Genetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Genetiko (a? genscienco ) estas bran?o de biologio , kiu okupi?as pri la heredado de ecoj de viva?oj, ?ia kemia fundamento kaj ?ia efiko sur la disvolvi?on de la individuo kaj la evoluon de la specio .

Molekula mekanismo de heredo [ redakti | redakti fonton ]

La scio pri la heredado de karakteriza?oj estis implicite uzata ekde prahistoriaj tempoj en arta selektado por regi la evoluon de kultivataj plantoj kaj bredataj bestoj. Tamen, la moderna genscienco, kiu provas interpreti la mekanismojn de heredado, komencis nur kun la laboro de Gregor Mendel meze de la 19-a jarcento. Kvankam li ne konis la biokemian bazon de heredado , Mendel observis, ke heredado estas fundamente diskreta procedo, kie specifaj trajtoj estas sendepende heredataj. Tiujn bazajn unuojn de heredado oni nun nomas genoj .

Genoj estas regionoj de molekulo de DNA , kiu konsistas el ?eno de kvar diversspecaj nukleotidoj . La sinsekvo de ?i tiuj nukleotidoj estas la genetikaj informoj , kiujn la organismoj heredas. DNA ?efe aperas en formo de duobla fadeno, kun interligoj konsistantaj el paroj de komplementaj nukleotidoj . ?iu fadeno povas agi kiel ?ablono por sintezo de nova partnera fadeno. Tio estas la kemia mekanismo por la kopiado kaj heredo de genetikaj informoj .

La sinsekvon de nukleotidoj en DNA uzas ?eloj por produkti specifajn sinsekvojn de aminoacidoj , kiuj konsistigas proteinojn . La respondo inter nukleotidaj kaj aminoacidaj sinsekvoj estas nomata genetika kodo . La sinsekvo de aminoacidoj en proteino determinas ?ian strukturon kaj aliigeblon; ?i tiu strukturo siavice responsas pri la proteina funkcio. Proteinoj plenumas preska? ?iujn bezonatajn funkciojn por la vivo kaj reproduktado de ?eloj . ?an?o en DNA -sinsekvo povas ?an?i la proteinan strukturon kaj konduton, kio povas ka?zi drastajn sekvojn en la ?elo kaj ?enerale en la organismo.

Kvankam genetiko havas grandan rolon en determinado de la aspekto kaj konduto de organismoj , ?i efikas nur en interrilato kun la natura medio kaj organismaj spertoj. Ekzemple, la alto de homo dependas parte de genoj kaj parte de la nutrado kaj sano, kiujn tiu persono spertis en infana?on.

Genetika ?an?o [ redakti | redakti fonton ]

Mutacioj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mutacio .
Gena duobligo permesas diversi?on ?ar ?i estigas redundon. Unu geno povas mutacii kaj perdi sian anta?an funkcion sen dama?o al la organismo se la alia kopio restas funkcianta.

Dum kopiado de DNA, eraroj foje okazas en la kunmeto de la dua fadeno. Tiuj eraroj, kiujn oni nomas mutacioj, povas aliigi la fenotipon de organismo, ?efe se ili okazas en la proteinkoda sinsekvo de geno. La ofteco de eraroj estas tre malalta ? po 1 eraro en 10?100 milionoj da nukleotidoj ? pro la kontrollega kapablo de DNA-polimerazoj [1] . [2] Aferojn, kiuj plirapidigas la ?an?adon de DNA, oni nomas mutaciiga?oj : mutaciaj kemia?oj favoras erarojn dum kopiado de DNA, ofte per intermiksi?o en la nukleotidpara strukturo, dum ultraviola radiado mutaciigas per rekta dama?o al la molekula strukturo de DNA. [3] Alia grava ka?zo de dama?oj al DNA ?ajne estas reagemaj oksigenaj specioj [4] estigitaj de oksigena ?ela spirado . [5] ?eloj havas DNA-riparajn mekanismojn por ripari misparojn kaj rompojn, sed tiuj ne ?iam sukcesas refari la anta?dama?an sinsekvon.

?e organismoj inter?an?antaj DNA kaj rekunmetantaj genojn per kromosoma interkruci?o , misapudmetoj dum mejozo povas estigi mutaciojn. Interkruci?aj eraroj estas aparte okazemaj kiam la ekzisto de pluraj similaj sinsekvoj en kromosomo rezultigas, ke samparaj kromosomoj misapudmeti?as; tial iuj regionoj en genomoj pli ofte suferas ?i tiun specon de mutacio pli ofte ol aliaj. Tiaj eraroj okazigas grandajn strukturajn ?an?ojn en DNA-aj sinsekvoj ? duobligojn , inversigojn , forigojn de tutaj regionoj ? a? akcidentan inter?an?on de sinsekvoj inter kromosomoj, t.e., transkromosomigon [6] .

Konceptoj [ redakti | redakti fonton ]

Genetika diverseco estas la totala nombro de genetikaj karakteroj en la genetika formado de specioj. ?i distingi?as el "genetika varieblo", kiu priskribas la tendencon de la genetikaj karakteroj al variado.

Organizoj [ redakti | redakti fonton ]

En Esperanto aperis [ redakti | redakti fonton ]

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. (2000) “Spontaneous mutations”, An Introduction to Genetic Analysis , 7?a eldono , New York: W.H. Freeman. ISBN 978-0-7167-3520-5 .
  2. (aprilo 2004) “Lesion (in)tolerance reveals insights into DNA replication fidelity”, The EMBO Journal   23  (7), p. 1494?505 . doi : 10.1038/sj.emboj.7600158 .  
  3. (2000) “Induced mutations”, An Introduction to Genetic Analysis , 7?a eldono , New York: W. H. Freeman. ISBN 978-0-7167-3520-5 .
  4. (February 2013) “DNA base damage by reactive oxygen species, oxidizing agents, and UV radiation”, Cold Spring Harbor Perspectives in Biology   5  (2), p. a012559 . doi : 10.1101/cshperspect.a012559 .  
  5. (July 2012) “DNA damage by reactive species: Mechanisms, mutation and repair”, Journal of Biosciences   37  (3), p. 503?17 . doi : 10.1007/s12038-012-9218-2 .  
  6. (2000) “Chromosome Mutation I: Changes in Chromosome Structure: Introduction”, An Introduction to Genetic Analysis , 7?a eldono , New York: W.H. Freeman. ISBN 978-0-7167-3520-5 .

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Larry Gonick kaj Mark Wheelis. La Bildstria Gvido al Genetiko . Tradukis el la angla Cho Sung Ho . 222 pa?oj, 152 x 225 mm. Prezo 14,50 e?roj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]