Hitita lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
hitita lingvo
mortinta lingvo ? antikva lingvo
Anatolia lingvaro
Parolata en Malgrandazio pli-malpli
inter la jaroj 1600
kaj 1200 a.K.
Denaskaj parolantoj ekde pli-malpli 1200 a.K.
elmorti?inta
Fremdlingvo / dua lingvo por -
Skribo hitita kojnoskribo, kojnoskribo
Lingvistika klasifiko
Hinde?ropa lingvaro
Anatolia lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en -
Reguligita de -
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
   ISO 639 -2 hit
   ISO 639-3 hit
   SIL HIT
   Glottolog hitt1242
Angla nomo Hittite
Franca nomo hittite
v ? d ? r

La hitita lingvo , la lingvo de la hititoj (hitita propra nomo nesili a? nesumnili , ?lingvo de la homoj el Kane? "), estas antikva lingvo , kiu pli-malpli inter 1600 kaj 1200 a.K. estis parolata en la Hitita Imperio en centra Malgrandazio . La skribaj dokumentoj en tiu lingvo estas konsiderataj la plej malnovaj skribaj dokumentoj pri iu ajn el la hinde?ropaj lingvoj kaj ekaperis ?irka? la jaro 1600 a.K..

Klasifiko kaj lingva historio [ redakti | redakti fonton ]

Kune kun pluraj aliaj elmortintaj lingvoj de Malgrandazio la hitita lingvo konsistigas la anatolian bran?on de la hinde?ropa lingvaro . ?u la anatoliaj lingvoj konsistigas la plej malnovan bran?on de la hinde?ropa lingvaro kaj do Anatolio estas la origina hejmregiono de la lingvaro ("Anatolia hipotezo") a? ?u la lingvanoj enmigris al Malgrandazio (Kurgan-hipotezo), estas malkonsente disputata inter lingvistoj.

Inter la anatoliaj lingvoj la hitita historie estis la plej grava, kvin el la aliaj sep lingvoj ?ajne relative proksime parencas.

La tekstaj dokumentoj de la hihita lingvo estas grupigataj en tri epokoj:

  • la malnovhitita epoko difini?is inter la jaroj -1570 kaj -1450 , do ?is la hitita reganto Telipinu ,
  • la mezhitita epoko inter la jaroj -1450 kaj -1380 , ?is la reganto ?upiluliuma la 1-a kaj la
  • novhitita inter la jaroj -1380 kaj -1220 , ?is la pereo de la imperio.

?efe pro fortaj etnaj migradoj en okcidenta azio post la 12-a jarcento a.K. la hitita regno disfalis en plurajn etajn ?tatojn, en kiuj lo?is precipe antikvaj arameoj . La teritorio fine estis konkerita de la asiria imperio, kies oficiala lingvo estis la aramea lingvo .

Tekstaj dokumentoj kaj ilia remalkovro [ redakti | redakti fonton ]

Fine de la 19-a jarcento francaj arkeologoj en Hatu?a , la eksa ?efurbo de la hitita imperio, malkovris iujn fragmentojn de argilaj tabuloj. La skriba?oj sur ?i estis en legebla varianto de la akada kojnoskribo , kiujn tamen la arkeologoj ne komprenis, ?ar evidente ili estis plejparte en nekonata lingvo. La publika?oj pri la trovoj estis apena? atentoveka inter mondaj sciencistoj. Dum la jaro 1902 la norvego Jørgen Alexander Knudtzon supozis, ke la tekstoj estis verkitaj en hinde?ropa lingvo; bazo de lia supozo estis la korespondado inter la hitita grandre?o kaj la faraono E?naton el la antikva Egiptio . Dum 1906 du arkeologoj, la germano Hugo Winckler kaj la turko Theodor Makridi Bey en la ruinoj de Hatu?a trovis tabulon kun pli longa teksto. Tiu teksto enhave jam estis konata: temis pri versio de la pripaca traktato inter la hitita grandre?o Hatusili la 3-a kaj la egiptia faraono Ramseso la 2-a . Kopio de tiu teksto, kiu estas konsiderata la plej antikva konata skriba interkonsento pri paco en la historio de la homaro, estas ekspoziciigita en la centra oficejo de la Unui?intaj Nacioj en Novjorko .

