El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob WIMPFELING
[
JAkop VIMpfelink
] (naski?is la
27-an de julio
1450
en
Schlettstadt
en
Alzaco
, mortis la
17-an de novembro
1528
samloke) estis germana humanisto, teologo, pedagogo, filologo kaj historiisto. Li estis lernanto de
Ludwig Dringenberg
(1410-1477), fondinto de la Humanisma Biblioteko de
Schlettstadt
[1]
.
En 1464, li enmatrikuli?is en la
Universitato de Frajburgo
, kie li diplomi?is kiel Bakala?ro en 1466. Pli malfrue li vizitadis la
Universitaton de Erfurto
kaj de
Hajdelbergo
, kie li ricevis sian diplomon kiel Magistro en 1471. Poste, li studis
Kanonan Juron
tri jarojn, kaj finfine teologion.
En 1483, li estis predikanto en la katedralo de
Speyer
. En 1498,
Filipo, la Palatinata elektisto
, alvokis lin por esti profesoro pri retoriko kaj poetiko en
Hajdelbergo
. Ekde 1500, li vivis en
Strasburgo
kaj sin dedi?is al siaj skriba?oj, anta? ol reiri al sia naski?urbo, en 1513. En
Schlettstadt
, cirklo da lernantaro kaj admirantaro kuni?is ?irka? lian personon. Malsamaj opinioj pri
Luteranismo
disbatis ?i beletran societon.
Post la ekskomuniko de
Marteno Lutero
li klopodis por ke la Kurio nuligu la forpelon. Tio faris lin suspekto pri ebla satira?o kontra? la Kurio: "Litancia pro Germania", kiu probable skribi?is de
Hermann von dem Busche
(1468-1534).
En 1521, Wimpfeling submetis sin al la Roma Eklezio, al kiu li estos ekde tiam lojala filo. En 1524, li kuni?is al la dialogo de
Hieronimo Emser
(1478-1527) kontra? la verko "Canonis missae defensio" far
Ulriko Zvinglo
(1484-1531), kaj per malferma letero al Lutero kaj Zvinglo, li admonis ilin ?e la atenta ekzamenado de la skriba?oj celante ke ili mem malkovru ke la Kanonoj de la Meso entenis nenion kontra?an al la doktrinoj kaj kutimoj de la eklezio en siaj naski?aj jaroj. Wimpfeling tiam retiri?is de la disputoj, kaj pro tio estis ridindigita de la luteranoj kiel renegato kaj persekutanto de herezuloj.
- Stylpho, 1480 (komedio, 1494)
- Vita sancti adelphi, ?irka? 1500
- Germania, 1501
- Epitome rerum Germanicarum, 1505
- Vita Sancti Adelphi, 1506
- Gravamina, 1520, verko kiun li dedi?is al la
Imperiestro Maksimiliano la 1-a
(1459-1519)
- The Elegantiarum medulla (1493)
- Isidoneus germanicus (1496)
- Adolescentia (1500)
- Defensio Germania, 1502