Hipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belga veturilo kun tipaj hipiaj desegnoj kaj sloganoj

Hipio (el la angla hippy t.e. hip "?ika") a? "La generacio de 1968 " estas nomo por tiuj junuloj, kiuj dum la 1960-aj jaroj kaj la 1970-aj jaroj en E?ropo , Nordameriko kaj Japanio ribelis kontra? siaj gepatroj kaj ties socio.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Ili subite trovis sin neglektataj de generacio, kies ?efa okupo estis mono , kaj de socio, kiu instigis al malpaco kaj milito . La nova populara muziko kaj la novaj gravedpreventiloj donis al ili impreson pri libereco, kio kondukis al senzorgaj vesta?- kaj harar-modoj inspiritaj de Hindio kaj Romantikismo , kaj liberaj sintenoj al amoro kaj kelkaj drogoj , precipe mari?uano , ha?i?o kaj psikedela?oj kiel LSD . La hipioj deziris ?an?i la mondon, kaj faris tion per protestomar?oj (?efe kontra? la Usona interveno en Vjetnamio ), malemo eniri la normalan socion, kaj ali?o al alternativaj movadoj kaj idealoj, interalie Esperanto . Tiel, oni povas diri, ke la tempo de la hipioj estis flor-tempo por Esperanto. Multaj hipioj eksperimentis per alternativaj famili-strukturoj, kiel familia komunumo .

Hipivojo (en angla Hippie trail [1] ) estas nomo havigita por translanda vojo fare de membroj de la hipia subkulturo kaj aliaj veturantoj el la mezo da la 1950-aj jaroj ?is fino de la 1970-aj jaroj [2] veturantaj el E?ropo kaj Okcidenta Azio tra Suda Azio kiel ?e Afganio , Pakistano , [3] Barato , Nepalo , Srilanko , Banglade?o ?is Tajlando . La hipivojo estis formo de alternativa turismo , kaj unu el la ?losilaj elementoj estis veturado tiom malmultekoste eble, ?efe etendante la longda?ron eksterhejme. La termino "hipio" i?is aktuala meze ?is fine de la 1960-aj jaroj; " beatnik " estis anta?a termino por la finaj 1950-aj jaroj.

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

La hipia kulturo estis nomita la kontra?kulturo , ?ar ?i staris kontra? la kulturo de la gepatroj. ?i fontis el anta?a movado bitnikoj . Usonaj junuloj laboris pli la religian flankon de la movado kaj esploris malpli formalajn versiojn de kristanismo , novpaganismo , hinduismo ( Hare Kri?na ) kaj budaismo . Multaj sektoj logis junulojn. Oftis sinkretismo inter tiuj religioj. Oni valoris la mistikon pli ol la racia sperto de dia?oj . Tiuj movadoj estis la eko de Nova Erao . En Okcidenta E?ropo , la junulaj movadoj pli esploris maldekstrisman politikon ekster la sovet-komunisma rigido. Anar?iismo , situaciismo , trockismo , feminismo , ekologiismo , kontra?rasismo estis studataj. ?e kelkaj, tiuj influoj pelis ilin al pli radikala revolucio, kiun dum la 1970-aj klopodis kelkaj terorismaj grupoj .

Eventoj: Woodstock-festivalo - Vjetnama milito - Franca majo de 1968 - Praga Printempo - Milito de Al?erio - Studenta movado en Meksiko

Personoj inspirintaj la hipian movadon, a? devenaj de tiu: Beatles - Bob Marley - Jimi Hendrix - Karl Marx - J.R.R. Tolkien - Mao Zedong - Che Guevara - Fidel Castro - Martin Luther King - Mohandas Karamchand Gandhi - Herbert Marcuse - Timothy Leary - Daniel Cohn-Bendit - Rudi Dutschke - Joseph Martin Fischer - Jesuo Kristo - Maharishi - Charles Manson

Lokoj Sorbono - ( Parizo ) - Universitato de Okcidenta Berlino - Ibizo - Goao - Christiania - Universitato de Kalifornio, Berkeley

Rilataj aferoj: Malvarma milito - Atombombo - La Mastro de la Ringoj - Malkoloniigo - Symbionese Liberation Army - Black Panthers - Black Power - Amfora epoko - Majtrejo - yippie

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Famaj sloganoj de la hipioj estis:

  • Make love, not war! (angle [mejk lov not ?o] "Amoru, ne militu!")
  • Peace and love (angle [pisn lov] "Paco kaj amo")
  • Flower power (angle [fla?a pa?a] "Flora potenco" (kaj ne de armiloj))
  • Soyez realiste, demandez l'impossible (france "Estu realisma, petu neebla?on")
  • Never trust anybody over 30 (angle "Neniam fidu pli-ol-30-jarulojn")
  • Sex and drugs and rock & roll ( angle "Seksumo, drogoj kaj rokmuziko ")

Rezultoj [ redakti | redakti fonton ]

Kiam hipioj maljuni?is, pluraj evoluis al pli seriozaj kaj realismaj opinioj. Ili organizi?is en pacismaj , ekologiismaj, homrajtaj ne-registaraj organizoj celantaj plibonigi la mondon. Kelkaj tamen ne kapablis toleri la efikon de drogoj kaj neordinaraj vivmanieroj. Aliaj forlasis sian hipiecon kaj akceptis la bur?an socion.

Tamen, iom da ilia influo restis, kaj la nuna socio, kvankam taksas hipiojn tro naivaj, estas pli tolerema pri sekso, drogoj, religio, modo.

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. A Brief History of the Hippie Trail . Arkivita el la originalo je 28a de Julio 2020. Alirita 8a de Majo 2015.
  2. . Touch the Sky: the Hippie Trail and other forms of alternative tourism . Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2018. Alirita 30a de Januaro 2017.
  3. " The Lonely Planet Journey: The Hippie Trail ", Independent , 5a de Novembro 2011.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]