Gonzalo Jimenez de Quesada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonzalo Jimenez de Quesada
Persona informo
Naski?o 30-an de novembro 1508 ( 1508-11-30 )
en Granado
Morto 16-an de februaro 1579 ( 1579-02-16 ) (70-jara?a)
en Mariquita
Tombo Primary Cathedral of Bogota
Lingvoj ibera hispana lingvo
?tataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Familio
Patro Luis Ximenez de Quesada
Okupo
Okupo esploristo ? militisto ? konkistadoro ? historiisto
v ? d ? r
Gonzalo Jimenez de Quesada.

Gonzalo JIMENEZ DE QUESADA [?iMEnes de keSAda] (naski?is en 1509 , mortis en 1579 ) estis hispana konkeranto . Li fondis Bogoton en Kolombio . Li sukcesis en siaj voja?oj per kiuj li pliri?i?is, sed finis sian karieron katastrofe kaj pro tio oni spekulis, ke Cervantes uzis lin kiel ebla modelo por la Ki?oto .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Gonzalo Jimenez de Quesada .

Li estis advokato kiel profesio. Li estis nomumita jura estro de la kolonio de Santa Marta (en la norda marbordo de la aktuala Kolombio) post kiam li alvenis en 1535 en la floto de Pedro Fernandez de Lugo. En 1536 li estis sendita de Lugo estri ekspedicion esplorontan la sudan teritorion ene de Kolombio. Ekspedicio estrata de Quesada, kun Hernan Perez de Quesada (lis frato) Juan San Martin, Juan del Junco (kiel dua estro) kaj Lazaro Fonte, eliris el Santa Marta direkte suden, trapasis la riveron Cesar kaj alvenis al Tamalameque en la rivero Magdalena . Anka? helpa floto komponita de 6 (a? 5) ?ipoj eliris el Santa Marta kun 800 homoj la? la rivero Magdalena. Nur du el la ?ipoj alvenis al Tamalameque, kaj sekve revenis al Santa Marta kun multaj el la homoj de Quesada. Suprenirante la riveron Magdalena ?is La Tora (aktuala Barrancabermeja ), Quesada kaj liaj homoj supreniris la riveron Opon ?is la Orienta Kolombia Montaro, kie alvenis tra Chipata al la aktuala provinco de Velez , en Santander . Poste ili trapasis la lagunojn de Fuquene kaj Suesca , trafis la indi?enajn lo?antarojn de muiskoj de Nemocon kaj Zipaquira. En tiu momento nur 166 personoj survivis la voja?on. Ekde tie ili eniris la teritorion de la Zipa unu el la re?oj de la muiskoj , en la aktuala Sabana de Bogota , kaj tie ili fondis la urbon Santa Fe de Bogota , kiu poste i?os Bogoto , la 6an de a?gusto de 1538 . Ili atakis anka? la Zaque , muiska re?o de Tunja. Quesada kaj siaj homoj restis en la regiono ?is la alveno en 1539 de la ekspedicioj de Sebastian de Belalcazar kiu venis ekde Ekvadoro kaj de Nicolas de Federman kiu venisi ekde Venezuelo . La tri ekspediciaj estroj kunsentis sendi siajn teritoriajn petojn al la ju?ado de la re?o. Jimenez de Quesada nomigis la konkeritajn terojn kiel " Nuevo Reino de Granada " (Nova Regno de Granada), honore al la urbo de Granada , en Hispanio. Ekde Cartagena ili ?ipveturis ?is Hispanio , kie Quesada prezentis sian peton esti guberniestro, malsukcese, dum la gubernio de Popayan estis donita al Belalcazar. Quesada revenis en 1549 kun la honora titolo de Guberniestro de El Dorado .

La? la ideo alveni al la legendaj kaj mitaj teroj de El Dorado , en 1568 , kiam li estis 60jara?a, Jimenez de Quesada ricevis mendon konkeri Los Llanos oriente de la kolombiaj Andoj. Li eliris el Santa Fe de Bogota aprile de 1569 kun 400 hispanoj, 1500 indi?enoj, 1100 ?evaloj kaj 8 pastroj. Komence li malsupreniris al Mesetas en la supra rivero Guejar . Tie la plej parto de la grego estis detruita en la incendio de la prerio. La ekspedicio pasis al San Juan de los Llanos , kie la gvidisto Pedro Soleto markis la sekvendan vojon kaj tiun direkton oni faris dum du jaroj. Post ?irka? unu jaro kelkaj homoj revenis kun Juan Maldonado, kaj finfine la ekspedicio revenis al San Juan post ses monatoj kun malmultaj survivantoj. La?plane li alvenus al (San Fernando de) Atabapo en la konfluo iter la riveroj G?avjaro kaj Orinoco (en decembro 1571 ), sed li ne povis anta?eniri ?ar oni bezonis la konstruon de ?ipoj. Pro tio li devis reveni malvenkinta al Santa Fe en decembro de 1572 kun nur 64 hispanoj, 4 indi?enoj, 18 ?evaloj kaj 2 pastroj. La ekspedicio estis unu el la plej elspezaj katastrofoj de la sudamerika konkero kaj, post mallonga servo en la landlimo, Quesada retiri?is al Huesca kun kio li povis savi al sia ri?a?o. Li mortis pro lepro en Mariquita la 16an de februaro de 1579 , kaj liaj resta?oj trovi?as en la Catedral Primada de Bogota .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

(En la hispana)

  • Friede, Juan. Gonzalo Jimenez de Quesada a traves de documentos historicos . Bogota, Academia Colombiana de Historia, 1960.
  • Friede, Juan. El adelantado don Gonzalo Jimenez de Quesada , 2 Vols. Bogota, Carlos Valencia editores, 1979.
  • JIMENEZ DE QUESADA, GONZALO. El Antijovio. Estudio preliminar, Manuel Ballesteros Gaibrois . Bogota, Instituto Caro y Cuervo , 1952.