Hindio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hindio a? Hindujo estas vorto kun neklara signifaro:

  • Historie ?i povas signifi Brita Hindio , kolonio de la Brita imperio de 1858 ?is 1947, sur la areo de la nunaj Barato, Pakistano kaj Banglade?o kaj ?is 1937 anka? Birmo .
  • En la nuna uzo ?i foje estas uzata sinonime al Barato (Hinda Unio), sed barataj esperantistoj ?enerale kontra?as tiun uzon.
  • ?i nun anka? povas esti uzata por la hinda subkontinento , kies limoj similas al tiu de la iama Brita Hindujo. Tamen por eviti miskomprenon estas pli bone diri "hinda subkontinento".
  • Biogeografie Hindujo kongruas kun la hinda ekoprovinco , a? unu el la tri ekoprovincoj (a? biolandoj) de la orientalisa ekozono . Fitogeografie , Hindujo nomi?as Hinda Regiono , Fla?ra regiono, kiu situas en la Paleotropisa Regno .

Simile anka? la vorto hindo havas neklaran signifon:

  • Historie ?i povas esti uzata por ajna lo?anto de Brita Hindujo , a? ? parolante pri la tempo anta? la esti?o de Brita Hindujo ? por lo?anto de la areo, kiu poste apartenis al Brita Hindujo.
  • Nuntempe ?i foje estas uzata anstata? "baratano", sed barataj esperantistoj ?enerale kontra?as tiun uzon.
  • Kelkaj e? uzis "hindo" en la senco de "denaska parolanto de la hindia lingvo " a? "ano de la hindua religio ", sed tiuj uzoj certe estas evitindaj: En Barato (kaj e? pli en la iama Brita Hindujo) ekzistas multaj religioj kaj multegaj lingvoj, kaj hinduoj lo?as anka? ekster tiu regiono (ekz-e en Vjetnamujo a? orienta Afriko ). Tiu evitinda uzo ofte devenas de nesufi?a kompreno pri la lingva kaj religia diverseco en la hinda subkontinento, kiu rezultigas kunfandon de la tute apartaj konceptoj "baratano", "hinduo" kaj "hindilingvano" en unu koncepton "hindo".

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]