한국   대만   중국   일본 
Generacio de la 27a - Vikipedio Saltu al enhavo

Generacio de la 27a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorca, 1934
Statuo al Rafael Alberti

Per la termino generacio de la 27a a? generacio de 1927 oni konas serion de poetoj hispanaj de la 20a jarcento kiu fami?is en la kultura etoso ?irka? la jaro 1927 , [1] reference al oma?o fare al Luis de Gongora kiu celebri?is tiujare en la Ateneo de Sevilo pro la tria centjari?o de lia morto en kiu partoprenis majoritato de la poetoj konsiderataj kutime ties membroj.

Pri la koncepto generacio [ redakti | redakti fonton ]

La koncepto generacio estis pridisputita, ?ar ?i estas historiografia kaj la enhavataj a?toroj ne nepre plenumas la kriteriojn kiujn Julius Petersen atribuas al tiu koncepto; temas pli bone dirite pri "generacia grupo" de a?toroj kaj tiele oni parolas ofte pri grupo de la 27a . Tamen la etikedo "generacio" estas amplekse akceptita, kvankam kun limigo diversa kaj polemikiga, kaj oni proponis la aliajn nomojn: Generacio Guillen-Lorca ; Generacio de 1925 (aritmetika avera?o de la dato de publikigo de la unua libro de ?iu a?toro); Generacio de la Avangardoj ; Generacio de la amikeco ; Generacio de la Diktaturo (pro Primo de Rivera, ne pro Franco); Generacio de la Respubliko (pro la Dua Hispana Respubliko ), ktp.

La komponantoj de la grupo [ redakti | redakti fonton ]

Monumento al Gerardo Diego , ?e la strato Pio Baroja , anta? la Kantabridomo, Madrido.

La kutime menciita poetaro de la grupo de la 27a limi?as al dek a?toroj: Jorge Guillen , Pedro Salinas , Rafael Alberti , Federico Garcia Lorca , Damaso Alonso , Gerardo Diego , Luis Cernuda , Vicente Aleixandre , Manuel Altolaguirre kaj Emilio Prados , sed estis anka? multaj aliaj verkistoj, novelistoj, eseistoj kaj dramaturgoj kiuj apartenas al ?i, el Max Aub al aliaj pli a?aj, kiaj Fernando Villalon , Jose Moreno Villa a? Leon Felipe , kaj aliaj pli junaj, kiaj Miguel Hernandez , kiu plej ofte (eble erare) estas enkadrita en la unua generacio de postmilito, krom aliaj a?toroj kiaj Jose Maria Quiroga Pla . Aliaj verkistoj estis forgesitaj de la kritikistaro, kiaj Concha Mendez , poetino kaj verkistino de teatro, Rosa Chacel , [2] Juan Larrea , Mauricio Bacarisse , Juan Jose Domenchina , Jose Maria Hinojosa , Jose Bergamin a? Juan Gil-Albert . Anka? oni parolas pri la alia generacio de la 27a , la? nomigo fare de unu el ties komponantoj, nome Jose Lopez Rubio , kiu estis formita de humuristoj dis?iploj de Ramon Gomez de la Serna , nome Enrique Jardiel Poncela , Edgar Neville , Miguel Mihura kaj Antonio de Lara , ≪Tono≫, verkistoj kiuj dum la postmilito formis la redaktoteamon de La Codorniz ...

Krome ne la tuta literatura produktado de la 27a estis verkita kastililingve; kelkaj verkis en aliaj lingvoj, kiaj Salvador Dali a? Oscar Dominguez, kiuj verkis en franca, a? en angla, kiaj Felipe Alfau ; krome aliaj nehispanaj verkistoj kaj artistoj ege rilatis kaj aktivis kadre de la generacia agado a? stetiko, kiaj Pablo Neruda , Vicente Huidobro , Jorge Luis Borges a? Francis Picabia .

Menciindas ke la Generacio de la 27a estis fenomeno ne nur madrida, ses serio de kernoj kreativaj dise tra la tuta Hispanio kaj interplekte rilatitaj inter si. Krom la madrida kerno, la plej gravaj estis tiuj de Malago , ?irka? la revuo Litoral , Sevilo , ?irka? la revuo Mediodia , kaj Kanario , ?irka? la revuo Gaceta de Arte ; kaj enkalkulante aliajn minorajn kernojn sed gravajn en Galegio , Kantabrio , Katalunio kaj Valadolido .

