Ismail Kadare
(naski?is la
28-an de januaro
1936
en
Gjirokastra
) estas internacie la plej konata
albana
verkisto
[1]
, konata pro siaj romanoj, kvankam li unue estis konata pro liaj poemaroj. Verkoj liaj estis publikigitaj en 45 lingvoj interalie en
Esperanto
. Li anka? estis albana politikisto kaj akademiano.
Kadare studis literaturon ?e la
Universitato de Tirano
kaj ?e la Instituto
Maksim Gorkij
de literaturo en
Moskvo
. En
1960
, la rompo kun
Sovetunio
devigis lin reveni al Albanio kie li komencis karieron kiel
?urnalisto
. En
1967
, Albanio lan?is sian Kulturan Revolucion; la re?imo devigas verkistojn vivi en la kamparo, renkontante la homojn. Kadare tiel pasigis du jarojn en
Berat
, en la suda montaro, de 1967 ?is 1969. Malfavorante liajn subfosajn skriba?ojn, konceptitajn kiel rondira kritiko de la re?imo de
Enver Ho?a,
li finfine estis devigita eldoni siajn romanojn eksterlande. Sentante sin minacata, li elmigris al
Francio
kie li akiris
azilon
en
1990
.
Li komencis verki junege meze de la
1950-aj jaroj
. LIa debuta romano estis
La Generalo de la Mortinta Armeo (
1963), alportis al li famon, unue en Albanio kaj poste eksterlande danke al la franca traduko.
Kiel verkisto, li elstaras ?efe pro prozo, sed li anka? publikigis volumojn de poezio kaj eseoj. Li komencis verki kiam li ankora? estis juna, unue poezion, per kiu li i?is konata, kaj poste prozon, i?ante la ?efa albana reprezentanto albana literaturo
[2]
.
Liaj verkoj estis publikigitaj en 45 lingvoj. Lia laboro fari?is konata ekster Albanio ?efe per liaj francaj tradukoj.
Kadare montris kiel funkcias
diktaturoj
en nombro da siaj libroj, en kiuj li ofte elektis la
Otomanan Regnon
kiel praa diktaturo. Rekta kritiko de la re?imo rn Albnanio mem, unue kun la
stalinisma
gvidanto
Enver Ho?a
kaj lia posteulo
Ramiz Alia
, li nur kritikis modere. Kelkaj de liaj libroj estis forte kritikitaj a? tute malpermesitaj en Albanio, sed Kadare ?uis certan protekton de supre kaj povis doni pli da kritiko ol aliaj. Lia protektita pozicio estis parte pro lia famo eksterlande. Estas anka? ofte substrekite ke li havis specialan rilaton kun
Enver Ho?a
, kiu, kiel Kadare, venis de
Gjirokaster
kaj estis unu el la malmultaj oriente?ropaj gvidantoj kiuj amis literaturon.
Ekde 1990 Kadare estis plurfoje kandidato por la
Nobel-premio pri Literaturo
.
La palaco de la ?on?oj
(originalo:
Pallati i enderrave),
romano verkita kontra?
totalismo
kaj publikigita en la koro de totalisma lando, parabolo pri diktatora ?tato kiu kontrolas kaj interpretas la son?ojn de siaj subjektoj por malkovri eblajn konspirojn kontra? la ?tato
[3]
. La libro estis severe kritikita kaj malpermesita.
Listigitaj estas la libroj en la albana kaj inter kramoj la traduko de tiuj titoloj en Esperanto + la jaro de eldonado de la originalo.
- Gjenerali i ushtrise se vdekur
(La Generalo de la Morta Armeo, 1963)
- Dasma
(La Geedzi?o, 1968)
- Keshtjella
(La Kastelo, 1970)
- Kronike ne gu
(Kroniko en ?tono, 1971)
- Dimri i madh
(La granda vintro, 1977)
- Kamarja e turpit
(La hontokesto,1978)
- Ura me tri harqe
(La ponto kun tri arkoj, 1978)
- Muzgu i perendive te stepes (
Krepusko de la Stepaj Dioj, 1978)
- Prilli i Thyer
(Pa?zo en Aprilo, 1980)
- Dossja H.
