Gurbangulj Mjalikulievi? Berdimu?amedov
-
ruse
en
cirila alfabeto
Гурбангулы Мяликкулиевич Бердымухаммедов - estas
turkmenia
politikisto
naski?inta la
29-an de junio
1957
(nun
1957-06-29
)
en Babarap, distrikto Gokdepe,
oblasto
A?gabato
,
Turkmena SSR
, (nuntempe provinco
Ahal
, Turkmenio, do nun 66-jara). Ekde la
11-a de februaro
2007
li estas la ?tata prezidanto de
Turkmenio
. Samtempe li estas gvidanto de la hegemonia ?tata
politika partio
Turkmenia Demokrata Partio
.
Berdimu?amedov en 1979 finis studaton de dentokuracado en la ?tata medicina altlernejo de Turkmenio kaj doktori?is. Ekde la jaro 1980 li laboris kiel dentokuracisto, pli poste li habiliti?is en Moskvo.
De la jaroj 1990 ?is 1995 li unue estis altlerneja asistanto de la profesoro pri terapia dentokuracado, pli poste docento kaj dekano de la dentokuraca fakultato de la medicina altlernejo de Turkmenio. De 1995 ?is 1997 li estis direktoro de la centro pri dentokuracado de la prisana ministerio de Turkmenio, kaj ekde 1997 estis nacia ministro pri sano.
Ekde la jaro 2001 li estis vica ?efministro de Turkmenio. Li estis persona dentokuracisto de la diktatore reganta ?tatestro
Saparmurat Nijazov
.
[1]
En novembro 2006 li reprezentis Turkmenion en la
KS?
-pintkunveno en
Minsko
.
Kiam la ?tatestro Nijazov mortis la 21-an de decembro 2006, Berdimu?amedov transprenis la prezidon de la prepara komisiono por la entombiga ceremonio. Samtage la sekureca konsilio de Turkmenio nomumis lin provizora posteulo. La prezidantan baloton de la 11-a de februaro 2007 li finis kiel gajninto (89,23 % de vo?oj). La 14-an de februaro li per solena ?uro transprenis la funkcion de kaj ?tata prezidanto kaj registara gvidanto, do ?efministro, de Turkmenio.
Post kiam li ekoficis, oni reduktis la personan kulton pri lia anta?ulo. Ekzemple Nijazov en la anglaj tradukoj de oficialaj gazetaraj komunikoj plu nomatas "fondinto de la nacio", sed ne plu
Turkmenba?y
("estro (kapo) de la turkmenoj"). Anka? iuj aparte nekutimaj decidoj de Nijazov post ties morto estis malvalidigitaj, ekzemple en la eduka sistemo. La orumita statuo de Nijazov kun la ?Arko de Ne?traleco“, sur kies pinto ?i staras, estas translokigata el centro de la ?efurbo al randa distrikto.
Anstata?e Gurbangulj Berdimu?amedov ?ajne instaligas propran pripersonan kulton. Ekzemple okaze de sia 50-a naski?tago en 2007 li instigis ke li ricevu "patrolandan ordenon" aparte kreitan por tiu okazo, kaj ke li produktigis memormedalojn kaj a?tobiografian libron festokaze.
En kritikaj amaskomunikiloj ?is la morto de Nijazov multis onidiroj, ke Berdimu?amedov povus esti eksteredza filo de Nijazov. Inter amba? tamen estas a?odiferenco de nur 17 jaroj, kio ne subtenas la onidiron.
[1]