El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann KANT
(naski?inta la
14-an de junio
1926
en
Hamburgo
, mortinta la
14-an de a?gusto
2016
en
Neustrelitz
[1]
) estis
germana
verkisto. Li estris la Verkistan Ligon de
GDR
.
La filo de ?ardenisto kaj fabriklaboristino frekventis la mezlernejon kaj trejnitis poste kiel elektrikisto en
Parchim
. Je la fino de la
Dua mondmilito
li eksoldatis kaj estis
sovetie
kaj
poluje
kaptita inter 1945-49. Li kunfondis la Komitaton kontra?fa?isman en la punlaborinternigejo en
Varsovio
frekventonte la Centran kontra?fa?i?man lernejon.
Li revenis patrujon en 1949 kie li laboris mallongan tempon kiel elektrikisto en la Distrikto Parchim. Li membri?is al la komunisma
Germana unuecpartio (SED)
kaj estis inter 1949-52 studento de la
Humboldt-Universitato en Berlino
. Li i?is ano de la SED-estraro universitata kaj doktori?is pri la temo
Die Darstellung der ideolog.-pol. Struktur des faschistisch dt. Heeres in Plieviers Roman Stalingrad
en 1956. Inter 1956-57 Kant laboris kiel scienca asistanto ?e la germanistika instituto de la Humboldt-universitato ?e Alfred Kantorowicz, de kiu li distanci?is publike post ties fu?o okcidenten. Inter 1957-59 Kant i?is ?efredaktoro de la studenta gazeto
Tua res
, kiu estas rekte sub partia kontrolo kaj havis kiel celitan legantaron okcidentberlinajn universitatanojn. Kune kun aliaj li malhelpis la publikigon de la antologio
Berliner Geschichten
(planite en 1974/76 de
Ulrich Plenzdorf
,
Klaus Schlesinger
kaj
Martin Stade
). En 1959 li dungitis fare de la filmfirmao "Deutsche Film AG" (DEFA) por labori por grava komisio de la Centra komitato.
Ekde 1959 Kant estis liberprofesia verkisto. Li membri?is al la Orientgermana verkistoligo (DSV). Inter 1959-62 li estis paralele kunlaboranto de la partia organo
Neues Deutschland
. Ekde 1960 li anka? laboris por DSV verkiste. En 1962 li publikigis la unuan verkon, la rakontojn
Ein bißchen Sudsee
. En 1963 li ricevis la Premion "Heinrich Heine": sekvis la premio de la Libera Germana Sindikataro (FDGB). En 1964 li membri?is al la
PEN-Centro Ost und West
. La unua romano aperis en 1965, titolite
Die Aula
kun kritika humora bilanco de porlaborista kaj porkamparana fakultataro ene de la GDR-historio: tiu ?i libro eniris la kanonon de la legotaj libroj en GDR-lernejoj (sed anka? en kelkaj federaciaj landoj de
FRG
). En 1967 li ricevis la Heinrich-Mann-premion. Inter 1967-82 li estis estrarano de la PEN-Centro DDR. En 1969 Kant i?is membro de la Akademio de la Sciencoj kaj inter 1969-82 li estis ties vicprezidanto e?.
En 1972 post la apero la romano de
Das Impressum
li konfronti?is al partiinternaj kvereloj pro tro kritika rakonto pri la kariero de iu partiano. En 1976 aperis lia plej grava romano
Der Aufenthalt
kiu li priskribas la sorton de erare kondamnita germana militkrimulo. Inter 1978-90 (marto) li estis prezidanto de DSV, do posteulo de
Anna Seghers
. En junio 1979 Kant laboris por la ekskludigo de na? a?toroj el la DSV post la kondamo de
Stefan Heym
pro valutokrimo. En 1980 Kant i?is honora doktoro ?e la Universitato de
Greifswald
. Inter 1981-90 li estis deputito de la GDR-parlamento
Volkskammer
. En 1986 li ricevis la premion
Orden der Volkerfreundschaft
de Sovetio, en 1987 la Goethe-premion.
En 1994 aperis la romono
Komoran
, en 2001
Okarino
kun a?tobiografiaj trajtoj. La ?efrolulo estas juna
Wehrmacht
-soldato i?anta konvinkita malnazio. En 2005 estis publikigita la romano
Kino
kie maljuni?inta verkisto ku?as en
piedira zono
en Hamburgo observante la preterirantojn.
La rolo de Kant ne estis klara: je unu flanko li subtenis kritikajn verkistojn, je la alia flanko li ekzekutis la kulturpolitikajn ordonojn rigore. Inter 1981-90 li estis deputito de la GDR-parlamento
Volkskammer
. Lia regado de DSV kritikitis ofte fare de dogmatikaj verkistoj (i.a. de Gerhard Holtz-Baumert, Gunter Gorlich) kaj sekve Kant ofertis plurfoje rezigni. Inter 1986-89 li estis membro de la Centra komitato de SED
- Karl Corino (Hg.):
Die Akte Kant. IM ?Martin“, die Stasi und die Literatur in Ost und West
. Reinbek bei Hamburg: Rowohlt Taschenbuch Verl. 1995.
ISBN 3-499-13776-3
- Matthias Eckoldt:
?Ein bisschen was extra braucht man“. Der Schriftsteller Hermann Kant
. In: Reihe
Literatur
.
Deutschlandradio
am 6. Juni 2006 (
Manuskripto kiel PDF
).
- Irmtraut Gutschke:
Herrmann Kant ? Die Sache und die Sachen
. Berlin: Das Neue Berlin 2007.
ISBN 3-360-01906-7
- Wolfgang Kaelcke:
Parchimer Personlichkeiten
. 2. Parchim 1997
(Schriftenreihe des Museums der Stadt Parchim. 5)
- Hermann Kant/Gerhard Zwerenz:
Unendliche Wende. Ein Streitgesprach.
Leipzig: Dingsda-Verlag Querfurt 1998.
ISBN 3-928498-70-3
- Leonore Krenzlin:
Hermann Kant, Leben und Werk.
3. Aufl. Berlin: Volk u. Wissen 1988. (= Schriftsteller der Gegenwart; 7)
ISBN 3-06-102663-0
- Angelika Reimann:
Die Reflexionsgestaltung in den Romanen ?Der Wundertater, zweiter Band“, ?Der Aufenthalt“ und ?Kindheitsmuster“. Charakter, Formen und Funktionen.
Leipzig: Padag. Hochsch. Diss. A 1982.
- Bernd Schick:
Personlichkeitskonzeption und Roman. Zur Tendenz der Personlichkeitsdarstellung in der Romanliteratur der DDR in der zweiten Halfte der siebziger Jahre.
Berlin: Humboldt-Univ., Diss. A 1981.
- Helga Tille:
Die kunstlerische Gestaltung der Dialektik von Individuum und Gesellschaft im Erzahlwerk Hermann Kants; untersucht an Entwicklung und Entfaltung der Geschichtskonzeption des Autors.
Erfurt, Muhlhausen: Padag. Hochsch. Diss. B 1984.
- Joachim Walther:
Sicherungsbereich Literatur. Schriftsteller und Staatssicherheit in der Deutschen Demokratischen Republik
. Berlin: Ullstein 1999
ISBN 3-548-26553-7
- Linde Salber:
Hermann Kant: Nicht ohne Utopie
. Bouvier, Bonn 2013,
ISBN 978-3-416-03340-4
.
Biografio
wer war wer in der ddr?