(Dosiero H., 1980)
- Viti i mbrapshte
(La malhela jaro, 1980)
- Kush e solli Doruntinen
(La Reveno de Doruntina, 1980)
- Krushqit jane te ngrire
(La novedzinoj estas frostigitaj,1981)
- Pallati i enderrave
(Palaco de Son?oj, 1982)
- Nata me hene
(Nokto kun la Luno, 1985)
- Koncert ne fund te dimrit
(Koncerto je la fino de la vintro, 1988)
- Nga nje dhjetor ne tjetrin
(De unu decembro al alia, 1990)
- Perbindeshi
(Monstro, 1991)
- Piramida (
La Piramido, 1992)
- Shkaba (La aglo, 1995)
- Tre kenge zie per Kosoven
(Tri funebrokantoj por Kosovo, 1998)
- Lulet e ftohta te marsit
(Malvarmaj floroj en marto, 2000)
- Jeta, loja dhe vdekja e Lule Mazrekut
(Vivo, ludo kaj morto de Lula Mazrek, 2002)
- Vajza e Agamemnonit, ....
Pasardhesi (La filino de Agamemno, .... Posteulo, 2003)
- La posteulo
(2003)
[4]
- Aksidenti
(La Akcidento, 2008)
- Darka e gabuar
(Fatala vesperman?o, 2008)
- E penguara: Rekuiem per Linda B.
(Malhelpita: Rekviemo por Linda B. , 2009)
- Kur sunduesit grinden
(Malkonkordo ?e la pinto, 2018)
Naciismo kaj malakcepto de albana islamo
[
redakti
|
redakti fonton
]
Ismail Kadare anka? estas akuzita pri
naciismo
. Kadare rebatis tiun miskompreno dirante: "mi opinias ke ni konsentas ke naciismo ne signifas ami sian propran popolon, sed mal?ati aliajn popolojn kaj ne toleri ilin.” Lia tradukisto Joachim Rohm konfirmas ke Kadare nur defendis sian patrujon kaj sian popolon kiam li vidis ilin maljuste atakitaj. Li substrekas, ke ne trovi?as e? la plej eta
?ovinisma
subtono ie ajn en liaj verkoj. Kadare traktis la akuzojn en intervjuo kun Alain Bosquet, kiu estis publikigita kiel libro en Francio.
Ismail Kadare, kvankam li mem estis de islama fono, plurfoje stimulis diskuton pri albana kultura identeco.
Kadare ricevis multegajn premiojn kaj honorojn,
- Prix mondial Cino Del Duca
(
Francio
, 1992)
- Premio Herder (Germanio, 1998)
- Internacia
Premio Booker
(2005)
- Premio Princo de Asturio de Beletroj (
Hispanio
, 2009), la plej grava literatura premio en hispanlingvaj landoj, kaj unu el la plej presti?aj literaturaj premioj en la mondo.
- Premio "Nonino" (
Italio
, 2018)
- Akademia kariera premio de la Akademio de Sciencoj de Albanio (2018)
- Premio Park Kyong-ni (
Sud-Koreio
, 2019)
- Neustadt Internacia Premio (
Usono
, 2020)
Kadare vivas alterne en Tirano kaj en Parizo .
- ↑
(en) "
I
smail Kadare, The Art of Fiction No. 153
"
. theparisreview.org, Intervjuita de Shusha Guppy, The Paris Review n-ro 147, somero 1998
- ↑
(fr) Amouroux, Henri (la 28-an de oktobro 1996). "
Installation de M.Ismail Kadare - Associe etranger
" (PDF),
Academie des Sciences morales et politiques
. pa?o 7. Arkivita el la
originalo
(PDF) la 17-an de aprilo 2012.
- ↑
(albana) Ag Apolloni,
Paradigma e Proteut
, Prishtine, OM, 2012, p. 24
- ↑
(en)
The Successor by Ismail Kadare
, kompleta recenzo