한국   대만   중국   일본 
Granodiorito - Vikipedio Saltu al enhavo

Granodiorito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granodiorita peco el Parko "Stone Mountain", Usono

Granodiorito (el grajno kaj diorito ) estas plutona roko simila al granito . ?i konsistas ?efe el kvarco kaj feldspato , sed malsame ol granito, ?i enhavas pli da plagioklazoj (oblikvaj tran?oj) ol ortoklazoj (rektaj tran?oj).

Distingi?as pluraj tipoj de granodioritoj:

  • granodiorito, kiu fontas de granitoj (a? de monzonitoj), kun malmulta nigra mineralo;
  • granodiorito, kiu fontas de dioritoj pro kresko de la kvanto de kvarco; nigraj mineraloj atingas ?is 40%.
Rozeta ?tono, en la Brita Muzeo

La fama Rozeta ?tono , kiu ebligis la komprenon pri hieroglifoj, estas el granodiorito.