한국   대만   중국   일본 
Hans Meerwein - Vikipedio Saltu al enhavo

Hans Meerwein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Lebrecht Meerwein
Germana kemiisto
Germana kemiisto
Persona informo
Hans Meerwein
Naski?o 20-a de majo 1879
en Hamburgo ,   Germana Regno
Morto 24-a de oktobro 1965
en Marburgo ,   Germanio
Lingvoj germana vd
Lo?loko Germanio vd
?tataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Marburgo
Universitato de Konigsberg
Universitato de Bonno
Teknika Universitato de ?arlotenburgo
Profesio
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Marburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Hans Lebrecht MEERWEIN [ me:rvajn ] ( 1879 - 1965 ) estis germana kemiisto, kiu kreis plurajn reakciojn kaj reakciantojn kiuj portas lian nomon, plej specife la Redukti?on de Meerwein-Ponndorf-Verley, la rearan?on de Vagnero -Meerwein, la Ariligan reakcion de Meerwein kaj la salon a? reakcianton de Meerwein. Meerwein interesi?is pri la kemio de la terpenoj , kaj la mekanismo pri rearan?o de la pinakolo . Per tre simpla metodo, kaj konante la reakcikinetikon, eblis al li starigi la kationa kaj ne radikala naturo de la perantoj en la rearan?o de la pinakolo, konata kiel Rearan?o de Vagnero -Meerwein [1] kaj en la Rearan?o de la izoborneolo ekde la kamfeno [2] .

Vivo kaj laboro [ redakti | redakti fonton ]

Li estis filo de la germana arkitekto Wilhelm Emil Meerwein ( 1844 - 1927 ). Komence li estis trejnita kiel kemiteknikisto en la Frezena Universitato pri Aplikaj Sciencoj [3] inter 1898 kaj 1900 anta? ol sin doni al kemio en la Universitato de Bonno . Li diplomi?is sub la gvidado de Richard Anschutz ( 1852 - 1937 ) kaj Ludwig Claisen ( 1851 - 1930 ), kiuj proponis al li labori kiel asistanto en la Universitato de Berlino , En 1908, li doktori?is per tezo pri la Reakcio de Mikaelo [4] . En 1914, li fari?is titulara profesoro en la Universitato de Bonno, kaj en 1922, eksterordinara profesoro. Inter 1922 kaj 1928, li estis profesoro pro organika kemio en la Universitato de Konigsberg .

En 1929, li sukcedis al Karl von Auwers ( 1863 - 1939 ) en la Universitato de Marburgo kaj fari?as direktoro de la Kemia Instituto. En 1933, li ali?is al dokumento "Kompromito de la profesoroj en la germanaj universitatoj kaj fakultatoj favore al Adolf Hitler kaj la naci-socialisma ?tato [5] . En 1945, la milito detruis la instituton per bombardado, kaj Meerwein perdis sian oficialan lo?eblecon ?e la Instituto, ?iun eksperimentajn esplorojn kaj sian privatan bibliotekon. Sekve, Meerwein planis la rekonstruadon de la instituto, kiu fini?is en 1953, la jaro kiam li emeriti?is pri instruado. ?is sia morto li faris kelkajn eksperimentajn laborojn kiel emerita profesoro kune kun la helpo de du postdoktori?aj esploristoj.

Esploroj [ redakti | redakti fonton ]

Post studi la reakcion pri katalizita rearan?o de la acidoj kun la karbenaj jonoj [6] de la pineno , li disvolvis sintezon de kamforo tra rearan?o de la pineno kamfeno izobornila acetato izoborneolo kamforo , kies metodologio estis adoptita de la entrepreno Schering AG [7] .

Krom tio, li uzis acidajn substancoj kiel la HBF 4 kaj H 2 ZnCl 4 en organikaj solva?oj, kiuj agas kiel kataliziloj por formado de reakciigaj perantoj ?is la estigo de la jonoj karbeno (c=) kaj hidrono (H 3 O + ) .

Science tre gravaj estis liaj esploroj pri la katalizaj efektoj de la aluminia trietoksido , rilate al redukti?o de ketonoj kaj aldehidoj en la respektivajn alkoholojn , anka? konata kiel Redukti?o de Meerwein-Ponndorf-Verley.

Surbaze de la simplaj kemiaj reakcioj Meerwein defendis la estigon de la karbenoj kaj la postan eblon polarizi la aromataj kombina?oj (samkiel la benzeno ). Per bromigo de la benzeno oni samtempe estigas salon de bromobenzeno kun pozitiva ?ar?o, kiu, traktata per diazometano [8] ?i produktas altprofite bromidon de cikloheptatrieno , kiu estas cikla kombina?o kun sep ekstrema?oj.

La kvarfluorido de trietil-hidrono a? Reakcianto de Meerwein , estas fortega alkilig-aganto, kiu permesas la sintezon de kompleksaj natursubstancoj.

Selektita verkaro [ redakti | redakti fonton ]

  • Ubersicht uber die Osmiumverbindungen, (?enerala panoramo pri osmiaj kombina?oj, 1944 ), Hans Meerwein, Erwin Kroning, Emanuel Pfeil, Heinrich Gold
  • Gruber - Widalsche Serumreaktion bei Ikterus (Gruber - Widal Seruma reakcio pri iktero)
  • Uber Ansolvosauren und ihre Bedeutung als Katalysatoren (Pri acidaj solva?oj kaj ties graveco kiel kataliziloj, 1926 )
  • Carbocyclische und heterocyclische Verbindungen: Neu bearbeitet von R. Anschutz in Gemeinschaft mit Hans Meerwein (Pri karbociklaj kaj heterociklaj kombina?oj: Nolva eldono de R. Anschutz kune kun Hans Meerwein)
  • Das verhalten von Herz und Zunge bei den primaren Myopathien speziell bei der Pseudomuskelhypertrophie der Kinder (La konduto de la koro kaj lango en la primaraj miopatioj ?efe en la pse?domuskolahipertrofio de infanoj, 1904 )
  • Chemie der Kohlenstoffverbindungen oder Organische Chemie (Kemio de karbonkombina?oj a? Organika Kemio, 1931 )
  • “Uber den Reaktionsmechanismus der Umwandlung von Borneol in Camphen; 1914 , Justus Liebig’s Annalen der Chemie

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Advanced Organic Chemistry: Reactions And Mechanisms , Maya Shankar Singh, Singh
  2. Pyrolysis of Organic Molecules: Applications to Health and Environmental Issues , Serban C. Moldoveanu
  3. Important Figures of Analytical Chemistry from Germany in Brief Biographies ... , D. Thorburn Burns, R. Klaus Muller, Reiner Salzer, Gerhard Werner
  4. Handbook of Biochemistry and Molecular Biology, Fourth Edition , Roger L. Lundblad, Fiona Macdonald
  5. germane:Bekenntnis der Professoren an den deutschen Universitaten und Hochschulen zu Adolf Hitler und dem nationalsozialistischen Staat
  6. Functionalised N-Heterocyclic Carbene Complexes , Olaf Kuhl
  7. World records in chemistry , Rudiger Faust, Gunter Knaus, Ulrich Siemeling, Hans-Jurgen Quadbeck-Seeger.
  8. Report of Committee on Drug Addiction, 1929-1941 and Collected Reprints ... , National Research Council (U.S.). Committee on drug addiction