El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inis
(
angle
Ennis
) estas administracia urbo de la
graflando Chlair
en la
respubliko Irlando
. La urbo situas ?e la rivero
An Forghas
nordokcidente de
Limeriko
. La urbo havas 20 209 lo?antojn (stato 2011). La irlandlingva nomo estas mallongigo de
Inis Cluain Ramh Fhada
?
lar?a fluanta herbeja insulo
.
La urbo estis fondata en la jaro 1240, kiam Donnchadh O Briain, re?o de
Tuadhmhumhain
(Thomond), sur insulo en la rivero An Forghas komencis konstrui pre?ejon. La pre?ejo venigis balda? la
franciskanojn
, kiuj elkonstruis la pre?ejon al mona?ejo, nome la
Mainistir na hInse
(Ennis Friary), kun mona?eja lernejo. Dum la 14a jarcento tie jam lo?is ?. 1000 mona?oj kaj lernejanoj. ?irka? la mona?ejo evolui?is dum la mezepoko sufi?e granda setlejo. Pro sia centra situo la loko fari?is en 1565 ?efurbo de la tiam nove fondita
graflando Chlair
. En la jaro 1610 la setlejo ricevis la rajton je foiro. Dum religiaj konfliktoj de la 17a jarcento la mona?ejo kaj la lernejo malfondi?is. Komence de la 19a jarcento setlis en Inis entreprenoj de la
tekstila industrio
, bierfarejoj kaj distilejoj. Epidemioj kaj la
granda malsatego
de la 1840aj jaroj signife malhelpis la evoluon de la urbo. Inter 1840 kaj 1860 la urbo perdis unu kvaronon de sia enlo?antaro.
El Inis venis du famaj homoj de la irlanda historio. En la jaro 1828 elekti?is
Daniel O’Connell
kiel unua katoliko en la brita
malalta ?ambro
. En 1917
Eamon de Valera
gajnis la elekton por la brita malalta ?ambro.
La urbo Inis estas centro de la irlanda
popola muziko
. En la urbo okazas ?iujare en majo la festivalo
Fleadh Nua
kaj en novembro la
Guinness Traditional Music Festival
(la tradicia muzika festivalo de Guiness).
Inis havas ?emeli?ojn kun jenaj urboj: