한국   대만   중국   일본 
Gla?ero - Vikipedio Saltu al enhavo

Gla?ero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patagonio , gla?ero Perito-Moreno ( Argentino ).

Gla?ero , glaciejo , glacirivero a? glacifluo estas konstanta amaso da glacio , kiu sin movas, sed e? ne dum somero fordegelas. Gla?eroj nuntempe trovi?as en tre nordaj a? tre sudaj regionoj ( Antarkto , Nov-Zelando , Gronlando , Islando , Norvegio k. s.), sed dum la glaciepoko gla?eroj kovris anka? vastajn partojn de E?ropo, A?stralio, Azio, Sud-Afriko kaj Nord- kaj Sud-Ameriko. En E?ropo dum la lasta glaciepoko la grandaj gla?eroj atingis preska? Mediteraneon . Relative malgrandaj gla?eroj dum la aktuala varma fazo plu ekzistas sur altaj montaroj , ekzemple la Alpoj kaj Pireneoj .

Grandaj akvorezervujoj [ redakti | redakti fonton ]

Norvegio , gla?ero de Briksdal

Gla?eroj apartenas al la plej grandaj rezervujoj de dol?a akvo sur la terglobo kaj estas la plej grandaj akvorezervujoj krom la oceanoj entute. Tial gla?eroj estas signifaj akvoliverantoj de multaj teraj riversistemoj kaj havas gravan influon al la regiona kaj monda klimato.

Glaciepoko [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Glaciepoko .

Terhistorie ni vivas ekde anta? 2,6 milionoj da jaroj en inter?an?o de Varmepokoj kaj Glaciepokoj . La lasta granda glacii?o fini?is anta? proksimume 11 000 jaroj. Meze de la 15-a jarcento komenci?is dumtempa tuttera malvarmi?o, kiu ka?zis kreskon de la polusaj kaj montaraj gla?eroj. Oni nomas tiun eraon Eta Glaciepoko . Tiu fazo fini?is kun la varmi?o, kiun ver?ajne ka?zis la grandi?anta CO 2 -koncentrado pro la industrii?o ekde la 19-a jarcento. Anta? la unua glaciepoko la tero estis glacilibera planedo kaj gla?eroj ne ekzistis.

Esti?o de gla?eroj [ redakti | redakti fonton ]

Patagonio .
Gla?ero vido de la supro, Alasko, Usono

Por ke esti?u gla?ero devas kuni?i tuta serio da faktoroj. Unue necesas, ke dum sufi?e longa tempo regas da?re malalta temperaturo, por ke falu ne?o. Due necesas sufi?e da precipita?o por nutri la gla?eron. La alteclinio, super kiu en la longjara mezo falas pli da ne?o ol povas degeli, nomi?as la klimata ne?limo. ?i povas diferenci?i loke depende de sunradia situacio (ekzemple norddeklivo a? suddeklivo en montaro a? ekzemple ombra kaldrono) je pluraj centoj da metroj de la meza valoro de regiono. Oni parolas en ?i-tiu okazo de la orografia ne?limo. Nur supre de ?i-tiu limlinio povas fali je ta?ga reliefo tiom da ne?o, ke tiu-?i povas sperti metamorfozon.

Akumuli?o kaj metamorfozo [ redakti | redakti fonton ]

La proceso de kolekti?o de ne?amasoj nomi?as akumuli?o kaj sekve la esti?regiono de gla?ero anka? akumuli?regiono (nutrejo). Kiam la ne?kvanto sufi?as, por per la prem?ar?o de la supraj tavoloj kunpremi?i la pli profundajn tavolojn, komenci?as la metamorfozo de la ne?o al gla?eroglacio. Dum ?i-tiu proceso en la profundeco la aero, kiu en la novne?o ka?zas 90 % de la ne?volumo, estas elpremita per la konstante kreskanta premo. En la gla?eroglacio tiel la aerproporcio povas malalti?i ?is al proksimume 2 %. Gla?ero kun tiel malalta aerprocenta?o posedas bluecan kaj plimalofte anka? iom verdecan koloron. Pli altaj temperaturoj influas la metamorfozon pozitive en du manieroj: Unuflanke formi?as en pli varmaj gla?eroj (varmetigitaj gla?eroj) kutime pli malgrandaj glacikristaloj, kial ?i tie anka? en la anta??tupoj de la glacio, kiel firno kaj grajla glacio eblas pli facila movi?o, dum kiu aero estas liberigita. Krome surfaca materialo povas ekdegeli kaj refrosti?i sen forlasi la gla?eron. Tiel en malgrandaj kvantoj e? en taga ciklo povas okazi metamorfozo de ne?o al glacio, sen la kutimaj inter?tupoj de la premmetamorfozo.