Menciindas anka? ke kelkaj membroj de la grupo kultivis aliajn artajn fakojn, kiaj Luis Bunuel , kinisto, K-Hito, karikaturisto kaj distristo, Salvador Dali kaj la superrealistaj pentristoj, Maruja Mallo, pentristino kaj skulptistino, Benjamin Palencia, Gregorio Prieto, Manuel Angeles Ortiz, Ramon Gaya kaj Gabriel Garcia Maroto, pentristoj, Ignacio Sanchez Mejias , ta?rludisto, a? Rodolfo Halffter kaj Jesus Bal y Gay, komponistoj, la Halffter ( Ernesto kaj Rodolfo), Juan Jose Mantecon, Julian Bautista, Fernando Remacha, Rosa Garcia Ascot, Salvador Bacarisse kaj Gustavo Pittaluga. En Katalunio estis la kataluna grupo, kiu prezenti?is en 1931 la? la nomo de Grupo de Artistas Catalanes Independientes formita de Roberto Gerhard, Baltasar Samper, Manuel Blancafort, Ricardo Lamote de Grignon, Eduardo Toldra kaj Federico Mompou .

La tendencoj de la 27a [ redakti | redakti fonton ]

Reale la nomata generacio de la 27a estis grupo nehomogena; kutime oni ordigis lin per paroj a? triunuoj. Ekzemple, la poetoj de neopopularismo nome Rafael Alberti kaj Federico Garcia Lorca, ene de serio pli ampleksa klopodis alproksimi?is al la poeziarto de Gil Vicente kaj de la Romancaro , a? al la Kantara Liriko, ser?e de popolaj fontoj kaj de la folkloro de la tradicia liriko.

Aliflanke, estas du profesoroj de hispanlingva filologio kiuj kunhavas komunajn interesojn kaj kiuj e? estis amikoj kaj sekvis similajn viv- kaj verk-itinerojn, ?ar ties poetiko estas fundamente jesa kaj optimisma; temas pri Jorge Guillen, kies verko estas enhavata sub la titolo Aire nuestro influita de la nomata pura poezio simila al tiu de Paul Valery kaj formita de kvin libroj ( Cantico , Clamor , Homenaje , ...Y otros poemas kaj Final ), kaj Pedro Salinas , la granda ampoeto de la 27a.

La grupo superrealista estas pli multnombra, kun la Nobel-premiito Vicente Aleixandre, eble la plej influa de la generacio dum la lasta duono de la 20a jarcento, kaj Luis Cernuda. Krome aliaj poetoj de la 27a suferis la superrealisman influon kaj trapasis etapojn markite de tiu stetiko: Rafael Alberti, ekzemple, komponis la lastan parton de Sobre los angeles kaj Sermones y moradas en superrealistaj versikloj kaj Federico Garcia Lorca ricevis ties efikon en Llanto por Ignacio Sanchez Mejias , Poeta en Nueva York kaj la Sonetos del amor oscuro . Superrealistan epokon havis anka? Jose Maria Hinojosa ?e sia La flor de California kaj Emilio Prados. Tiuj du laste menciitaj, kun Vicente Aleixandre, kies infana?o okazis en Malago, Garcia Lorca, kiu pasis longajn sezonojn ?e la malaga marbordo, Jose Moreno Villa kaj Manuel Altolaguirre, konstituas lo nomitan grupon de Malago , formita ?efe ?irka? la revuo " Litoral " (marbordo).

Damaso Alonso kaj Gerardo Diego konstituas la kernon de la malmultaj membroj kiuj restis en Hispanio post la Enlanda Milito. Gerardo Diego kombinis tradicion kaj avangardon (kio povas esti ?enerale konsiderata kiel la ?efa generacia trajto), ege varia anka? pri sia temaro, ekde ta?rludado al muziko kaj religiaj sentoj, pejza?oj a? ekzistadismaj enhavoj. Anka? samseksemo estis foje porokaza temo, observebla en la verkaro de Luis Cernuda, Aleixandre, Federico Garcia Lorca, Emilio Prados a? Juan Gil-Albert, kaj en la verko de la pentristo Gregorio Prieto .

En la lastaj jardekoj oni plendis neglekton de kelkaj virinoj, kiuj ludis gravan rolon en la arta kaj kultura aktiveco de la Generacio, kvankam apena? aperas en la listo de generacianoj, kaj ?efe ne en la listoj de plej gravaj generacianoj. Oni stampis la terminon "Las Sinsombrero" (La Sen?apelulinoj) alude al supozita sen?apeligo dum promenado fare de Maruja Mallo, Margarita Manso, Salvador Dali kaj Federico Garcia Lorca tra la madrida Sunpordo . [3] Inter tiuj virinoj menciendas jenaj: Remedios Varo (Angles 1908-Mexico 1963), pentristino, verkistino kaj grafika artistino; Maruja Mallo (Vivero 1902-Madrid 1995), pentristino; Rosario de Velasco (Madrid 1904-Barcelona 1991), pentristino; Marga Gil Roesset (Madrid 1908-Las Rozas 1932), skulptistino, pentristino kaj poetino; Maria Zambrano (Velez-Malaga 1904-Madrid 1991), filozofino; Maria Teresa Leon (Logrono 1903-Madrid 1988), verkistino; Josefina de la Torre (Las Palmas de Gran Canaria, 1907-Madrid 2002), poetino; Rosa Chacel (Valladolid 1898-Madrid 1994), verkistino; Ernestina de Champourcin (Vitoria 1905-Madrid 1999), poetino; Concha Mendez (Madrid 1898-Mexico 1986), verkistino; Margarita Manso (Valladolid 1908-Madrid 1960), pentristino; Delhy Tejero (Toro, Zamora 1904- Madrid 1968), pentristino; Angeles Santos (Portbou 1911-Madrid 2013), pentristino kaj grafika artistino; Concha de Albornoz (1900-1972), feministo kaj Luisa Carnes (1905-1964), ?urnalisto kaj verkistino.

