El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Lehrman
(30a de Marto, 1886 ? 7a de Novembro, 1946) estis usona
aktoro
, scenaristo,
re?isoro
kaj produktoro. Lehrman estis elstara figuro de la epoko de la
muta filmo
de
Holivudo
, laboranta kun kinaj pioniroj kiel
D.W. Griffith
kaj
Mack Sennett
. Tamen, li estas ?efe rememorita nuntempe ne pro siaj propraj atingoj, sed pro tri biografiaj faktoj: li re?isoris la unuan filmon de
Charlie Chaplin
, nome
Making a Living
(kvankam Chaplin kaj li ne bone rilatis unu kun la alia); li ne estis zorgema pri la sekureco de la aktoroj kiuj laboris por li; kaj li estis la amanto de la aktorino Virginia Rappe, pri kies morto Roscoe "Fatty" Arbuckle, en tre disvastigita serio de ju?oj, estis akuzita, kaj poste senkulpigita, pro nevola murdo.