El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inigo Jones
, (
15-a de julio
1573
en Smithfield (
Londono
);
21-a de junio
1652
en Londono) estis
angla
arkitekto
,
scenaran?isto
kaj
kostumisto
. Li estis la unua, kiu portis la arkitekturon de la
renesanco
al
Britio
.
Jones estis unu el la unuaj angloj, kiuj studis arkitekturon en
Italio
. Li faris du voja?ojn, la unua de
1598
?is
1603
kaj la dua de
1613
?is
1614
. Dum tiuj voja?oj li konati?is kun la
romia arkitekturo
de
Vitruvio
kaj la
renesanca
arkitekturo. Li aparte studis la librojn de
Andrea Palladio
I quattro libri dell'architettura
.
Inter la plej famaj konstrua?oj de Jones estas la
Queen’s House
en
Greenwich
(
1616
) kaj la
Banqueting House
en
Whitehall
(
1619
) .
El urboplanada vidpunkto tre grava projekto estis tiu de
Covent Garden
(
1631
), kie li intencis realigi placon la? la modelo de la granda placo en
Livorno
, Italio. Tiu projekto ege influis postajn projektojn de londonaj placoj.
Jones okupi?is anka? kun sukceso en la kampo de
scenaran?ado
. Li desegnis scenejojn kaj kostumojn por multaj teatra?oj de
Ben Jonson
.
- Hart, Vaughan.
Art and Magic in the Court of the Stuarts.
London, Routledge,
1994
.
- Leapman, Michael.
Inigo: The Troubled Life of Inigo Jones, Architect of the English Renaissance.
London, Headline Book Publishing,
2003
.
- Pagnini, Caterina. "Costantino De' Servi, Architetto scenografo fiorentino alla corte d'Inghilterra. Firenze, SEF,
2006