Glagolico
(slavone ≪глаголица≫, la?vorte ≪parola?o≫, de
≪глаголъ≫, ≪parolo≫) estas la pli antikva el la du ?efaj alfabetoj
slavonaj (la alia estas
Kirilico
) ? fakte, la plej antikva el la
konataj alfabetoj por lingvoj slavaj.
La du alfabetoj tre proksimas interne, la? siaj strukturo, ordo kaj la
nomoj de la literoj; sed ili tute malsimilas ekstere, la? la aspekto
kaj dizajno grafika. Fakte ili havas nur unu komunan signobildon:
ш
(t.e.
?
). La distinga principo estas la rilato al la
greka alfabeto: Kirilico estas, maldetale, la mezgreka alfabeto
kompletigita por la bezonoj de la slava fonetiko; dum Glagolico ?ajnas
intence eviti ion ajn similan al la alfabeto greka ? a? latina.
Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta
Slavujo; glagolicajn grafitiojn oni trovis e? en Kievo kaj Novgorodo.
Nun regas la opinio ke sankta Cirilo elpensis Glagolicon, kiu poste iel proksimi?is al la greka alfabeto, kaj tiel esti?is Kirilico kaj la nunaj alfabetoj Cirilaj.
La rezonado estas proksimume tia:
- La unuan alfabeton kreis Konstanteno-Cirilo.
- Glagolico estas pli frua ol Kirilico.
- Preska? ?ie Kirilico forpu?is Glagolicon.
- Sekve, Konstanteno-Cirilo inventis Glagolicon, kaj jam poste, en Bulgario, okazis la ≪Preslava reformo≫ el kiu esti?is Kirilico.
?io ?i ?ajnas logika kaj solida. La fontoj parolas pri sankta Cirilo kiel pri la inventinto. La lingva?o de la manuskriptoj glagolicaj estas pli arkaika ol tiu de la samtempaj skriba?oj Kirilicaj; oni trovas tekstojn Kirilicajn skribitajn sur forvi?ita teksto glagolica, neniam inverse. Kaj nur la kroatoj retenis Glagolicon por kultaj tekstoj.
?u ne estas tamen iom stranga ke, fidele konservinte Glagolicon, la kroatoj tamen persiste, almena? ekde la 12ª kaj ?is la 18ª jc, atribuis ?in ne al sankta Cirilo, sed al
sankta Hieronimo
? (Oni iam do nomis ?in
Hieronima alfabeto
.)
Tio ne estas grava ob?eto; sed du aliaj aferoj, neformalaj kaj malfacile pruveblaj, precipe malhelpas iujn sciencistojn akcepti la regantan teorion.
Unue,
nenio en la karaktero kaj biografio de Konstanteno-Cirilo lasas suspekti kontra?grekan (a? kontra?latinan) tendencon. Tute male,
La vivo de Konstanteno
(?ap. 4ª) rakontas pri liaj sukcesoj en la greka filologio.
Kaj
due,
la arta stilo de Glagolico ?ajnas aparteni al tute alia, pli frua epoko (fakte, pli proksima al la epoko de Hieronimo el Stridono).
La malsimilo inter la literoj grekaj kaj glagolicaj estas okulfrapa, sed la reganta skolo devenigas Glagolicon el la alfabeto greka.
Pli ol la skribon grekan, la dizajno de Glagolico similas la etiopan, a? la eklezian kartvelan.
Endas tuj klarigi ke temas nur pri la grafikaj elementoj, neniel
pri ilia fonetika valoro. Ekz-e pluraj similaj alfabetoj havas
krucforman literon, kiel la kopta ? ; sed en Glagolico ?i signas
la vokalon [a], dum en la eklezia kartvela, la konsonanton [k’].
Klare, la sortimento da simplaj grafikaj elementoj estas negranda kaj
tial koincidoj en ilia kombinado estas tre probablaj. Tamen kelkaj
elektoj evidente estas ideologie motivitaj: en la kartvela alfabeto
eklezia la krucforma litero
kan
estas la unua de la vorto
Kriste
(Kristo); en Glagolico krucforma litero malfermas la
alfabeton.
