한국   대만   중국   일본 
Kalman Imre - Vikipedio Saltu al enhavo

Kalman Imre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Imre Kalman )
Monumento pri Kalman en Siofok

Imre KALMAN , jen hungare , ofte la? la tradicia vortordo de hungaraj personaj nomoj KALMAN Imre , germane Emmerich KALMAN , la?pasporte Imre KOPPSTEIN , naskita la 24-an de oktobro   1882 en Siofok , mortinta la 30-an de oktobro   1953 en Parizo , tombigita en Vieno , estis hungara komponisto , kiu verkis famajn operetojn .

Kalman studis en Budape?to , unue jurisprudencon , poste muzikon (?e Hans Koessler). Li intencis i?i fortepianisto , sed artrito de lia dekstra mano malhelpis tion. Pro tio li i?is muzika kritikisto kaj komponisto. Inter liaj grandaj sukcesoj estis la operetoj Tatarjaras (1908), Die Csardasfurstin (1915), Grafin Mariza (1924) kaj Die Zirkusprinzessin (1926).

Li dumtempe vivis en Vieno , sed en 1938 pro naziismo devis foriri el A?strio; li iris al Zuriko kaj Parizo kaj en 1940 elmigris al Kalifornio . Post la Dua Mondmilito li eklo?is en Parizo. Li dumtempe reiris al A?strio; tie, en la centra tombejo de Vieno, estas anka? lia tombo.

La verkaro de Kalman estas konsiderata esenca parto de la "ar?enta epoko" de la viena opereto (inter la mondmilitoj).