Infanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Infant-krono (Hispanio)
La infantinoj Isabela Klara E?genia (maldekstre) kaj ?ia pli juna fratino Katarina Mi?aela, 1570

Infanto estas titolo de ?iuj hispanaj kaj portugalaj re?idoj. La kortega alparolo de hispana infanto estas Alteza Real (re?a mo?to), de portugala nur Alteza (mo?to; la?vorte alteco).

La? PIV (2002) la titolo ne estas uzata por la re?aj heredontoj; tio veras almena? por Portugalio. La portugala tron-heredonto portis la titolon Principe Real de Portugal (re?a princo de Portugalio); liaj a? ?iaj gefiloj estis infantoj, escepte de la supozebla heredonto inter ili; tiu portis la titolon Principe da Beira .

La hispana heredonto havas, aldone al "infanto", la titolon Principe de Asturias ( princo de Asturio ); kutime oni uzas tiun ?i titolon kaj ne nomas la heredonton "infanto". La hispana re?o rajtas doni la titolon anka? al aliaj membroj de la re?a familio.

Etimologie la vorto devenas, same kiel "infano", de la latina infans ("infano", origine "neparolanto").

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]