El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy FAWKES
[
gaj fa?ks
] (naski?is la
13-an de aprilo
1570
, mortis la
31-an de januaro
1606
) estis la plej fama partoprenanto en la
pulva konspiro
de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la
britan
re?on
Jakobo la 1-a
kaj aliajn.
Li naski?is en
York
, urbo en nord-
Anglio
. Lia patro estis juristo kies fako estis la le?oj de la eklezio. Post ties morto en 1579, la patrino de Guy Fawkes edzi?is al la ferva romkatolika Denis Bainbridge. Kiam li havis dek-ses jarojn, Guy Fawkes mem konverti?is al la
romkatolikismo
. Post laborado kiel servisto en la domegoj de du katolikaj nobeloj (la 1-a kaj 2-a Vicgrafoj Montagu), Fawkes soldatis en la armeo de
Hispanio
kiu klopodis subpremi la ribelon de la
protestantaj
nederlandanoj
. Lia komandanto estis la katolika Kavaliro William Stanley, kiu havis trupon de soldatoj el
Irlando
kaj kiu nomumis Fawkes oficiro. En la armeo li lernis pri eksplodiloj. Eble parte pro enkonduko fare de Stanley, Fawkes renkontis
Robert Catesby
, kiu unue planis la pulvan konspiron, kaj kiu decidis ke Fawkes estru ?ian efektivigon.
Guy Fawkes anticipis ke li mortus kiam la pulvo eksplodus: sed la komploto malsukcesis kiam homo ekkaptis de Fawkes la tor?on per kiu li volis eksplodigi la pulvon. Anta? la Privata Konsilio Fawkes restis defia: demandate de lordo el
Skotlando
kion li intencis, li respondis, "blovegi vin, skotajn a?ulojn, reen al viaj propraj montoj". Oni torturis lin: unue li silentis sed, eltrovinte post pluraj tagoj ke aliaj konspiruloj komencis klaran ribelon, li konfesis, tamen malka?ante nur la nomojn de konspiruloj kiuj a? jam mortis a? estis jam konataj de la instancoj. ?e la
e?afodo
li saltis kaj rompis al si la kolon por eviti multe pli doloregan morton.
La britoj kutimas flamigi krakfajra?ojn je la
5-a de novembro
, dum la "nokto de Guy Fawkes" (
Guy Fawkes Night
), kaj tiam ofte bruligas figura?on de Guy Fawkes.
Dum la noktoj de Guy Fawkes, oni portis simbolan maskon pri li, sed la nuntempe uzata masko havas originon al komika libro
V for Vendetta
, kiu startis en 1982 kaj en ties filma adaptado en 2005, kiu aperis en 2006. La nun konatan karakterizan maskon ellaboris
David Lloyd (komikdesegnisto)
kaj ?i i?is uzata ekde dua duono de la 2000-aj jaroj dum kontra?-potenculaj protestoj, ?efe fare de la movado
Okupu Wall Street
kaj la interreta movado "
Anonymous
".