El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Wassermann
La
germana
verkisto
Jakob WASSERMANN
[jakob VAserman] naski?is je la
10-a de marto
1873
en
Furth
kaj mortis je la
1-a de januaro
1934
en
Altaussee
,
Steiermark
,
A?strio
.
La filo de juda komercisto komence elprovis sin en pluraj profesioj. Ekde 1896 li plene dedi?is sin al la verkado, laboris unue en
Munkeno
, poste en
Vieno
kaj ekde 1919 en Altaussee. Al lia amikaro apartenis ekz.
Thomas Mann
,
Hugo von Hofmannsthal
kaj
Arthur Schnitzler
. Li estis sub la influo de la movado
Jung-Wien
.
En sia verkaro Jakob Wassermann i.a. enga?i?is por justeco kaj kontra? indiferenteco. Dum la 1920-aj jaroj liaj verkoj atingis vastan legantaron. Poste ili pli/malpli falis en forgeson, ?ar la nazia re?imo en Germanio malpermesis la verkojn de tiu ?i juda verkisto.
- Melusine (romano, 1896)
- Die Juden von Zirndorf (romano, 1897)
- Geschichte der jungen Renate Fuchs (romano, 1900)
- Der Moloch (romano, 1902)
- Kunst der Erzahlung (literaturscienca traktato, 1904)
- Alexander von Babylon (romano, 1905)
- Caspar Hauser oder Die Tragheit des Herzens (romano, 1908)
- Der Mann von vierzig Jahren (romano, 1913)
- Das Gansemannchen (romano, 1915)
- Mein Weg als Deutscher und Jude (membiografio, 1921)
- Das Gold von Caxamalca (rakonto, 1928)
- Romantrilogio:
- Der Fall Maurizius (1928)
- Etzel Andergast (1931)
- Joseph Kerkhovens dritte Existenz (eld., 1934)