Gospelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aretha Franklin (kun gospela radikoj) kantante la 21an de aprilo, 2007, ?e Nokia Teatro en Dallas, Teksaso .

Gospelo kombinas usonan kristanan religian muzikon kun melodioj kaj ritmoj , kiuj disvolvi?is kune kun frua bluso kaj ?azo . La vorto "gospelo" venas de angla termino signifanta " evangelion " (de malnovangla "g?dspel", "g?d" = "bona" kaj "spel" = "rakonto", "mesa?o"). Modernaj gospelaj artistoj jam inkludas elementojn de soula muziko, kiu originale levi?is de sekulara formo de gospelo. Gospelo unue populari?is inter afrik-usonanoj kaj blankaj sudusonanoj, sed poste populari?is ?irka? la mondo.

Gospelo unue populari?is dum la 1930-aj jaroj, kiam la blusulo Thomas A. Dorsey fabrikis la terminon gospela muziko kaj montris la vojon per kantoj kiel "Precious Lord Take My Hand" ("Altvalora Sinjoro prenu mian manon") kaj "Peace in the Valley" ("Paco en la valo"). Kelkaj radikoj trovi?as en la eldonitaj verkoj kaj lernejoj de Aldine Kieffer (n 1 a?g 1840) kaj lia bofrato Ephraim Ruebush en Virginio . Gospelo estis anta?enigita de instruistoj de voja?antaj lernejoj, sudusonaj gospelaj kvaropoj kaj eldonejoj de formnota muziko, tiel kiel la eldonejo A. J. Showalter (1879, Georgio ), la eldonejo James D. Vaughn (1901, Tenesio ), kaj la eldonejo kaj muzika kompanio Stamps-Baxter (1924, Teksaso ) de V. O. Stamps .

Inter la plej bone konataj gospelaj kantistoj estas Mahalia Jackson , Linda Hopkins , la Blind Boys of Alabama , la Jordanaires , kaj la Oak Ridge Boys . Nigrula kaj blankula gospelaj muzikoj jam restas ?enerale apartaj ?enroj.

La Gospel Music Association de Usono estas grava grupo de gospelaj artistoj. Aretha Franklin , filino de pastro, estas ekzemplo de populara kantistino kun gospelaj radikoj. Multaj blusaj kaj kontreaj prezentistoj, de Solomon Burke ?is Elvis Presley , montris sian amon por gospelo.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]