한국   대만   중국   일본 
Ivan Illich - Vikipedio Saltu al enhavo

Ivan Illich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Illich
Persona informo
Naski?o 4-an de septembro 1926 ( 1926-09-04 )
en Vieno
Morto 2-an de decembro 2002 ( 2002-12-02 ) (76-jara?a)
en Bremeno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana ? franca ? itala ? hispana ? kroata ? angla ? antikva greka ? latina ? portugala ? hindia vd
?tataneco A?strio
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Florenco
Pontifika Gregoria Universitato
Universitato de Salcburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto
literaturkritikisto
antropologo
filozofo
historiisto
pedagogo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politika ekologio kaj industria civilizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Cuernavaca vd
Verkado
Verkoj La senlerneja socio ?
La kunvivarto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

La filozofo Ivan ILLICH naski?is en Vieno je la 4-a de septembro de 1926 kaj forpasis la 2-an de decembro de 2002 en Bremeno . Li a?toris diversajn kritikojn pri la institucioj de la moderna kulturo, kaj traktis temojn tiel diversajn kiel eduko, medicino, laboro, energio, ekonomia disvolvi?ado, kaj genro.

Liaj tezoj trafis sian plej fortan famon dum la jardeko 70a, sed nuntempe estas malvaste konataj.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Li naski?is en Vieno, en kroata jud-katolika familio, kiu forfu?is en 1941 al Italio pro la kontra?judaj le?oj. Unue studinte histologion kaj kristalografion en 1941 en Florenco , li ekstudis teologion kaj filozofion la postan jaron en la vatikana universitato. Li verkis disertacion pri la historiisto Arnold J. Toynbee.

En 1951 , oni sendis lin pro lia peto al Novjorko por pastri portorikanan parokon. En 1956 , oni nomumis lin vicdekano de Katolika Universitato de Portoriko. Tie, Ivan Illich renkontis Everett W. Reimer, kaj amba? ekanalizis sian propran funkcion de "edukistestroj". In 1961 , Illich fundis Interkulturan Dokumentad-Centron (CIDOC, Centro Intercultural de Documentacion ) en Kvernavako ( Cuernavaca ) en Meksiko , por instruadi lingvojn al nordamerikaj misiistoj. Tamen, li celis ja kontra?i la partoprenon de Vatikano al la moderna disvolvigado de la la?nome Tria Mondo. Pro siaj starpunktoj, CIDOC oponi?is al la katolikaj ekleziestroj. Fine de la jardeko 60a, Ivan Illich forlasis sian pastrecon. CIDOC malfondi?is en 1976 , la? interkonsento de siaj membroj kiuj da?rigis sian agadon, ?iu siaflanke.

Dum la jardeko 80a Illich multe voja?adis, dividante sian tempon inter Usono , Meksiko kaj Germanio . Li profesoris en la universitatoj de Penn State kaj Bremen.

Dum siaj lastaj jaroj li suferis pro kancera kreska?o ?e la viza?o, kiun li rifuzis operaciigi pro sia kritiko de profesia medicino, kaj pro la fakto ke tio ver?ajne perdigus al li la kapablon paroli. Li anka? rifuzis uzi sedativojn, kiuj forprenus lian klarpenson. Li sensukcese provis kuraci ?in per tradiciaj metodoj, kaj okaze fumadis opion por elteni la doloron.

?efa tezo : industria vivmodo kontra? kunvivemo [ redakti | redakti fonton ]

Li batalis kontra? la a?ta sistemo, kaj ?iuj veturiloj tro rapidaj, kiujn li ju?is malliberigaj kaj iluziaj. Ekzemple, li kalkulis ke, konsiderante la mezuman tempon necesan por perlabori a?ton, teni ?in bonstata kaj fine veturadi per ?i, ?i rapidas ses kilometrojn hore. Li anka? kritikis la kuracsistemon kaj la eduksistemon, kiujn li konsideris ne-kunvivemaj.

