한국   대만   중국   일본 
Hispana transiro - Vikipedio Saltu al enhavo

Hispana transiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Carlos la 1-a anta? la Cortes Espanolas, dum lia proklamo kiel Re?o, la 22an de novembro 1975

La Hispana transiro al demokratio estis la epoko kiam Hispanio movi?is de la diktaturo de Francisco Franco al liberal-demokratia ?tato. La transiro la?dire kutime komenci?is per la morto de Franco la 20-an de novembro 1975, dum ?ia kompleti?o estis diverse markita de la Hispana Konstitucio de 1978, la fiasko de Antonio Tejero en la pu?o de la 23-a de februaro 1981, a? la balotvenko de la PSOE la 28-an de oktobro 1982.

La morto de Franco metis Don Johano Karlo de Burbono en la trono. ?is la morto de Franco, Johano Karlo restis en la fono kaj ?ajnis sekvi la planojn de la diktatoro por nomumi lin sia posteulo kiel ?tatestro kaj poste Re?o de Hispanio . Post kiam li atingis la povon kiel re?o, Johano Karlo faciligis la evoluon de la nuna politika sistemo, kiel lia patro, Don Johano de Burbono, rekomendis ekde 1946.

La transiro estis ambicia plano kiu fidis je abunda subteno kaj ene kaj ekster Hispanio. La okcidentaj registaroj, kondukitaj de Usono , favoris hispanan konstitucian monarkion .

Tamen, la transiro i?is malfacila, kiam la minaco de la interna milito (1936-1939) da?re plagis Hispanion. Frankistoj en la ekstrema flanko ?uis konsiderindan subtenon ene de la Hispana Armeo , kaj homoj de la maldekstro malfidis re?on kiu ?uldis sian pozicion al Franco.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]