El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrihorij Skovoroda
(
ukraine
Григор?й Сковорода
,
latine
Gregorius Scovoroda
,
ruse
Григорий Сковорода
;
3-an de decembro
1722
?
9-an de novembro
1794
) estas elstara
filozofo
,
poeto
,
pedagogo
de ukraina kozaka deveno, kies verkaro ludis gravan rolon en la starigo de nova rusa kaj ukraina literaturo. Naski?is en
Poltava provinco
en la familio de malri?a
kozako
. Lernis en
Kijiva Mohila Akademio
, de kie elportis ri?an sciadon, precipe de la antikvaj kaj okcident-e?ropaj filozofio kaj literaturo. Dum du jaroj li estis kantisto de la ?ekortega kapelo en
Peterburgo
. Voja?is kun la rusia misio eksterlande {
Hungario
,
A?strio
,
Slovakio
,
Pollando
k.a.). Instruis
poetikon
kaj
etikon
en kolegioj, estis hejma instruisto. Skovoroda vivis tre modeste, ne strebante al altaj postenoj kaj ri?eco, kvankam la eklezia kaj laika potencoj multfoje tentis lin per gloro kaj abundo. Pro kulpigado en kontra?eklezia kaj kontra??tata agado li estis devigita forlasi la laboron en ?arkiva kolegio.
La lastajn dudek kvin jarojn de la vivo li migradis tra vila?oj, predikante per la vorto kaj per ekzemplo de la propra vivo siajn ideojn. Li fari?is popola "migranta universitato", akirinta eksterordinaran popularecon. Skovoroda kiel filozofo kaj verkinto estis por sia tempo enciklopedie erudita homo, kreis propran filozofian sistemon kaj sistemon de sociopolitikaj kaj etikaj opinioj. ?efan lokon en la verkaro okupas la filozofiaj traktatoj, versaro
"?ardeno de diaj kantoj"
, la fablo-kolekto
"?arkivaj fabloj"
, en kiuj Skovoroda tu?as la problemon de la homo, ties feli?on, ser?adon de la vojoj, kiuj kondukas al feli?o de la aparta homo kaj de la tuta popolo.
Liajn verkojn esperantigis
Andreo Rogov
,
Volodimir Pacjurko
,
Gennadij Turkov
.
Cetere la portreto de Hrihorij Skovoroda bildi?as sur la monbileto de 500
ukrainaj hrivnoj
. En la 6-a de majo 2022 lia domo kun muzeo estis detruita fare de la
Rusia armeo
.
[1]