El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geodezio
estas fako de la
geofiziko
, per kiu oni studas la formon kaj dimensiojn de la
Tero
. Tiamaniere povas aspekti respondo de sciencisto. Populare dirite geodeziistoj estas tiuj homoj, kiuj fabrikas
mapojn
.
Jam en fora pasinteco homoj volis ekkoni grandecon de ilia domo, ?ardeno, kampo, vila?o, urbo, regiono, lando kaj tuta Tero. Tiel sinsekve esti?is unue desegnitaj mapoj de konataj lokoj, pli poste e? la mezuritaj. Nuntempe oni povas renkonti mapojn en diversaj sferoj de homa agado. Kiam oni volas konstrui domon, fervojon, akvokondukilon a? tunelon, unue oni bezonas sufi?e detalan mapon. Se pla?as turismi piede, bicikle, a?tomobile, oni bezonas mapon por trovi ?ustan vojon al la celo. E? registaraj oficistoj bezonas mapojn de sia lando a? distrikto.
Unu el plej ?atataj infanlibroj estis certe geografia
atlaso
, plena de belaj, koloraj mapoj. ?i forportis al nekonataj landoj, kie vivis herooj de ?us legataj aventuremaj libroj.
Sed oni revenu al nocio "geodezio". ?i dividi?as al tnm. "geodezio ebena?a a? praktika", kiu solvas kutimajn detalajn postulojn en ebeno, kaj "geodezio supera", kiu solvas taskojn sur globo (sfero) a? elipsoido. ?usta solvado de ?i tiuj taskoj bazi?as sur perfekta scio de matematiko kaj ekvilibriga kalkulado. Problemon, kiel ?uste desegni mapon de kurbigita tera surfaco al ebeno, solvas matematika projekciado. Kaj fine problemojn de kvalitaj koloroj kaj bona legebleco solvas
kartografio
. Dum terena mezurado oni kutime dividas terenon al unuopaj punktoj, kiuj formas kadron de estonta mapo.
Baza geodezia tasko estas difini reciprokan pozicion de unuopaj punktoj de tera surfaco. Temas pri spaca tasko, ?ar la punktoj ne trovi?as en ebeno, sed sur la malebena tera surfaco. Tial por difini la pozicion oni bezonas tri spacajn koordinatojn. Por simpligi la taskon oni evoluigis unue pozician mezuradon, kiu estas ?is nun praktikata en
katastro
. Supermaran alton oni difinis per nivelado. Tio estas simpla metodo por kompari altecon de proksimaj punktoj. Oni ofte vidas termezuriston kun mezurlato. Hodia? oni evoluigis sufi?e precizan metodon de samtempa mezurado de situo kaj alto per elektrooptika distancmezurilo. ?i grave simpligis kaj plirapidigis terenajn mezuradojn. Aperis anka? metodo de mezurado la? artsatelitoj (
GPS
).