한국   대만   중국   일본 
Jerzy Fornal - Vikipedio Saltu al enhavo

Jerzy Fornal

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Jerzy Fornal
Zofia Banet-Fornalowa kaj Jerzy Fornal
Zofia Banet-Fornalowa kaj Jerzy Fornal
Persona informo
Naski?o 30-an de oktobro 1926 ( 1926-10-30 )
en Bli?yn
Morto 31-an de a?gusto 2013 ( 2013-08-31 ) (86-jara?a)
en Skolimow, Konstancin-Jeziorna
Lingvoj pola ? Esperanto
?tataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Zofia Banet-Fornalowa Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Jerzy FORNAL (naski?is la 30-an de oktobro   1926 , mortis la 31-an de a?gusto   2013 ) estis pola esperantisto kaj aktoro . En la esperantista mondo danke al sia persisto, talento kaj apogo de la edzino Zofia Banet-Fornalowa li fari?is tuta institucio, nome unu aktora teatro prezentinta sin en plimultaj e?ropaj kaj multaj ekstere?ropaj landoj. Dum kelkaj jaroj li sukcese prezentis en Arkones ?iam novan spektaklon kaj imponis per energia ?eesto en aliaj programeroj. Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo kaj prezentis "Grabowski en Esperanto-poezio" en la 27-a Arkones kaj "Aniaro" en 18-a. Li anka? aperis en la festivalo KAFE en Tuluzo en la jaro 2000 kie li prezentis "Aniaro".

En Varsovio oni ofte povis ?ui liajn Esperanto-spektaklojn en la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko .

Jerzy Fornal laboris kiel aktoro de la Nacia Teatro en Varsovio , kaj debutis en la Esperanto-teatro en 1982 . De tiam li prezenti?is en na? tre variaj monologoj per kiuj li spegulis la sorton de la individuo en la socio :

?iumonata rendevuo kun Teatro Espero en Varsovio [ redakti | redakti fonton ]

Jerzy Fornal en "Einstein - konfeso el ?eolo", 1990

De septembro 1998 ?is junio 1999 (kaj anka? en la jaroj 2001-2002) ?iumonate je la unua lundo okazis prezento de la Teatro Espero en Varsovio, kies motoro estis la konata artisto Jerzy Fornal. La repertuaro proponis monologojn, plej ofte originale verkitaj en Esperanto. La 7-an de junio 1999 Jerzy Fornal prezentis specialan oma?on al la 75a naski?jaro de William Auld kaj Marjorie Boulton , per la enscenigo de ilia kunverko Rimleteroj . La spektakloj okazis ?iam en la artgalerio Nusantara, str. Nowogrodzka 18, ekde la 17h00. Unu horon pli frue Zofia Banet-Fornalowa gvidis konversacian rondon pri la Esperanto-kulturo .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Pantomimo  : filmo 'La vorta klaso'