El Vikipedio, la libera enciklopedio
La aviadilo
Ilja Muromec
(
ruse
:
"Илья Муромец"
) estis la unua
amasproduktita
bombaviadilo
de la mondo. ?i estis masiva kvarmotora
biplan-bombardilo
, kiu de?etis sian bombaron super malamika areo. ?i estis nomata post la rusa legenda figuro
Ilja Muromec
.
La Ilja Muromec estis konstruita en
1913
de
Igor Sikorski
en la
Rusa-Balta Vagon-Fabriko
en
Sankt-Peterburgo
. ?i bazi?is je la anta?ula modelo
Russkij Vitjas
kaj kiu havis gravan rolon en la rusa aervetura evoluo kaj en konstruo deplurmotoraj aviadiloj.
Oni planis la aviadilon kiel komfortan
pasa?eran aviadilon
. ?i havis izolitan pasa?eran salonon kaj komfortajn se?ojn, dormlokon kaj banejon. La aviadilo estis hejtita kaj havis elektran lumon. La unuaj testoj komenci?is la
10-an de decembro
1913
kaj la unua flugo okazis la
25-an de februaro
1914
kun 16 pasa?eroj. Inter la 21-a- 23-a de junio 1914 flugis la aviadilo de
Sankt-Peterburgo
al
Kievo
dum 14 horoj kaj 38 minutoj, kun nur unu landi?o.
Kun komenco de la
unua mondmilito
, Sikorski trakonstruis la aviadilon al bombardilo. ?i povis kunporti 800 kg da bomboj kaj ma?infusilojn por sindefendo. La motoroj estis kirasitaj per 5 mm-a ?talo.
La aviadilojn transprenis la
rusa aerarmeo
en a?gusto de 1914. La
10-an de decembro
1914
formi?is bombarda stablo kun 10 aviadiloj (?is
1916
e? 20). Rusio perdis la unuan aviadilon la
12-an de septembro
1916
en batalo kontra? kvar
Albatros-aviadiloj
. Tiu estis la sola perdo de la aviotipo, 3 dama?itaj aviadloj povis hejmenflugi.
La rusoj vendis la licencojn al Britio kaj Francio. La germanoj provis postkonstrui la aviadilon el la resta?oj de sola venkita Ilja Muromec. Tiu evoluo i?is bazo pro la pli posta germana
Giganta bombardilo
.
Fine de 1916, la aviadilo i?is tro peza pro la aldona armilizado. Sikorski tiam dedi?is sin al nova aviotipo, la
Aleksander Nevski
.
Oni entute konstruis je 73 Ilja Muromez-bombardilojn inter 1913 kaj 1918. LA bomboj havis la trafprecizecon de 90%. La Ilja Muromez'-oj batalflugis pli ol 400-oble kaj ?etis ?. 65 tunojn da bomboj.
La lasta Ilja Muromez flugis en
1922
en la aerarmea lernejo de
Serpu?ov
.
Teknikaj datenoj (Ilja Muromec E-2)
[
redakti
|
redakti fonton
]
- Sidejo:
4-8 (maks. 12)
- Longo:
18.8 m
- Enverguro:
34.5 m
- Alto:
-
- Flugila surfaco:
220 m²
- Malplena maso:
5.000 kg
- Starta maso:
6.500 kg
- Maks. starta maso:
7.460 kg
- Motoro:
4x Renault 12-cilindraj motoroj, je 162 kW (220
?P
)
- Plej granda rapido:
130 km/h
- Fluglongo:
560 km
- Flugpinto:
3200 m
- Port-surfaca ?ar?o:
29.5 kg/m²
- Povumo/maso:
0.10 kW/kg
Armilaro:
- Bomboj en pezo de maks. 800 kg: 8x 100 kg a? 16x 50 kg a? 1x 656 kg.
- 6x 127-mm
raketoj
(sub la port-surfaco)