한국   대만   중국   일본 
Hipolito da Costa - Vikipedio Saltu al enhavo

Hipolito da Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipolito da Costa
Persona informo
Naski?o 13-an de a?gusto 1774 ( 1774-08-13 )
en Colonia del Sacramento
Morto 11-an de septembro 1823 ( 1823-09-11 ) (49-jara?a)
en Londono
Lingvoj portugala vd
?tataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Koimbro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
diplomato
?urnalisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Hipolito Jose da COSTA Pereira Furtado de Mendonca (* Colonia do Sacramento , en la 13-a de a?gusto 1774 - Londono , en la 11-a de septembro 1823 ) estis brazila ?urnalisto, framasono kaj diplomato, patrono de la se?o numero 17 de la Brazila Beletristika Akademio . Li estis frato de la in?eniero Jose Saturnino da Costa Pereira (1771-1852) [1] , komandanto de la Brazila Armeo.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

En 1777, la familio transloki?is al Pelotas , en Suda Rio-Grando , kie Hipolito da Kosta pasis sian adoleskecon, ?is kiam li estis sendita al la Universitato de Koimbro , en 1798, kie li diplomi?is pri Juro , Filozofio kaj Matematiko .

Post diplomi?o, li estis sendita en diplomatiaj misioj al Usono kaj Meksiko de la tiama ?efministro Rodrigo de Sousa Coutinho (1745-1812) [2] . Tie li vivis du jarojn, pli ekzakte en la urbo Filadelfio , kie li fari?is framasono. Dank'al al tiu voja?o, pli malfrue li skribis rakonton "Taglibro pri Mia Voja?o al Filadelfio" [3] , kiu estus publikigita nur en 1955.

Kiam li reiris Brazilon, li ricevis plian mision, ?ifoje al Anglio , en 1802. Tamen, post tri a? kvar jaroj, revenante al Brazilo, li estis arestita de la Portugala Inkvizicio, la? ordonoj de Pina Manique (1733-1805) [4] , pro tio ke li estis akuzita pri disvastigado de la masonaj ideoj tra E?ropo. Tamen, li sukcesis eskapi de la arestejo kaj fu?is al Hispanio , alivestita kiel lakeo. El Hispanio , li reiris al Anglio , kie li ricevis protekton de la Princo A?gusto Frederiko, Duko de Sussex (1773-1843) [5] .

Establi?ante en urbo Londono , li tiam fondis la estontan brazilan ?urnalon: la Correio Braziliense [6] kiu funkciis el 1808 ?is 1823. Pere de ?i-?urnalo, Hipolito da Kosta povis disvastigi la liberalajn ideojn. Tamen, la portugala ambasadoro en Londono , Bernardo Jose de Abrantes e Castro (1771-1833) [7] , Grafo el Funchal , estis ekstrema kunbatalanto de la ?urnalo de Hipolito da Kosta, kaj kreis anka? ?urnalon, kies titolo estis "The Portuguese Investigator in England" [8] , kiu funkciis el 1811 ?is 1819. Multaj aliaj ?urnaloj kiu batalis kontra? la "Correio Braziliense" anka? estis kreitaj.

Hipolito da Kosta mortis en 1823, ne sciinte ke li estis proklamita konsulo de Brazilo en Anglio. Li estis sepultita en la Pre?ejo de Sankta Maria la Virgulino, en Hurley , Berkshire , sed, en 2001 liaj resta?oj estis portitaj al Brazilo, kaj nun ili povas esti trovataj en la Muzeo de la Nacia Presejo.

Li anka? fami?is pro siaj alportugalaj tradukoj el Benjamin Thompson [9] [10] kaj Benjamin Smith Barton [11] .

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

  • 1799 : Diario de minha viagem para Filadelfia (1798-1799) (postmorte publikigita en 1955 )
  • 1800 : Descripcao da arvore assucareira, e da sua utilidade e cultura ( Lisbono )
  • 1800 : Descripcao de huma maquina para tocar a bomba a bordo dos navios semo trabalho de homens ( Lisbono )
  • 1808 - 1822 : Correio Braziliense ( Londono )
  • 1809 : Historia de Portugal ( Londono )
  • 1811 : Narrativa da perseguicao de Hippolyto Joseph da Costa Pereira Furtado de Mendonca … prezo, e processado em Lisbono pelo pretenso crime de framacon ou pedreiro livre ( Londono )
  • 1811 : A narrative of the persecution of Hippolyte Joseph da Costa Pereira Furtado de Mendonca, a native of Colonia-do-Sacramento, on the River La Plata; imprisoned and tried in Lisbon, by the Inquisition, for the pretended crime of free-masonary… ( Londono );
  • 1811 : Nova gramatica portuguesa e inglesa ( Londono );
  • 1820 : Sketch for the History of the Dionysian Artificers ( Londono );
  • 1863 : Cartas sobre a franco-maconaria ( Amsterdamo );
  • 1955 : Copiador e registro das cartas dirigidas a d. Rodrigo de Sousa Coutinho ( Rio de Janeiro );
  • 1992 : O Amor d'Estranja , peca de teatro ( Lisbono );

Traduka?oj [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Brazila Senato
  2. Infopedia
  3. Diario de Minha Viagem para a Filadelfia.
  4. Portugal Dicionario Historico
  5. A Web of English History
  6. Brazila Kuriero
  7. Diccionario bibliographico portuguez - Innocencio Francisco da Silva kaj Pedro W. de Brito Aranha.
  8. La Portugala Enketisto en Anglio.
  9. 9,0 9,1 Unicamp
  10. 10,0 10,1 Famous Scientists
  11. 11,0 11,1 Penn University Archives & Records Center . Arkivita el la originalo je 2018-04-23. Alirita 2014-05-07.
Portala ikonoRilataj artikoloj trovi?as en
Portalo pri Homoj