한국   대만   중국   일본 
Hafez al-Asad - Vikipedio Saltu al enhavo

Hafez al-Asad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hafez al-Asad
Persona informo
???? ?????
Naski?o 6-an de oktobro 1930 ( 1930-10-06 )
en Qardaha, Alawite State,   Franca Mandato de Sirio
Morto 10-an de junio 2000 ( 2000-06-10 ) (69-jara?a)
en Damasko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Qardaha (en) Traduki 35° 27′ 34″ Nordo 36° 04′ 02″ Oriento  /  35.4595 °N, 36.0671 °O  / 35.4595; 36.0671 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Alavitoj vd
Lingvoj araba vd
?tataneco Sirio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Homs Military Academy (en) Traduki
Milita Lernejo de la ?enerala Stabo de la Armeo de Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ba'ath Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hafez al-Asad
Familio
Patro Ali al-Assad (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jamil al-Assad (en) Traduki kaj Rifaat al-Assad (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anisa Makhlouf (en) Traduki (1957–2000) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Bassel al-Assad (en) Traduki, Maher al-Assad (en) Traduki, Bushra al Assad (en) Traduki, Ba?ar al-Asad , Majd al-Asad (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Hafez al-Asad ( arabe   ??? ????? , ??fi? al-Asad ) (naski?is la 6-an de oktobro 1930 en Qardaha, Sirio , mortis la 10-an de junio 2000 ) estis siria oficiro kaj politikisto , kiu ekregis per militista pu?o en 1970 . En 1971 li ekhavis la prezidantecon kiun li retenis ?is sia morto en 2000. La regado de Asad stabiligis kaj firmigis potencon en Sirio post jardekoj da politika malstabileco kaj pluraj pu?oj. En 2000, li estis sukcedita fare de lia filo Ba?ar al-Asad .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Asad apartenis al la islama minoritato de alavitoj , kiuj konsistigas ?. 11,5% de la lo?antaro de Sirio [1] . Li kreskis en la vila?o Qardaha, proksime de Latakio , kie Asad estis la unua en sia familio se temas pri ricevi altedukon. En la a?o de 16, li i?is membro de la Baaza Partio .

Asad volis trejni por i?i kuracisto , sed lia familio ne povis pagi tion. Li do eniris la sirian militistan akademion. ?i tie li trejni?is por fari?i piloto . Li estis talenta kaj tial havis la ?ancon trejni kun la sovetia aerarmeo en 1955, sed la?dire mal?atis sian restadon en Moskvo [2] .

Kiel oficiro kaj membro de la Baaza Partio, li anka? estis implikita kun la agadoj de la partio en la militistaro. En 1958, kiam Sirio eniris la union de Egiptio kaj formis la Unui?intan Araban Respublikon , Asad estis translokigita al Kairo kie li i?is parto de kio nomis sin la "Armea Komitato". Dum la periodo, Egiptio estis gvidita de Gamal Abdel Nasser kiu enpotenci?is en Egiptio en 1952 kaj li eltenis premon de la koloniaj potencoj post naciigo de la Sueza kanalo en 1956, kiu igis lin tre populara en Sirio. La membroj de la armea komisiono estis seniluziigitaj de la maniero kiel Naser regis la novan ?taton. La "Armea Komitato" estis centra al la pu?o kiu kondukis al Sirio forlasi la Union en 1961.

En 1963, la Baaza Partio faris pu?on kaj forigis siajn rivalojn for de la registaro kaj de la siria parlamento, sed la armea komitato, kiu organizis la pu?on, restis ekster la publikatento.

Ministro de defendo [ redakti | redakti fonton ]

En 1966, la maldekstra flanko de la Baaza Partio faris pu?on, kaj Salah Jadid , la estro de la Armea Komitato prenis potencon kiel la fakta gvidanto de la lando. Asad estis nomumita Ministro de Defendo kaj akiris grandan influon al registarpolitiko. La gvidado de Jadid estis defiita post la malvenko de Sirio en la Sestaga Milito en junio 1967 kaj la okupo fare de Israelo de la Golanaj Alta?oj .

