Henriko la Leono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la Leono
Duko de Saksio kaj de Bavario
Anta?ulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Heinrich der Lowe
Naskonomo altgermane : Heinrich der Lowe , platgermane Hinnerk De Leuw
Naski?o 1129
en Ravensburg
Morto 6-an de a?gusto 1195 ( 1195-08-06 )
en Brunsvigo
Mortis per malsano vd
Tombo Katedralo de Brunsvigo vd
Lingvoj germana vd
?tataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Velfoj vd
Patro Henriko la Fiera vd
Patrino Gertrude de Supplingenburg vd
Gefratoj Richardis of Babenberg vd
Edz(in)o Matilda Planta?eneto ? Clementia de Zahringen vd
Infanoj Otto la 4-a ? Henry V, Count Palatine of the Rhine ? William of Luneburg ? Gertrude of Bavaria ? Matilda of Saxony ? Maud von Braunschweig ? Rixa von Sachsen ? Eleanor von Sachsen ? Ingibiorg von Sachsen ? Lothaire von Sachsen ? son von Sachsen vd
Parencoj Frederiko la 1-a ? Rikardo Leonkora vd
Profesio
Okupo guberniestro vd
Duko de Saksio
Henriko la 2-a
Dum 1142?1180
Anta?ulo Alberto la Urso
Sekvanto Bernardo la 3-a de Saksio, grafo de Anhalto
Duko de Bavario
Henriko la 10-a
Dum 1156?1180
Anta?ulo Henriko la 2-a de A?strio / la 11-a de Bavario
Sekvanto Otto la 1-a, duko de Bavario, "la Ru?kapulo"
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r
statuo de Henriko la Leono en Brunsvigo

Henriko la Leono (naski?inta dum 1129 ver?ajne en Ravensburg , mortinta la 6-an de a?gusto   1195 en Brunsvigo ( germane   Braunschweig ) el la gento de la Velfoj ( germane   Welfen ), duko de Saksio de 1142 ?is 1180, kaj duko de Bavario de 1156 ?is 1180, estis unu el la plej potencaj princoj en la germanlingva Sankta Romia Imperio de la 12-a jarcento . Li plurfoje staris en konflikto kun la imperiestra dinastio de tiu epoko, la ?ta?foj ( germane   Staufer ).

Familio kaj frua vivo [ redakti | redakti fonton ]

La Brunsviga leono

Li estis filo de Henriko la Fiera , duko de Saksio kaj Bavario , kaj Gertrudo, filino de Lotaro la 3-a (Sankta Romia Imperio) . En 1138, kiam Konrado la 3-a i?is re?o de Germanio, Henriko la Fiera estis lia rivalo: pro tio Konrado senigis lin de liaj landoj.

Henriko la Fiera mortis en 1139. Henriko la Leono neniam forlasis sian heredon kaj en 1142 Konrado donis al li Saksion. En 1147 Henriko partoprenis krucmiliton kontra? la polabaj slavoj . En 1156 nova sankta romia imperiestro Frederiko la 1-a , kuzo de Henriko, donis al li Bavarion.

Henriko la Leono edzi?is en 1147 kun Clementia von Zahringen ( Zahringer ): per tio li akiris bienojn en ?vabio . Li eksedzi?is en 1162, eble premata de Frederiko kiu malkontentis ke Henriko posedis ?vabajn bienojn kaj kontra? la perdo de tiuj bienoj donis al li pli da kasteloj en Saksio. Henriko lojale subtenis Frederikon kiam tiu klopodis plifortigi sian posedon de la imperia krono. Henriko anka? partoprenis militojn kondukatajn de Frederiko kontra? Lombardio , plurfoje certigante ties venkojn.

Dua edzi?o kaj ekzilo [ redakti | redakti fonton ]

En 1168 li edzi?is kun Matilda , filino de angla re?o Henriko la 2-a . Dum li forestis en la Sankta Lando de 1173 al 1174, Matilda regis liajn vastajn poseda?ojn. Tamen en 1174, ne longe post sia reveno al Germanio, Henriko la Leono rifuzis helpi Frederikon kiam tiu denove invadis Lombardujon . La kialo estis ke Henriko deziris sekurigi siajn orientajn landlimojn. La invado malsukcesis, kaj Frederiko kulpigis Henrikon. En 1180 tribunalo de episkopoj proskribis Henrikon kaj senigis lin de liaj landoj. Frederiko invadis Saksion. En 1182 Henriko fu?is kun Matilda al la kortego en Normandio de ?ia patro. En 1185 Frederiko permesis Henrikon reveni en Saksion, sed plua ekzilo komenci?is en 1188.

Lastaj jaroj [ redakti | redakti fonton ]

Matilda mortis en 1189. La saman jaron Frederiko la 1-a krucmilitis, kaj dum lia foresto Henriko revenis en Saksion, kie li disrabis Bardowick pro ?ia perfido. Tamen, post la morto de Frederiko en la Sankta Lando , li estis venkata de ties filo, Henriko la 6-a . En 1194, kiam li kredis ke lia morto alproksimi?is, li faris pacon kun Henriko la 6-a, cedis la plejparton de siaj bienoj, kaj retenis bienojn ?irka? Braunschweig . Kiel duko de Braunschweig li estis mecenato de artoj kaj arkitekturo. Li mortis la sekvantan jaron kaj entombi?is en la katedralo de Braunschweig.

Germanaj urboj [ redakti | redakti fonton ]

Henriko fondis a? pligrandigis plurajn germanajn urbojn:

Infanoj [ redakti | redakti fonton ]

Henriko la Leono kaj lia unua edzino Clementia havis du infanojn:

Henriko la Leono kaj lia dua edzino Matilda havis almena? ses infanojn:

  • Matilda (1171-1210), kiu edzini?is al Gotfredo la 3-a (grafo de Perche en norda Francio)
  • Richenza (1172-1204)
  • Henriko la 5-a (Palatinato) (1173-la 28-an de aprilo 1227)
  • Lothar (1174-la 16-an de oktobro 1190)
  • Otto la 4-a , sankta romia imperiestro (1175/6-la 19-an de majo 1218)
  • Vilhelmo de Winchester , duko de Luneburg (la 11-an de aprilo 1184-la 12-an de decembro 1213)

La? pluraj fontoj, ili havis tri pluajn infanojn:

  • Eleonoro (n. 1178) kiu mortis infane
  • Ingibiorg (n. 1180) kiu mortis infane
  • mortnaskita filo (1182)