한국   대만   중국   일본 
Internacia Sekureca Identiga Numero - Vikipedio Saltu al enhavo

Internacia Sekureca Identiga Numero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ISIN )
Internacia Sekureca Identiga Numero
unika identigilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
v ? d ? r

La Internacia Sekureca Identiga Numero - angle International Securities Identification Number ( ISIN ) - estas 12-karaktra kombina?o el literoj kaj ciferoj kaj celas klaran identigon de valorpapero a?etata kaj vendata en borso (j). La konsisto de la kodo difini?as en la ISO-normo 6166.

Fono [ redakti | redakti fonton ]

Kadre de la internacia normigo de la financaj merkatoj en 2000 fiksi?is la decido enkonduki tutmonde validan norman kodon por valorpaperoj. Valorpaperoj kun ISIN-kodo povas esti ekzemple akcioj a? opcioj . Ne ?iuj produktoj komercataj en borsoj ricevis ISIN-kodon, ekzemple por var-dato-komercoj uzi?as aliaj produktaj identigiloj.

La ISIN-kodo klare identigas valorpaperon, sed ne klare precizigas la komercon kun tiu valorpapero. Ekzemple la akcioj de la germana kemia konzerno Bayer (ISIN DE0005752000) komercatas en dek kvin diversaj borsoj en kvar diversaj valutoj . Per kombino de la Merkata Identika Kodo (angle Market Identifier Code , mallonge MIC ) la? ISO-normo 10383 kaj la ISIN-kodo eblas identigi la lokon de la valorpapera komerco.

La ISIN-kodoj iom post iom tutmonde enkonduki?as. La? la stato de 2009 plimulto de la mondaj ?tatoj enkondukis ?in kiel unu el pluraj ebloj por la identigo de valorpaperoj, sed nur malmultaj konsideras ?in la unuaranga a? entute nura ebleco de identigo.

La aplikon de la ISO-6166-standardo kontrolas la "Asocio de Naciaj Numerigaj Agentejoj" - angle Association of National Numbering Agencies (ANNA) -, la tegmenta organiza?o de ?iuj naciaj agentejoj pri la administro de valorpaperaj numeroj.

Konsisto de la ISIN-kodo [ redakti | redakti fonton ]

konsisto de la ISIN-kodo
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
lando-
kodo
NSIN kontrol-
cifero

La ISIN-kodo la? la ISO-normo 6166 strukturi?as tiel: du literoj kiel landokodo, poste na?cifera nacia sekureca identiga numero (NSIN, angle National Securities Identifying Number ), kaj fine kontrolcifero. La landokodo estas la dulitera kodo la? la ISO-normo 3166-1 de la lando kiu difinis la ISIN-kodon por la valorpapero. Tiu povas diferenci?i de la lando, en kiu situas la centra sidejo de la kompanio eldonanta la valorpaperon. Aparta?o estas la mallongigo "XS" por internaciaj valorpaperoj konservitaj en la valorpaperaj konservejoj Clearstream a? Euroclear .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]