Henriko (Luksemburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko
Grandduko de Luksemburgo
Persona informo
Henri
Naskonomo Henri Albert Gabriel Felix Marie Guillaume de Nassau
Naski?o 16-an de aprilo 1955 ( 1955-04-16 ) (69-jara?a)
en Betzdorf Castle
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla ? germana ? franca ? leceburga vd
?tataneco Luksemburgo vd
Alma mater Universitato de ?enevo ? Re?a Milita Lernejo Sandhurst ? Lycee classique de Diekirch vd
Familio
Dinastio Dinastio de Luksemburgo-Nasa?o vd
Patro Jean de Luksemburgo vd
Patrino Josephine-Charlotte de Belgio vd
Gefratoj Princess Margaretha of Luxembourg ? Archduchess Marie-Astrid of Austria ? Prince Jean of Luxembourg ? Prince Guillaume of Luxembourg vd
Edz(in)o Maria Teresa de Luksemburgo vd
Infanoj Vilhelmo de Luksemburgo ? Prince Felix of Luxembourg ? Prince Louis of Luxembourg ? Princess Alexandra of Luxembourg ? Sebastiano de Luksemburgio vd
Profesio
Okupo aristokrato ? politikisto ? monarko vd
Grandduko de Luksemburgo
Dum 2000 ? nun
Anta?ulo Johano , lia patro
(titole, ne fakte) Duko de Nassau
Princo de Burbono-Parmo
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r
Grandduko Henriko dum la nupto de sia filo princo Louis septembre 2006

Henriko de Luksemburgo (* la 16-an de aprilo 1955 en Betzdorf , Luksemburgo) estas la grandduko de Luksemburgo . Li en la franca kaj luksemburga lingvoj nomi?as Henri kaj en la germana lingvo Heinrich . Henriko estas la sesa luksemburga reganto el la dinastio Nassau - Weilburg . Lia plena titolo estas "Lia Re?a Mo?to grandduko de Luksemburgo , duko de Nassau , princo de Bourbon - Parma , grafo de Sayn , Konigstein , Katzenelnbogen kaj Diez , fortika?a grafo de Hammerstein , sinjoro de Mahlberg , Wiesbaden , Idstein , Merenberg , Limburg kaj Eppstein ".

Dinastio [ redakti | redakti fonton ]

Post la morto de Vilhelmo la 4-a de Luksemburgo la dinastio de Nassau-Weilburg la? strikta interpreto formortis, ?ar ne estis vira heredanto. Pro la grandduki?o de la princinoj Maria-Adelheid kaj Charlotte ?i tamen pluvivis. Per la nupto de Charlotte kun la princo Felix de Bourbon-Parma la dinastio unui?is kun tiu de Bourbon - Parma . Pro politikaj kialoj la grandduka familio tenis la nomon "de Nassau", ?ar la? la artikolo 3 de al konstitucio de Luksemburgo la dinastio Nassau estas fiksita kiel reganta dinastio de la ?tato. La familia blazono inkluzivas la blazonojn de Luksemburgo kaj Nassau , kaj tiun de la dinastio Bourbon-Parma (tri lilioj de la re?oj de Francio , ru?a rando de la duko de Anjou ).

Kapitalo [ redakti | redakti fonton ]

?iu regula e?ro-monero de Luksemburgo portas la portreton de Henriko, jen ekzemple tiu de 1 €

Henriko parolas la luksemburgan , francan , germanan kaj anglan lingvojn, kaj dum la jaro 2006 la? la usona ekonomia magazino Forbes posedis kapitalon de 4,6 miliardoj da E?roj . La belga gazeto Het Laatste Nieuws dum septembro 2007 publikigis liston de la plej ri?aj monarkoj de E?ropo, en kiu la kapitalo de Henriko taksi?is je "nur" 1,2 miliardoj da E?roj kaj li ricevis la kvaran lokon post princo Johann Adam la 2-a de Li?ten?tejno (3 miliardoj da E?roj), la re?ino Elizabeto la 2-a de Britio (1,8 miliardoj da E?roj) kaj la re?o Johano Karlo de Hispanio (1,7 miliardoj da E?roj). [1] .

Familio [ redakti | redakti fonton ]

Henriko de Luksemburgo geedzi?is la 14-an de februaro   1981 kun Maria Teresa de Luksemburgo , naskita Maria Teresa Mestre Batista-Falla en Havano , Kubo .

La paro havas jenajn gefilojn kaj genepojn:

  • princo Vilhelmo , Guillaume Jean Joseph Marie , n. la 11-an de novembro 1981 , la tronheredonto
  • princo Felikso, Felix Leopold Marie Guillaume , n. la 3-an de junio 1984
  • princo Ludoviko, Louis Xavier Marie Guillaume , n. la 3-an de a?gusto 1986
    • Gabriel Michael Louis Ronny de Nassau , n. la 12-an de marto 2006 , filo de princo Louis kaj lia edzino Tessy Antony
    • Noah de Nassau , n. la 21-an de septembro 2007 , filo de la sama paro
  • princino Aleksandra, Alexandra Josephine Teresa Charlotte Marie Wilhelmine , n. la 16-an de februaro 1991
  • princo Sebastiano, Sebastien Henri Marie Guillaume , n. la 16-an de aprilo 1992

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]