Kiel rezulto de la milito, Jadid kaj lia registaro perdis la fidon de la populacio. La krizo de konfido anka? rapide disvasti?is en la partion, kaj ka?zis potencrivalecon en la armea komisiono. Jadid dominis la civilan alon de la Baazo Partio, sed Asad akiris kontrolon de la armea alo [2] .

Post interna potencbatalo inter la militistaro kaj la civila alo de la reganta Partio Baazo en la periodo de 1967 ?is 1970, la armea alo venkis super la civila. Post partia konferenco en novembro 1970, Asad arestis siajn kontra?ulojn kaj prenis potencon en Sirio.

Prezidanto [ redakti | redakti fonton ]

Enlanda politiko [ redakti | redakti fonton ]

Dum sia periodo de regado, Asad stabiligis Sirion per peza mano tra tio, kion li nomis la "?ustigrevolucio" kaj forigis la maldekstran flankon de la restriktoj de la Baaza Partio pri komerco. Tio popularigis Asad kiel la nova gvidanto de la lando, sed la bonvolo ne da?ris longe [3] . Kiel parto de stabiligado de la lando politike, li koncentris potencon ?irka? sia propra ofico, establis kultadon de sia propra personeco . Asad anka? alju?is la ?efajn poziciojn en la sekurecaj fortoj kaj la militta?mentoj al alavitoj a? familianoj, inkluzive de la propra frato de Asad, nome Rifaat.

La ?efa defianto al la regado de Asad en Sirio estis la Islama Frataro . La Frataro funkciis kiel partio en Sirio ekde la 1940-aj jaroj, sed estis devigita iri subtere kiel rezulto de la multaj pu?oj en la 1950-aj jaroj kaj la pu?o de la Baaza Partio en 1963. En 1964, la Frataro organizis ribelon en la urbo Hamao , kiu estis subpremita de la Baaza Partio. Post la siria invado de Libano en 1976 , la Frataro organizis novan ribelon. Gerilaj kampanjoj da?ris ?is 1980 kaj la Frataro havis faktan kontrolon de Hamao. La re?imo de Asad malpermesis la organiza?on kaj membreco i?is krima delikto en 1980. En la sama jaro, ili anka? atakis Asad persone kaj li, la prezidanto, mallar?e eskapis savinte sian vivon. Asad respondis mobilizante la partion kaj la armeon kaj en 1982 la fortoj de Rifaat al-Asad sie?is la urbon kaj pluraj miloj da homoj estis mortigitaj dum la trisemajna sie?o [2] .

Sekve de la ribelo, la re?imo anka? i?is pli subpremema ol anta?e kaj Asad pli kaj pli fidis al la sekurecaj ta?mentoj por protekti la re?imon.

Ekstera politiko [ redakti | redakti fonton ]

Asad da?rigis la eksterpolitikan linion de Sirio: Sirio ricevis armean subtenon de Sovetunio kontra? Israelo kaj staris kun aliaj arabaj ?tatoj . Kune kun egipta prezidanto Anwar Sadat , Sirio kaj Egiptio kunordigis alian atakon kontra? Israelo en oktobro 1973 , nome la Jomkipura milito , sed post mallonge ili estis repu?itaj. Post la morto de Nasser en 1970, tutarabismo , kiu karakterizis sirian politikon, i?is malpli okulfrapa. ?ar la komuna araba fronto kontra? Israelo kolapsis, Asad traktis sendependan eksterpolitikan linion. Post la Milito de Jom Kippur, Sirio intertraktis kun Israelo, tra Usono , pri la Golana Alta?o, sed la interparoloj ne kondukis al progreso [4] .

En 1975 la interna milito komenci?is en Libano , kaj en 1976 Sirio eniris la konflikton kaj subtenis la maronitojn kaj la dekstran flankon en la lando kontra? la OLP kaj iliaj milicoj . La interveno estis plejparte fiasko . En 1982, la civita milito eskaladis, kaj Israelo invadis Libanon de la sudo kaj post mallonge venis en konflikton kun Sirio. La armistico intertraktita de Usono en 1983 kaj la retiro de Israelo la saman jaron helpis restarigi la influon de Sirio super la lando. La? tiu maniero, Sirio ricevis la rolon de "lango sur la pesilo" en la civita milito, kiu finfine fini?is en 1990. Da?ris ?is 2005, dum la Cedra Revolucio en Libano, kiam siriaj trupoj retiri?is de la lando.