La fakta de?ifro de la materialo dum la jaro 1915 kaj la postulo pri parenceco al la anatolia lingvaro estis la merito de la ?e?a sciencisto Bed?ich Hrozny . Li tiujare publikigis raporton kun la titolo "La solvo de la hitita problemo" en la ?urnalo de la "Germana Priorienta Asocio" ( Deutsche Orient-Gesellschaft ). Du jarojn pli poste aperis lia libro Die Sprache der Hethiter, ihr Bau kaj ihre Zugehorigkeit zum indogermanischen Sprachstamm ("La lingvo de la hititoj, ?ia strukturo kaj ?ia aparteno al la hinde?ropa lingvaro", vidu la bibliografian liston sube).

Al la intertempe disponeblaj tekstoj apartenas krom la jam menciita pripaca traktato anka? religiaj kaj juraj dokumentoj. Inter ili anka? estas iaspeca konstitucio , kiun la reganto Telipinu ordonis fiksi ?irka? la jaro -1500 . Sur granda nombro de la trovitaj argilaj tabuloj anka? trovi?as ?iutagaj notoj, ekzemple listoj de provizoj a? de a?etinda?oj. Al tio ?uldi?as la granda kvanto de intertempe konataj hititaj vortoj pri ?iutagaj objektoj.

Rilataj artikoloj [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Ahmet Unal: Multilinguales Handworterbuch des Hethitischen / A Concise Multilingual Hittite Dictionary Hititce / Cok Dilli El Sozlu?u [Multlingva konciza vortaro de la hitita lingvo]. Hethitisches, englisches, deutsches kaj turkisches Worterbuch / A Hittite, English, German and Turkish Dictionary / Hititce, ?ngilizce, Almanca ve Turkce Sozluk [Kompara vortaro hihita-angla-germana-turka], Hamburgo 2007, eldonejo Dr. Kovac, ISBN 978-3-8300-3097-3
  • Johannes Friedrich: Hethitisches Elementarbuch. 1. Teil - Kurzgefaßte Grammatik [Elementa libro pri la hihita. Unua parto - konciza gramatiko]. Winter, Heidelberg 1960.
  • Elisabeth Rieken: Hethitisch [la hetita], en: Michael P. Streck (kompilinto), Sprachen des Alten Orients [lingvoj de la antikva oriento] Darmstadt 2005, 80-127. ISBN 3-534-17996-X
  • Warren H. Held Jr.: Beginning Hittite [komencante pri la hitita]. Eldonejo Slavica, Columbus Ohio 1988. ISBN 0-89357-184-9
    (anglalingva gramatiko kaj tekstlibro)
  • Bed?ich Hrozny: Die Sprache der Hethiter, ihr Bau kaj ihre Zugehorigkeit zum indogermanischen Sprachstamm. [La lingvo de la hititoj, ?ia strukturo kaj ?ia aparteno al la hinde?ropa lingvaro]. Eldonejo Hinrichs, Lepsiko 1917, TU (eldonejo Teknika Universitato), Dresden 2002 (represo). ISBN 3-86005-319-1
  • Christel Ruster, Erich Neu: Hethitisches Zeichenlexikon [leksikono pri hititaj signoj], Wiesbaden 1989, ISBN 978-3-447-02794-6
  • Patri, Sylvain (2007), L'alignement syntaxique dans les langues indo-europeennes d'Anatolie [komparo sintaksa de la hinde?ropaj lingvoj de Anatolio], Otto Harrassowitz, Wiesbaden, ISBN 978-3-447-05612-0
  • Susanne Zeilfelder: Hittite Exercise Book [ekzercolibro pri la hihita]. Wiesbaden 2005, ISBN 978-3-447-05206-1

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]