한국   대만   중국   일본 
Interetna insurekcio kontra? uzbekoj en Kirgizio en 2010 - Vikipedio Saltu al enhavo

Interetna insurekcio kontra? uzbekoj en Kirgizio en 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Okazis interetna insurekcio kontra? uzbekoj en Kirgizio en junio de 2010 kiel pinto de konfliktoj inter etne kirgizoj kaj uzbekoj ?efe en suda Kirgizio, ?irka? la Fergana valo ?efe en la urboj de O? kaj ?alalabat , kiel sekvo de la forpelo de iama Prezidento Kurmanbek Bakijev . Tiele ?i estis parto de pli granda kirgizia krizo de 2010. Violento ekis la 9an de junio en O?. Je la 12-a de junio violento disvasti?is al ?alalabat, kio devigis la provizoran registaron estratan de Roza Otunbajeva deklari la staton de krizokazo por repreni kontrolon de la situacio.

La okaza?o konsistis en grupoj de kirgizoj (dekomence maskitaj) kiuj persekutis uzbekojn, mortigante, incendiante kaj e? perfortante virinojn. Rapide amasa elmigrado okazis al la landlimo kun Uzbekio por klopodi eniri en tiu lando.

Je la 19-a de junio estis jam ?irka? 2000 mortintoj kaj ?irka? 400,000 rifu?intoj el kiuj malmulte sukcesis eniri en Uzbekion, ?is kiam la tiea registaro fermis la landlimon ?ar oni ne povis akcepti tiom amasan eniradon. [1] Tamen la? la oficiala informo de kirgiziaj potencoj, ?is la 19-a de junio estis eltrovitaj 195 kadavroj, 20 homoj estas konsiderataj malaperintaj kaj 2000 estis vunditaj. [2] Uzbekoj estis ?irka? 14 % en Kirgizio, sed ?e la Fergana valo la proporcio ege plii?is.

Ekde la komenco oni akuzis partianojn de la eksprezidento Kurmanbek Bakijev instigi la insurekcion kiel rimedo por malstabiligi la landon kaj klopodi reveni al la povo. [3]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. EE UU culpa de los choques en Kirguizistan al depuesto presidente Bakiev , El Pais , Madrido, 19a de junio de 2010
  2. В Ошской области продлен режим чрезвычайного положения ruse ( esperante En provinco O? estis da?rigita la stato de krizokazo )
  3. "Uzbekistan cierra su frontera a miles de civiles que huyen de Kirguizistan", El Pais , Madrido, 16a de junio de 2010, pa?o 8a.