Post kiam Egiptio subskribis la interkonsenton de la Pactraktatoj de Camp David en 1977, Sirio staris sola kontra? Israelo. Timante novan militon kun Israelo, Asad armis sin kun la espero atingi militan egalecon, kiun li fine devis rezigni [5] .

Sirio estis longe la subtenanto de Sovetunio en la mezoriento , sed rilatoj ofte estis flamigitaj ?ar Asad ne volis esti sovetia klient?tato . Kvankam amba? ?tatoj do ofte malkonsentis, ili tamen estis gravaj subtenantoj unu de la alia. En 1980, Asad subskribis "Traktaton de Amikeco kaj Kunlaboro" kun Sovetunio intencita por da?ri 20 jarojn. Sed jam kvin jarojn poste, sub Mi?ail Gorba?ov , Moskvo signalis, ke ?i ?an?as direkton, kaj volis, ke Sirio denove eniru intertraktadon kun Israelo. Direkte al la fino de la Malvarma Milito , Sirio estis relative izolita en la regiono. ?i tiu situacio plimalboni?is kiam Sirio estis akuzita de Usono kaj Britio pri subteno de terorismo en la regiono. En respondo, Sirio provis eliri el sia izoliteco per alianco kun Irano en la 1980-aj jaroj kaj poste. En 1991, ili anka? i?is parto de la usona gvidata koalicio kontra? Saddam Hussein en la Golfa Milito [5] .

Morto kaj ordo de sinsekvo [ redakti | redakti fonton ]

Dum sia regado, Asad konstruis re?imon, en kiu lia propra familio estis en la centro. Oni longe atendis, ke la frato de Asad, Rifaat, transprenos post li. Sed post la Hamao-ribelo en 1982, Rifaat komencis mobilizi por pu?o kontra? sia frato. Kiam la pu?o malsukcesis, Rifaat iris en ekzilon . La posteulo tiam la?supoze estis la pleja?a filo de Asad, Bassil, sed li estis mortigita en trafikakcidento en 1994. La dua filo Ba?ar, kiu estis trejnita kiel okulkuracisto kaj vivis en Londono , revenis al Sirio por unue ricevi poziciojn en la armeo kaj poste anka? ricevis plurajn politikajn postenojn de partio.

Asad suferspertis masivan koratakon dum telefona konversacio kun libana prezidanto Emile Lahoud la 10an de junio 2000. Je lia morto, Asad estis la plej long-servanta prezidanto de Sirio, kaj li estis sukcedita fare de lia filo, Ba?ar al- Asad. Hafez-al Asad estas entombigita kun Basil en ma?zoleo en sia hejmurbo de Qardaha.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Khoury, Philip S. (1987). Syria and the French Mandate: The Politics of Arab Nationalism . Princeton: Princeton University Press. s. 15. ISBN 069105486X .
  2. 2,0 2,1 2,2 Seale, Patrick (1988). Asad of Syria: The Struggle for the Middle East . London: I.B. Tauris. s. 24?28. ISBN 1-85043-061-6 .
  3. Seale, Patrick (1988). ≪Asad's State≫. Asad of Syria: The Struggle for the Middle East . London: I.B. Tauris & Co Ltd. Publishers. s. 169?180. ISBN 1-85043-061-6 .
  4. Gani, J.K. (2014). ≪US-Syrian Engagement: Disengagement Talks 1973-1975≫. The Role of Ideology in Syrian-US Relations: Conflict and Cooperation . New York: Palgrave Macmillan. s. 115?127. ISBN 978-1-137-35834-9 .
  5. 5,0 5,1 Hinnebusch, Raymond (2001). Syria: Revolution from Above . New York: Routledge. s. 153?155. ISBN 0-415-26779-X .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]