Amerinda lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Indianaj lingvaroj )

La amerinda lingvaro estas hipotezo de Joseph Greenberg ke ?iuj indianaj lingvaj familioj , krom la Na-denea kaj la Eskim-aleuta , estas bran?oj de unu tre malnova originala Amerika familio.

  • Nomo: france Indiens; ruse indejci
  • Indi?enaj triboj en Ameriko (krom eskimoj kaj aleutoj); 35 mln (1992). *Multnombraj popoloj - ke?uoj, ajmaroj, aztekoj, majaoj, gvaranioj, araukanoj k.a. Rezulte de e?ropana koloniado de Ameriko multaj triboj estis plene a? parte ekstermitaj, forigitaj en aliaj regionoj. En Usono kaj Kanado ili lo?as plejparte en rezervejoj, en Bolivio kaj Gvatemalo faras plimulton de lo?antaro. Forte mestizitaj.
  • Parolas en indianaj lingvoj, granda parto anka? en hispana (Latin-Ameriko) kaj angla (Nord-Ameriko) lingvoj.
  • Kredantoj: katolikoj, protestantoj, estas anka? adeptoj de sinkretismaj kultoj kaj tradiciaj konfesoj.

La proponitaj bran?oj de amerinda estas: (1) Algonkeno-Mosa, (2) Ando-Ekvatora, (3) Azteko-Tana, (4) Ge-Pano-Kariba, (5) Hoka-Siua, (6) Makro-Otomangua, (7) Makro-?ib?a, (8) Na-Denea, (9) Penuta, (10) Taraska.

Joseph Greenberg interkomparis grandan nombron de amerikaj lingvoj, kaj trovis similecojn inter ili. Li do proponis ke la lingvoj estas parencaj, kaj ke ili ?iuj konsistigas unu grandan lingvofamilion. Tamen, la metodoj kaj konkludoj de Greenberg estas tre kritikitaj de fakuloj pri amerikaj lingvoj. La? la plejmulto de la fakuloj, la similecojn inter la amerindaj lingvoj povis ka?zi multaj aliaj faktoroj ol parenceco, kiel lingvo-kontaktoj , onomatopeeco de vortoj kaj e? hazardo (?ar temas pri tre granda nombro de lingvoj), do ne ekzistas sufi?aj pruvoj por la ekzisto de la amerinda lingvaro. Tial nek la lingvaro, nek ?iaj bran?oj, estas akceptitaj de multaj lingvistoj. (Por kelkaj akceptitaj indianaj lingvaroj, vidu lingva familio .)

Familio Kvanto (mln)
Algonkeno-mosa 0,295
Ando-ekvatora 20,330
Jut-azteka 1,800
Kio?a-tanoa lingvaro 0,005
Ge-pano-kariba 0,220
Hoka-siua 0,335
Makro-?ib?a 0,740
Makro-otomangua 1,180
Na-denea 0,220
Penuta 2,670
Taraska 0,060
Entute 27,855
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.