Li elpensis la koncepton de radikala monopolo : kiam teknika rimedo estas a? ?ajnas tro efika, ?i baras la vojon al pli malrapidaj rimedoj (ekzemplas la a?to?oseo rilate al piedirado, a? la po?telefono rilate al hejmtelefono). Kun lia amiko, la filozofiisto Jacques Ellul , oni rajtas konsideri lin unu el la ?efaj inspirintoj de la ideoj de "malkreskado" kaj "volata simpleco".

La ?efa Illich-a koncepto estas tiu de kontra?-produktivo, kiu evidentigas ?enan fenomeno: kiam ili atingis ian kritikan sojlon (kaj estas monopolaj), la grandaj institucioj de la modernaj industriaj socioj obstaklas al siaj propraj celoj : medicino malutilas al sano (kuracante malsanojn, kiun ofte ka?zis la industria sistemo kiu progresigas ?in), veturrimedoj (kiuj sume perdigas tempon), la lernejo (kiuj brutigas), la komunikadoj (kiuj tiel densi?as ke ili perdas valoron), ktp...

Alia koncepto, centra en la idearo de Ivan Illich, estas tiu de kunvivado. Kontra? la superprogresintaj teknikaj rimedoj, Illich metas la kunvivemajn ilojn. Li difinas kunviveman ilon kiel simplan. ?i funkcias per ies forto (ne anstata? ?i), kaj ?iu ajn povas uzi ?in sen postulata scio a? sen interveno de specialisto.

La? Illich, la industria socio nepre ne povos disvolvi?i sen fino. ?i neeviteble trafos krizan limon, kiu postulos radikalan ?an?i?on a? plenan memdetruon. Sed kia estos tiu necesa rompo (kiun li nomas "politika inversigo"), ?u katastrofeca, ?u revolucia a? ?u riformema li ne klare precizigas. Illich kredas ke la postindustria socio, kiu sekvos tiun rompon, devos esti kunvivema, tio signifas reveni al pli simplaj teknikaj rimedoj pli ta?gaj por homa kunvivado.

Socio sen lernejoj [ redakti | redakti fonton ]

Alia grava flanko de la penso de Illich estas lia kritiko de la moderna eduksistemo, kiun li detaligas en lia plej konata verko "La senlerneja socio" ( 1971 ). Kvankam la libro hodia? povas aspekti iom eksmoda, ?ar ?i referencas pri tiamaj edukprogramoj, ?iaj asertoj kaj bazaj proponoj konservas sian radikalecon. Illich origanale prezentas la instituciojn ? en ?i tiu kazo, la lernejoj ? kiel iloj, kiuj tiel disvolvi?is ke ili fari?is kontra?produktivaj. Celante klerigi la homojn, la eduksistemo fakte produktas homojn misedukitajn, nesufi?e penskapablajn, kaj obeemajn.

Kontra? la institucia edukado, li proponas krei eduk-retojn tra kiuj ?iu lernanto rilatadas kun spertuloj, en ?ia momento de sia vivo, kaj konstruadas mem sian propran konon. Lia propono uzi modernan teknikon por tiuj eduk-retoj estas aparte rimarkinda: multaj el la priskribitaj trajtoj de tiu eduk-reto kongruas kun la uzado de Interreto ?enerale, kaj aparte kun la idealoj de Vikipedio.

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

Liaj plej konataj verkoj estas:

  • La senlerneja socio ( 1971 )
  • La kunvivarto ( 1973 )
  • Energio kaj egaleco ( 1974 )
  • La maldungeco kreiva ( 1981 )

En Esperanto aperis [ redakti | redakti fonton ]

Thierry Paquot : Rezistado la? Ivan Illich (La resistance selon Ivan Illich) , tradukis Jeanne-Marie Cash , en: Le Monde diplomatique en Esperanto , februaro 2003.

Alilingvaj retejoj [ redakti | redakti fonton ]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.