Granda-Belto-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda-Belto-ponto
bridge?tunnel ? road?rail bridge
Esti?o 1-a de junio 1997
Malfermo 14-a de junio 1998
Lando Danio vd
Situo Nyborg
Situo
Geografia situo 55° 20′ 0″  N , 10° 58′ 0″  O (mapo) 55.333333333333 10.966666666667 Koordinatoj: 55° 20′ 0″  N , 10° 58′ 0″  O (mapo)
Granda-Belto-ponto (Danio)
Granda-Belto-ponto (Danio)
DEC
Granda-Belto-ponto
Granda-Belto-ponto
Lokigo de Danio en mondo
Situo de Granda-Belto-ponto
Map
Granda-Belto-ponto
Parto de European route E20 in Denmark vd
Posedata de A/S Storebælt vd
v ? d ? r
Granda Belto-ponto
la Granda Belto-ponto
la Granda Belto-ponto
oficiala nomo Storebæltsbroen
situo insuloj Fyn kaj Sjælland de Danio
trafiko strata trafiko (4 paralelaj vojoj)
konstruo pendoponto
suma longo 6790 m (orienta parto), 6611 m (okcidenta parto)
interkolona distanco 1624 m (orienta parto)
?ipa travetura alto 65 m (orienta parto), 18 m (okcidenta parto)
malfermo 14-a junio 1998

La Granda-Belto-ponto ( dane Storebæltsbroen ) estas pendoponto en Danio , kiu ligas la insulojn Fyn kaj Sjælland de la ?tato. ?i superpontas interinsulan markolon , kiu havas la nomon Granda Belto .

?is la malfermo de la nova ponto dum junio 1998, pramoj inter la lokoj Nyborg sur la insulo Fyn kaj Korsør sur Sjælland utili?is por la transporto de a?toj, kamionoj, motorcikloj, piedirantoj kaj fervojaj vagonoj. Nun sur la horizontala parto de la ponto trovi?as a?to?oseo, kies paso per veturilo kostas vojimposton .

Paralela fervoja linio gvidi?as tra tunelo de 88 km da longo, kiu pasas sub la akvomasoj de la markolo . Biciklantoj ne rajtas pasi la ponton, sed devas a? pasi la markolon en trajnoj, kies biletojn necesas anta?mendi, a? veturi kromvojojn norden a? suden, por atingi la plej proksimajn pramojn.

Per suma longo de 2.694 metroj kaj interkolona longo de 1.624 metroj la Granda-Belto-ponto en Danio nuntempe estas la plej longa pendoponto en E?ropo kaj post la ponto Aka?i-Kaikj? en Japanio estas la dua plej longa pendoponto de la mondo. La kolonoturoj havas alton de 254 metroj, la horizontala parto de la ponto lar?as 31 metrojn kaj situas proksimume 70 metrojn super la akvosurfaco. La suma ponta konstrua?o havas longon de 6.790 metroj.

La vojimposto por la paso de la Granda Belto per a?to dum jaro 2007 estis 205 danaj kronoj (proksimume 28 e?roj ). Por biciklantoj, kiuj uzas la trajnon, la paso kostas proksimume 200 danajn kronojn (proksimume 28 e?rojn). Dum la semajnfino validas ioma rabato por a?toj: la tien- kaj reenveturo inter vendredo, 14-a horo, kaj diman?o, 24-a horo, kostas 360 danajn kronojn (proksimume 39 e?rojn).

Akcidento [ redakti | redakti fonton ]

La 2-an de januaro   2019 , ses homoj estis mortigitaj en fervoja akcidento sur la ponto. Lokaj amaskomunikiloj raportis ke pasa?era trajno subite bremsis post kiam ?i estis trafita de ba?o el varvagonaro veturanta en la kontra?a direkto. [1]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

detala mapo de la Granda Belto ( Storebælt ) kun la ponto
la ponto vidate de la akvosurfaco