El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich XIII. Prinz Reuß
[
princ rojs
] (naski?is la
4-an de decembro
1951
en
Budingen
) estas
germana
entreprenisto
pri
nemovebla?oj
kaj ano de la familio
Reuß
, kiu konati?is kiel aktivulo de la
dekstre ekstrema
Reichsburger
-movado. La
7-an de decembro
2022
, la germana polico arestis lin kaj pliajn 24 homojn pro indikoj ke ili planis
terorisman
pu?on
kontra? la
legitima
registaro
.
[1]
[2]
[3]
[4]
Heinrich XIII. Prinz Reuß estas ano de la familio
Reuß
, iama nobela dinastio germana. Ties du ?efaj bran?oj
Reuß alterer Linie
kaj
Reuß jungerer Linie
(formortintaj en 1927 kaj 1945) regis ?is la
Novembra Revolucio
en 1918 du ?tatetojn en
Turingio
.
Lia
familia nomo
estas
Prinz Reuß
. Ekde 1919 "Prinz" ne plu estas nobela titolo, sed parto de la nomo. Lia anta?nomo estas
Heinrich XIII.
("Henriko la 13-a"). Estas speciala tradicio en la familio Reuß, ke ?iuj viraj familianoj portas la nomon Heinrich, kun aldono de
romia cifero
kiu kronologie numeradas ?iujn Henrikojn en la sama familia bran?o. En la bran?o de Heinrich XIII., la numerado rekomenci?as kun I. (la 1-a) en ?iu jarcento ? li do estas la 13-a vira bran?ano naskita post
1900
.
Reprezentanto de la familio Reuß, Heinrich XIV. Prinz Reuß (n. 1955), distancigis sin de sia parenco Heinrich XIII.
[5]
[6]
En
2019
Prinz Reuß prezentis paroladon en
Worldwebforum
en
Zuriko
, kie li kulpigis
judojn
kaj
framasonojn
pri militoj kaj revolucioj kontra? la monar?io. Li fari?is gvida figuro inter dekstraj ekstremuloj kaj konati?is per paroladoj kun
antisemitisma
, kontra?demokratia kaj konspirema enhavo. Li malagnoskas la
legitimecon
de la nuna
germana ?tato
kaj anstata?e asertas la pluekziston de la iama
Germana Regno
.
La? informoj de la germana federacia
prokurorejo
(
germane
Bundesanwaltschaft
), Prinz Reuß estis gvida persono en grupo kiu planis fari armitan
pu?on
kontra? la
registaro de Germanio
kaj instali lin kiel novan ?tatan
regenton
.
- ↑
Noryskiewicz, Anna, "
Germany arrests dozens as QAnon-inspired "Reichsburger" group accused of plotting to overthrow government
",
CBS News
, 7-a de decembro 2022. Kontrolita 7-a de decembro 2022.
- ↑
Heinrich XIII Prince Reuss: Who is 'ringleader' of German far-right coup plot ? and what is the Reichsburger movement?
(
angle
). Alirita 7-a de decembro 2022.
- ↑
Murray, Miranda, "
Germany raids far-right group over plot to install prince in coup
",
Reuters
, 7-a de decembro 2022. Kontrolita 7-a de decembro 2022. (
angle
)
- ↑
Heinrich XIII, Germany's 'Putsch Prince,' lamented monarchy's demise
. The Washington Post.
- ↑
Furstenhaus Reuß distanziert sich von Weigelt-Gast Prinz Heinrich XIII., MDR
- ↑
Großrazzia: Gruppe soll Staatsumsturz geplant haben ? Reußen-Prinz in Haft, MDR