El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean HARLOW
(denaske Harlean Harlow Carpenter; 3a de Marto, 1911 ? 7a de Junio, 1937) estis usona
aktorino
.
Konata pro sia ludado de roluloj de "bad girl" (malica junulino), ?i estis la ?efa
seksosimbolo
de la komencaj
1930-aj jaroj
kaj unu el la difinaj figuroj de la anta?koda epoko de la usona
kinarto
.
[1]
Ofte kromnomita la "Bomba Blondulino" kaj la "Platena Blondulino", Harlow estis populara pro siaj roluloj kiel "Laughing Vamp" (ridetanta
fatala virino
). Harlow agadis en la
kinindustrio
dum nur na? jaroj, sed ?i i?is unu el la plej grandaj filmostelulinoj de
Holivudo
, kies bildo en la publiko restis dum longe. En 1999, la
Usona Kininstituto
rangigis Harlow kiel 22a en sia listo de
plej grandaj legendaj virinoj en klasika Holivuda kino
.
[2]
Harlow estis dekomence dungita de la
komerca magnato
Howard Hughes
, kiu re?isoris ?ian unuan gravan rolon en
Hell's Angels
(1930). Post serio de malsukcesaj filmoj la? la kritiko, kaj perdo de intereso de Hughes en ?ia kariero,
Metro-Goldwyn-Mayer
a?etis la kontrakton de Harlow en 1932
[3]
kaj modelis ?in por ?efroloj en serio de sukcesoj konstruitaj sur ?ia komedia talento: nome
Red-Headed Woman
(1932),
Red Dust
(1932),
Dinner at Eight
(1933),
Reckless
(1935) kaj
Suzy
(1936). La populareco de Harlow rivalis kaj poste superis tiujn de la ?efaj virinoj de MGM nome
Joan Crawford
,
Greta Garbo
kaj
Norma Shearer
. ?i mortis 26-jara?a pro
rena malsufi?o
dum la filmado de
Saratoga
. MGM finkompletigis la filmon per uzado de korpaj dublantinoj kaj publikigis ?in malpli ol du monatojn post ?ia morto; ?i i?is la plej sukcesa filmo de MGM de 1937, aame kiel la plej enspeziga filmo de ?ia kariero.
- ↑
Mashon, Mike; Bell, James (30a de Aprilo 2014).
"Pre-Code: Hollywood before the censors".
Sight & Sound
. Alirita la 19an de Decembro, 2021.
- ↑
[1]
"'AFI's 100 Years ... 100 Cheers: America's Most Inspiring Movies,' to Be Broadcast Wednesday, June 14 on the CBS Television Network" (Press release).
American Film Institute
. 1a de Junio, 2006. Arkivita el la originalo la 24an de Decembro 2015. Alirita la 25an de Oktobro, 2019.
- ↑
Vieira, Mark A. (2009).
Irving Thalberg: boy wonder to producer prince
. Los Angeles: University of California Press. p. 178.
ISBN 978-0-520-26048-1
.