La
Hispana revolucio de 1934
a?
?enerala revolucia striko en Hispanio de 1934
, estis movado
strika
, revolucia kiu okazis, inter la tagoj 5-a kaj
19-a de oktobro
de
1934
, dum la respublika jarduo kie hegemoniis la alianco radikala-
cedista
de la
Dua Respubliko
. Tiu movado estis apogata de ampleksaj sektoroj kaj gravaj estroj de la
PSOE
kaj de la
UGT
, kiel
Largo Caballero
a?
Indalecio Prieto
kaj depende de la lokoj anka? de la
Confederacion Nacional del Trabajo
(CNT) kaj de la
Partido Comunista de Espana
(PCE).
La ?efaj areoj de la ribelo okazis en
Katalunio
kaj en
Asturio
, kie la plej gravaj eventoj en tiu lasta regiono; pro tio tiu revolucio estas populare konata kiel "Revolucio de Asturio".
La ?efa tialo por la insurekcio estis la malakcepto fare de diversaj sektoroj de la nova ekstremdekstra registaro.
La
5an de oktobro
en
Madrido
?efe socialistoj atakis la sidejon de la registaro sed post kelkaj horoj de pafado, ili estis arestitaj kaj la pu?oklopodo malsukcesis en la ?efurbo. En
E?skio
la e?skaj naciistoj ne apogis la insurekciojn, sed ja la socilaistoj, kiuj okupis milite la minejajn areojn ?is la 12a; okazis ?irka? 40 mortoj kaj inter pafitaj fare de la insurekciuloj, kaj inter defendantoj de la revolucio.
[1]
[2]
En
Aragono
,
Andaluzio
kaj
Ekstremaduro
la kamparanoj agotitaj pro pasintaj strikoj de la monatoj de marto, aprilo kaj junio ne apogis tiun novan strikon. En
Kantabrio
la
striko
okazis el la 5a al la 16a, ?efe en la industria zono de
Torrelavega
kaj baseno de la
rivero Besaya
. La normalo ne revenis al Torrelavega ?is la 18a. Okazis 11 mortoj en tiu regiono.
En Barcelono la registaro de la a?tonoma
Generalitat de Catalunya
prezidita de Lluis Companys, de
Esquerra Republicana de Catalunya
(ERC), proklamis la Katalunan ?taton ene de Federa Respubliko Hispana, la nokton de la
6a
al la
7a de oktobro
. La Armeo intervenis sub estrado de la generalo Domingo Batet, kiu rapide venkas per luktoj, kie mortis ?irka? 40 personoj, estis arestita Companys kaj fu?is Dencas, kiu ekzilis en Francion. La kataluna a?tonomio estis nuligita de la centra registaro kaj anstata?ata la kataluna registaro per dekstraj politikistoj kaj katalunaj kaj respublikanaj. Anka? estis arestita
Manuel Azana
, kiu hazarde estis en Barcelono por funebro de iama sia ministro Jaume Carner.
Nur en Asturio la CNT pretis formi laboristan aliancon kun la rivala socialista sindikato UGT; tiele amba? organizoj estis subskribintaj marte pakton, kiun akceptis la socialistoj de Asturio, formante aliancon nome UHP kreita septembre. Al UHP ali?is anka? la komunistoj de la
Komunista Partio de Hispanio
kaj de aliaj laboristaj kaj komunistaj organizoj, kiaj BOC, Izquierda Comunista kaj aliaj.
La insurekciaj ministoj estis bone organizitaj, ili kontrolis dekomence la tutan regiono, kreis armeon de ?irka? 30,000 homoj kaj konkeris la regionan ?efurbon
Oviedo
kaj la fabrikojn de armiloj. En kelkaj lokoj oni eksperimentis kazojn de proklamo de
liberecana komunismo
. La centra registaro sendis kolonian armeon (parte de marokanoj, sed ne nur) sub estrado de la generaloj
Francisco Franco
kaj Goded, kiu havas oportunon eksperimenti kio okazos post du jaroj en la
Hispana Enlanda Milito
. La bataloj estis speciale sangoplenaj en Oviedo. La posta subpremado fare de la registaro estis senkompare multe pli mortiga ol la propra revolucio.
Oni ?irka?kalkulas, ke en la 15 tagoj revoluciaj okazis en la tuta Hispanio el
1.500 al 2.000 mortoj
(sed kelkaj a?toroj diras el 1.000 al 4.000) el kiuj 320 estis policanoj a? soldatoj kaj ?irka? 35 pastroj. La urbo de Oviedo preska? detrui?is. Kaj estis arestitaj kaj ju?itaj el
15.000 al 30.000 personoj akuzitaj
de partopreno en la revolucio. La urbaj konsilantaroj demokratie elektitaj estis anstata?ataj de dekstraj politikistoj.
- Stanley G. Payne
.
El colapso de la Republica : los origenes de la guerra civil (1933-1936)
. La Esfera de los Libros
ISBN 84-9734-327-1
; 978-84-9734-327-5
- Juan A. Sanchez Garcia-Sauco.
La revolucion de 1934 en Asturias
. Editora Nacional. Madrid (1974).
ISBN 84-276-1217-6
.
- Ricardo de la Cierva
.
Historia esencial de la Guerra Civil
. Editorial Fenix
ISBN 84-88787-35-9
; 978-84-88787-35-4
- Hugh Thomas
.
Historia de la Guerra Civil Espanola
. Libro Primero. Capitulo 9.
- Gabriel Jackson
.
La Republica Espanola y la Guerra Civil
RBA Editores (Barcelona) 2005
ISBN 84-473-3633-6
- Paul Preston
.
La destruccion de la democracia en Espana
. Reaccion, Reforma y Revolucion en la Segunda Republica. Ediciones Turner S.A. Madrid (1978)
ISBN 84-85137-76-0
- Diego Hidalgo.
¿Porque fui lanzado del Ministerio de la Guerra?
Diez meses de actuacion ministerial. Espasa-Calpe, S.A. Madrid (1934).
- Manuel Villar.
El anarquismo en la insurreccion de Asturias: La C.N.T. y la F.A.I. en octubre de 1934
. Fundacion Anselmo Lorenzo (Madrid) 1994
ISBN 84-86864-15-1