Deidi?intaj gla?eromontoj en gla?erolago de Grinnell-gla?ero, Usono

Ablacio [ redakti | redakti fonton ]

Degelakvo povas surface a? sub la gla?ero (subglacie) forlasi ?in kaj tiel dedukti?as de la substancekonomio de la gla?ero. Subglacia degelakvo plej ofte elfluas tra malferma?o ?e la gla?erofrunto, kiun oni nomas gla?eropordegon . En karstaj regionoj tia akvo anka? povas forflui subtere tra karsta kavernrivero kaj je komplete alia flanko de montaro aperi kiel riverfonto. Polusaj gla?eroj perdas substancon ofte anka? per sublimado , kiam akvo rekte transiras de la firma al la gasforma agregstato. Certaj gla?eroj anka? spertas ablacion pro la reliefo, ekzemple kiam montrara gla?ero atingas deklivan rokkreston kaj tiam materialo kiel glacifala?o falas de la rokoj, a? kiam enlanda gla?ero atingas bordon de maro a? lago kaj tie ne povas esti?i glacisoklo, kaj tiel la gla?ero devas deidi?i . ?e tiu proceso partoj de la glacio elrompi?as kaj poste povas drivi kiel glacimontoj sur la lago a? maro. Tavolglacimontoj esti?as kiam partoj de glacisoklo forrompi?as, kiu formis pro sia origina na?pozicio tre platan surfacon supre kaj malsupre.

Bara?lago nutrita de Albigna-gla?ero

Utiligo de gla?eroj por la homoj [ redakti | redakti fonton ]

Pro ilia impona aspekto gla?eroj havas hodia? gravan signifon por la turismo . Kiam ili trafike estas facile atingeblaj ili estas grandega allogiloj por turistoj. Por vintraj sportoj ili ta?gas anka? kiel ne?sekuraj gla?eroskiregionoj e? dum somero.

Jam en mezepoko en la Kantono Valezo oni utiligis la gla?erojn kiel grandegajn akvorezervujojn, konstruante tutan sistemon da akvigkanaloj la?longe de la montdeklivoj. La industrio en Svislando utiligas la gla?erakvon anka? kiel konstantan akvorezervon por plenigi la bara?lagojn de la svisaj elektrocentraloj.

Grandaj gla?eroj [ redakti | redakti fonton ]

Gla?erostrukturo kun (anglaj) nomoj de ?iaj partoj

Eta gla?era fakvortaro [ redakti | redakti fonton ]

Parolante pri gla?eroj necesas kompreni kelkajn specifajn fakvortojn el la kampoj de gla?eroscienco kaj glaciscienco. Jen eta listo, kiu nature ne anstata?as ampleksan fakvortaron, sed helpu al la laiko kompreni la gla?erorilatajn tekstojn:

  • Ablacio estas masperdo de la gla?ero dum la metamorfozproceso.
  • Akumuli?o estas la proceso de kolekti?o de ne?amasoj, kiuj poste per metamorfozo transformi?as al gla?eroglacio.
  • Deidi?o signifas faladon de glaciblokoj, de tiel nomitaj gla?eroidoj, el pendanta gla?ero al valo. Je amasa deidi?o oni parolas pri glacifalado.
  • Deklivogla?ero estas gla?ero, kiu situas plejparte sur deklivo de monto.
  • Drumlinoj estas malgrandaj montetoj, kiuj esti?is per gla?eroa efiko dum malvarmepoko.
  • Ebena?gla?ero estas gla?ero, kiu ne etendi?as en valo sed kovras tutan terenon pli malpli ebenan.
  • Firno estas ne?o, kiu travivis almena? unu ablaciperiodon.
  • Firngla?ero estas gla?ero kovrita de firno.
  • Firnkampo estas kampo de unu a? plurjara firno, kiu ankora? ne travivis la metamorfozon al gla?ero a? kiu kovras gla?eron.
  • Flankgla?ero estas a? tributgla?ero a? flanka gla?erolango kun propra gla?erofrunto .
  • Glaciejon oni ni konfuzu kun gla?ero. Glaciejo estas iu ajn granda loko konstante kovrita de glacio [1] .
  • Glacifalo estas gla?ero, kiu analoge al akvofalo falas a? malsuprenfluas vertikalan a? preska? vertikalan deklivon.
  • Glacifalado signifas faladon de grandaj glaciamasoj a? amasa deidi?o el pendanta gla?erolango al valo.
  • Glacikatarakto estas malalta glacifalo .
  • Glacimonto esti?as per deidi?o de gla?eroblokoj al maro a? lago .
  • Glaciologio estas la scienco pri glacio, glacii?o, glaciepokoj, gla?eroj ktp.
  • gla?erolango estas langoforma finparto de la gla?ero a? gla?ero.
  • gla?erofendo estas fendo, kiu esti?is en la gla?eroglacio pro movi?o.
  • gla?erofrunto estas la fino a? pinto de la gla?erolango.
  • gla?eroglacio estas blua a? malhelverda glacio, kiu pasis la gla?erometamorfozproceson enhavante nur tre malaltan aerproporcion.
  • gla?eroido estas deidi?anta glacibloko.
  • gla?eroscienco estas la subfako de glaciscienco , kiu okupi?as pri gla?eroj.
  • gla?eromuelejo estas spiralforma truo en gla?ero, kreita de enfluinta degelakvo.
  • Gla?eropordego estas truo en la gla?erofrunto, kie elfluas akvo a? e? rivero.
  • gla?eroravino estas ravino, kiun fosis elfuanto de gla?ero.
  • gla?ero?ildo a? enlanda glacio estas la plej grandaj gla?eroj entute. Ili kovras tutan areon a? e? kontinenton sendepende de ?ia geologia strukturo.
  • gla?erosoklo estas gla?erotavolo na?anta en maro a? lago ankora? ligita kun la gla?ero. Kiam tia solo malkonekti?as kun la nutranta gla?ero oni parolas pri drivglacio a? glacimontoj .
  • Glacia cirko estas cirko formita de estanta a? estinta gla?ero.
  • Glacia lago estas lago , ekzistante kiel spuro de malaperinta gla?ero.
  • Metamorfozo estas en gla?erologio kaj glaciologio la proceso de transformi?o de firno al gla?eroglacio.
  • Klimata firnolimo a? klimata gla?erolimo estas la alteco super la marnivelo en certa regiono, super kiu gla?eroi?o eblas.
  • Klimata nulgradlimo estas la alteco super la marnivelo en certa regiono, super kiu kutime la temperaturo e? en somero neniam superas la degelpunkton de 0 °C .
  • Moreno estas monteto, flanke, frunte, sub, sur a? meze de konsistanta el materialo, kiun la gla?ero eroziis kaj altransportis.
  • Mortglacio estas gla?eroparto, ne plu ligita kun la nutra regiono, kaj tial ne plu fluanta.
  • Nunatako estas roko-pinto a? monto, kiu levi?as meze en enlanda glacio a? gla?ero.
  • Tributgla?ero estas flankgla?ero , kiu alfluas en alian gla?eron kaj nutras ?in.
  • Troggla?ero estas gla?ero sen gla?erolango, kiu trovi?as en valtrogo .
  • Valgla?ero estas gla?ero, kiu fluas tra valo, kutime langoforma.

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. PIV 2005, p. 394.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]