Komencante novan aferon, piulo anta? ?io sin krucosignas. De la kruco komenci?as la studo de la skribo glagolica.
Anka? aliaj figuroj havas simbolan valoron: cirklo (la eterno; kp la Zamenhofan
Eternulo
), triangulo (la
Triunuo
). Simetriaj kombinoj de tiaj figuroj formas gravajn mallongigojn, ekz-e I~C (tradicia mallongigo por ?ησ??, t.e.
Jesuo
) i?as ??. A? ekz-e (
Apokalipso
1:8)
Mi estas ? kaj ?, diras la Sinjoro.
(≪Mi estas alfo kaj omego≫ per sia grafika formo sugestas ≪Mi estas Kruco kaj Eterno≫.)
Tre probablas, ke tiaj simbolaj konsideroj, similaj al la ideoj de a?toroj de
aprioraj
lingvoprojektoj, influis la kreinton de Glagolico. Tamen ne ?iujn literojn tio koncernas, kaj krome, tio neniel klarigas lian evidentan decidon eviti ?ion ajn similan al la alfabetoj greka a? latina (kvankam ja enlasante la nepaganajn literojn hebreajn ? por ? kaj ? por c).
Tia tendenco ja ekzistis en la frua kristanisma epoko, kiam esti?is la skriboj stile similaj al Glagolico kaj kiam ?io klasika estis perceptata kiel pagana?o. Tamen post
Justiniano la 1-a
la klasika paganismo ne plu estis atentinda rivalo, ?ian lokon okupis la herezoj; anstata?e, kontra?klasika malamo estas atestita, ekz-e, inter la egiptaj, siriaj, armenaj monofizitoj.
Neniu ripro?is tian herezon al la tesalonikaj fratoj. Tamen konservi?is teksto (
La tesalonika legendo,
Слово Кырила Философа како ув?ри Б?лгар?, resumo en la studa?o de Pokrovskij
[1]
) pri misiista agado de iu
Cirilo la Filozofo
el Kapadokio, inventinta apartan skribon por la slavoj.
Kaj interese, la ≪mallonga≫
Vivo
de Konstanteno-Cirilo ial speciale mencias ke anta? sia misio en Moravion li trovis
?e Bregalnico
baptitajn slavojn.
Tradicie oni vidis en ≪La tesalonika legendo≫ fantazian popolan fabelon pri
Konstanteno la Filozofo.
Tamen malgra? la fabelaj detaloj ?i entenas la historian fonon de tute alia epoko (kaj la detaloj ebligas tre precize dati ?iajn eventojn per la jaroj 675ª?678ª). La legendo ne sufi?as por pruvi historian ekziston de
Cirilo la Filozofo
; sed ?i sugestas, kiel Glagolico povis esti?i.
Kompreneble ?ia herezula deveno ne estus bonvena en la postaj jarcentoj; kaj ?ar la tradicio firme ligis Konstantenon-Cirilon al Kirilico, la kroatoj trovis pli respektindan a?toron en la persono de sia samlandano E?zebio Hieronimo Sofronio el la dalmata urbo Stridono.
Eble estas nura hazardo ke Konstanteno mona?i?is sub la nomo
Cirilo.
Sed eble li tiel oma?is sian anta?ulon, kies laboron li uzis por krei Kirilicon?
En
Ohrid
, la regiono Kotmi?ovica, okcidenta
Makedonio
, Sankta Klemento - fama dis?iplo de la fratoj
Cirilo kaj Metodio
- fondis la unuan Bulgaran universitaton, sed anka? simpligis sukcese la skriban formon de la alfabeto kreita de Cirilo kaj Metodio. ?i havis komplikan skriban formon kaj en la bulgara lingvoscienco estas nomata Glagolica. Tiamaniere Klemento kreis la simplajn skriboformojn de la bulgara alfabeto. Honore al la fratoj el
Saloniko
la nova alfabeto estas nomita
Kirilica
[2]
.