Giovanni Battista Zeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Battista Zeno
(1439-1501)
Itala kardinalo
Itala kardinalo
Persona informo
Naski?o 1439
en Venecio ,   Italio
Morto 8-a de majo 1501
en Padovo ,   Italio
Mortis per veneno vd
Tombo Baziliko de Sankta Marko en Venecio vd
Religio katolika eklezio vd
?tataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Giovanni Battista Zeno (1439-1501) estis itala kardinalo kaj episkopo de Vicenza , filo de Nicolo Zeno kaj Elisabetta Barbo, kiu estis nevino de la papo E?geno la 4-a (1383-1447) kaj fratino de la papo Pa?lo la 2-a (1417-1471). Li anka? estis kuzo de la kardinalo Giovanni Michiel (1446-1503). Li studis en la Universitato de Padovo kie li diplomi?is pri juro, kaj fari?is kanoniko de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano kaj estis nomumita apostola protonotario. Li aktivis kiel komandora membro de la Abatejo de Sankta Stefano en Carrara Santo Stefano , apartenanta al la diocezo de Padovo , kaj de la Abatejo de Mozza, en la diocezo de Akvilo .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Lia onklo, la papo Pa?lo la 2-a lin kreis kardinalo en la konsistorio de la 21-a de novembro 1468 . En la 18-a de marto 1470 , li estis nomumita episkopo de Vicenza kaj ricevis multajn beneficojn de sia onklo. Li partoprenis en la konklavo en 1471, en kiu elekti?is la papo Siksto la 4-a . En la 9-a de junio 1477 li estis nomumita pontifika legato en Venecio . Li anka? aktivis kiel legato en Perugia kaj en Umbria dum la pontifikeco de la papo Siksto la 4-a (1414-1484). En la 7-a de januaro 1480 li estis nomumita kamerlingo de la kardinalaro , posteno kiun li okupis ?is la 8-a de januaro 1481 . Li konstruigis kaj resta?rigis diversajn pre?ejojn en Romo , Verono kaj Kremono . En 1484 li partoprenis en la konklavo, en kiu elekti?is la papo Inocento la 8-a (1432-1492) kaj en la konklavo de 1492, en kiu la papo Aleksandro la 6-a (1431-1503) estis elektita.

?agrenita pro la krueleco de la papo Aleksandro la 6-a (1431-1503), en la 2-a de januaro 1492 li rezignis la komandorladon de la cisterciana abatejo de Rueda, proksima de Huesca , kaj retiri?is al Padovo , kie li mortis, probable venenigita. Lia korpo estis portita al Venecio kaj sepultita en la Baziliko de Sankta Marko . Li lasis 200 cent mil dukatojn al la Serenissima sub la kondi?o ke ?iujare meso estu celebrata por lia animo, kaj lasis anka? 50 mil eskudojn por karitaj agoj.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]