한국   대만   중국   일본 
Gopinath Kaviraj - Vikipedio Saltu al enhavo

Gopinath Kaviraj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gopinath Kaviraj
Persona informo
??????? ??????
Naski?o 7-an de septembro 1887 ( 1887-09-07 )
en Dhamrai Upazila
Morto 12-an de junio 1976 ( 1976-06-12 ) (88-jara?a)
en Varanasio
Religio hinduismo vd
Lingvoj sanskrito vd
?tataneco Barato (1950–)
Dominio de Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Allahabad Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Tantrik Vangmaya Mein Shakta Drishti vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Gopinath Kaviraj (naski?is la 7-an de septembro   1887 en Dhamrai, Orienta Bengalo , mortis la 12-an de junio   1976 en Varanasio ) estis barata sciencisto , jogano kaj filozofo . En 1934 barata registaro atribuis al li, aprobe al grandioza scio , titolon mahamahopadhjaja.

Scienco [ redakti | redakti fonton ]

En gepatra vila?o frekventis anglalinvan lernejon, kaj poste eduki?is en Dako . En 1906 da?rigis studojn en ?ajpuro ( Ra?astano ), elektante por si la lokon liberan de malario , je kiu li pli frue ekmalsanis. Post kvar jaroj iris al Varanasio, kie studis en Queens College (Sanskrita Universitato) sub gvido de d-ro Artur Venis, ?e kiu pasigis ekzamenojn i.a. pri paleografio , numismatiko kaj fonetiko . ?e profesoro Norman studis prakritan kaj palian literaturon kaj anka? gramatikon , krome lernis la germanan kaj la francan . ?e pandito Vama?arana Bhatta?arja studis filozofion de njaja kaj vedanton . Dum postdiplomaj studoj speciali?is pri rokaj surskriboj de A?oko kaj en skribo de Guptoj .

Laboro [ redakti | redakti fonton ]

Post fondo de scienca biblioteko Sarasvati -Bhavan en 1914 i?is ?ia direktoro, kie anka? instruis sanskriton . Li verkis artikolojn en nove fondita Historia Societo en Utar-Prade?o . Kune kun d-ro Venis komencis eldoni du seriajn publika?ojn: Sarasvati Bhavan Texts kaj Sarasvati Bhavan Studies . En 1924 i?as direktoro de Government Sanskrit College (Sanskrita Universitato). En 1937 maldungi?is pro ekmalsani?o je beribero . Kiel guruo grihastho en propra domo transdonis spiritan sciencon kaj kulturon kun veda scio. Li mem la plej valoran inicon pri suna scio ricevis de ?ri Visiuddhananda Paramahansa, ?e kiu pli frue ekkonis jogon . Siajn instruistoj priskribis en libro Renkontoj kun sadhuoj kaj ?eesto kun sanktuloj . Enami?inta en sankta urbo Varanasio en postaj jaroj de sia vivo i?is adepto de Anandamaji Ma .

Publika?oj [ redakti | redakti fonton ]

Ekster sanskrito ofte verkis bengale , en hindi kaj en la angla , kiel ekz. ?apitron pri filozofio de ?aktoj en History of Philosophy Eastern and Western , Bibliography of Nyaya Vaisheshika Literature kaj The Aspects of Indian Thought . Premion de Sahitya Akademi en 1965 ricevis pro la libro T?ntrik v?nmay mem ??kta drsti .

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Gopinath Kawirad?, Pogl?d siaktyjski w literaturze tantrycznej (?akta vidpunkto en tantrisma literaturo), traduko de Anna Ruci?ska , Warszawa 2014, p. 433 ISBN 978-83-938477-3-0
  • Manishi ki Lokyatra - Dr Bhagavati pandit Singh, 3-a eldono 1987 en Vishvavidyalaja Prakashan Varansi - modela biografio en hindi