de la 60-aj jaroj. Lia muziko tre influis la generacion de la " florinfanoj ".

Hendrix estis konata pro sia sova?a agmaniero, kiam li kutimis tumulti sur scenejo. Kiel muzikisto, Hendrix kontribuis al la disvolvi?o de la sonrevena metodo, kiu akompanas distordon . [1] Kiel diskproduktanto, Hendrix uzis pionirajn metodojn en la kampo de studiaj registradoj kiel etenda?on de siaj muzikaj ideoj. Li estis unu el la unuaj, kiuj spertis stereajn registradojn kaj fazadon.

La?longe de sia vivo Hendrix gajnis gravajn muzikajn premiojn. Post lia morto li ricevis kromajn premiojn kaj honorojn, inkluzive enmeton en la Rok-Roll-Halon de Famo en 1992 kaj la Britan Halon de Famo en 2005. Krome, en 1994 li ricevis stelon sur la Trotuaro de Famo en Holivudo . La revuo Rolling Stone vicigis Hendrix sesa en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ?iuj tempoj kaj unue en la listo de la 100 plej grandaj gitaristoj de ?iuj tempoj.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Li naski?is en Seattle , Va?ingtonio . Liaj unuaj muzikaj spertoj venis el gospelaj kantoj en pre?ejo . Lia unua muzikinstrumento estis uzita ukulelo , kiun li ricevis en la a?o de 13 jaroj. Sekvis akustika gitaro kaj elektra gitaro. Kiel lernanto li unuafoje agis en muzikgrupo The Rocking Kings .

En la jaro 1959 li forlasis la lernejon por ali?i al la aerarmeo. Tie, en 1961 li konati?is kun Billy Cox , kiu krom servi en la armeo estis muzikisto en Nashville . Kune ili fondis la grupon The Casuals .

Pro dorsaj problemoj Jimi Hendrix en 1962 devis forlasi la armeon. Sed aliaj fontoj diras, ke li asertis, ke li estas samseksulo por elarmei?i.

Kun Billy Cox li da?re havis amikan kontaktojn, kvankam tiu restis en Nashville, dum Jimi la sekvajn tri jarojn turneis i.a. kun Little Richard , B. B. King kaj Supremes . En 1964 Jimi Hendrix muzikis kun la Isley Brothers en Novjorko .

Plia okupo ?e Curtis Knight and the Squires famigis lin en Novjorko: Ed Chaplin, la mana?ero de la grupo ofertis al la kontrakton. Hendrix subskribis - kaj ricevis anta?pagon de unu dolaro. Dum tiu ?i tempo li supozeble unuafoje uzis drogojn kiel mari?uano kaj LSD .

En la jaro 1966 li fondis la unuan muzikgrupon, en kiu li okupis la gvidan rolon: Jimi and the Blue Flames . Li anka? akompanis John Hammond Jr kaj havis la eblecon, agi kiel solisto.

Tiutempe Linda Keith, la tiama amikino de Keith Richards , konatigis lin kun Chas Chandler . Tiu ser?is muzikistojn, kies talentojn li povis ekspluati, kaj li rapide ekkonis, ke Jimi Hendrix havis la kvalitojn por fari?i stelulo en Britio .

La 21-an de septembro Chandler kaj Hendrix voja?is al Londono . Hendrix konati?is kun la tiea muzikistaro kaj fondis kun Noel Redding kaj Mitch Mitchell la grupon Jimi Hendrix Experience ( JHE ). Ili unuafoje prezentis sin en Parizo , en la anta?programo de koncerto de Johnny Hallyday .

La unua sondisko Hey Joe/Stone Free en februaro 1967 estis inter la kvin plej sukcesaj en Britio. Sekvis turneoj kaj festivaloj (i.a. La Monterey Pop Festival en junio 1967) kaj pliaj sondiskoj. La lasta komuna koncerto de JHE okazis en februaro 1969 en Denvero .

La jaron 1969 karakterizis tribunaloj (en la paka?oj de Jimi Hendrix oni trovis heroinon ) kaj financaj problemoj. Ed Chaplin publikigis malnovajn sonbendojn el la tempo de la unu-dolara-kontrakto kaj sekve de akuzo pri kopirajto Jimi Hendrix dumtempe ne plu ricevis siajn tantiemojn.

Por la Woodstock -festivalo li kompilis novan muzikgrupon: Sky Church kun Mitch Mitchell, Billy Cox, Larry Lee kaj du perkutistoj. Sky Church aperis kiel kulmino de la festivalo, kaj Jimi Hendrix prezentis la nacian himnon de Usono The Star Spangled Banner , en versio, kiu a?debligis la hurladon de la raketoj kaj la morton de la soldatoj.

Por rekompensi la postulojn de Ed Chalpin, oni sonbendigis koncerton en Fillmore East silvestre 1969/1970. Kun Billy Cox kaj Buddy Miles li tiam fondis novan grupon nomatan Band of Gypsies .

Dum la sekva tempo li kun diversaj akompanantoj produktis plurajn sondiskojn, kiuj fini?u al disko kun la provizora titolo First Rays of the New Rising Sun .

Kun la Band of Gypsies li turneis tra E?ropo. Komenco estis kaosa festivalo en la Isle of Wight . Dum plia festivalo Billy Cox ricevis trinka?on kun tiom granda kvanto da narkotiloj, ke pliaj planitaj koncertoj ne plu povis okazi.

Matene de la 18-a de septembro 1970 en Londono oni trovis Jimi Hendrix senkonscia en la lo?ejo de sia germana amikino Monika Dannemann. Li ne reatingis la konscion kaj mortis survoje al la hospitalo. Evidente li la anta?an vesperon uzis grandan kvanton da dormigiloj kaj sufoki?is de vomita?oj.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Shadwick, Keith (2003). Jimi Hendrix, Musician . Hal Leonard. ??' p. 92. ISBN 0879307641.