Fakuloj disputas ?u inkludi a? ne inkludi en la Generacio grupo de prozistoj, kiuj la? kelkaj kriterioj aparti?as el la ?efa grupo de poetoj, dum la? aliaj kriterioj ja povas esti ili enmetitaj en la ampleksa listo de verkistoj. Temas ?efe pri romanistoj (ne poetoj), kiuj realisme priskribis siajn spertojn en la Rif-milito , la socipolitikaj tumultoj de la respublika etapo, la enlanda milito kaj la ekzilo. Kvankam ?enerale la ?eftendenco de la Generacio pretertemis tiujn aferojn, ja anka? kelkaj generacianoj uzis prozon, kaj ?efe la socipolitikaj temoj eniris en la generacia temaro el 1931 (por la plej enga?i?intaj, kiel Rafael Alberti) kaj malferme por preska? ?iuj el julio 1936, ne gravas ?u en unu a? en la mala tendaro. Tiu grupo de prozistoj estas nomita foje "Nova romantikismo", "la alia generacio de la 27-a", "literaturo de la ekzilo", "ekzilitaj romanistoj" ktp. ?in formis ?efe Antonio Espina (1894?1972), Arturo Barea (1897-1957), Cesar M. Arconada (1898-1964), Ramon J. Sender (1901?1982), Andres Carranque de Rios (1902?1936), Jose Diaz Fernandez , Joaquin Arderius ktp.

Verkistaro [ redakti | redakti fonton ]

Membroj de la generacio de la 27a konsiderita amplekse, estus la? kronologia ordo:

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2017-07-25. Alirita 2013-09-16.
  2. Pri verkistinoj de la generacio, Manuel Rico, ¿Hacia una nueva generacion del 27 en femenino plural? en Nuevatribuna, 11a de januaro 2024, alirita la 12an de januaro 2024.
  3. ≪Las sin sombrero≫. Arkivita el originalo la 7an de julio 2016. Konsultita la 11an de a?gusto 2015.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Mainer, Jose-Carlos, La Edad de Plata (1902?1936). Ensayo de interpretacion de un proceso cultural . Madrid: Catedra, 1983.
  • Diez de Revenga, Francisco Javier, Panorama critico de la generacion del 27 , Madrid, Castalia, 1987.
  • Alonso, Damaso, ≪Una generacion poetica (1920?1936)≫, Poetas espanoles contemporaneos , Madrid, Gredos, 1965, pags. 155?177.
  • Anderson, A., El Veintisiete en tela de juicio , Madrid, Gredos, 2006.
  • Diego, Gerardo, Antologia de Gerardo Diego. Poesia espanola contemporanea , Ed. de A. Soria Olmedo, Madrid, Taurus, 1991.
  • Cano, Jose Luis, La poesia de la generacion del 27 , Madrid, Guadarrama, 1970.
  • Gonzalez Muela, Joaquin, El lenguaje poetico de la generacion Guillen-Lorca , Madrid, Insula, 1954.
  • Gonzalez Muela, Joaquin kaj Rozas, Juan Manuel, La generacion del 27. Estudio y antologia , Madrid, Istmo, 1986, 30 ed.
  • Gullon, Ricardo, ≪La generacion poetica de 1925≫, La invencion del 98 y otros ensayos , Madrid, Gredos, 1969, pags. 126?161.
  • Rozas, Juan Manuel, La generacion del 27 desde dentro (Textos y documentos) , Madrid, Alcala, 1974.
  • Rozas, Juan Manuel, El 27 como generacion , Santander, La Isla de los Ratones, 1978.
  • Torre, Guillermo de, Literaturas europeas de vanguardia , Ed. de J. M. Barrera Lopez, Sevilla, Renacimiento, 2001.
  • Ilie, Paul, Los surrealistas espanoles , Madrid, Taurus, 1972.
  • Geist, A. L., La poetica de la generacion del 27 y las revistas literarias: de la vanguardia al compromiso (1918?1936) , Barcelona, Labor, 1980.
  • Cernuda, Luis, ≪Generacion de 1925≫, Estudios sobre poesia espanola contemporanea , Madrid, Guadarrama, 1957, pags. 181?196.
  • Cirre, J. F., Forma y espiritu de una lirica espanola (1920?1935) , Mexico, Graficas Panamericana, 1950.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]