한국   대만   중국   일본 
Gene Roddenberry - Vikipedio Saltu al enhavo

Gene Roddenberry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gene Roddenberry
Persona informo
Eugene Wesley Roddenberry
Naski?o 19-an de a?gusto 1921 ( 1921-08-19 )
en El Paso
Morto 24-an de oktobro 1991 ( 1991-10-24 ) (70-jara?a)
en Santa Monica
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufi?o vd
Tombo Celestis 01 vd
Religio agnostika ateismo vd
Lingvoj angla vd
Lo?loko Bel Air vd
?tataneco Usono vd
Alma mater Los-An?elesa Urba Universitato
Universitato de Miami
Universitato Kolumbio
Universitato de Suda Kalifornio
Franklin High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Majel Barrett (1969–1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Rod Roddenberry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo scenaristo
sciencfikcia verkisto
romanisto
piloto
televida produktoro
filmproduktoro
plenuma produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Scenverkado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1954? vd
Verkado
Verkoj Star Trek  ?
Jean-Luc Picard  ?
Dylan Hunt ?
Enterprise vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Eugene Wesley ?Gene“ Roddenberry (naski?is la 19-an de a?gusto 1921 en El Paso , Teksaso ; mortis la 24-an de oktobro 1991 en Santa Monica , Kalifornio ) estis verkanto de filmaj scenaroj kaj produktisto de televidaj kaj kinejaj filmoj. Aparte li konati?is kiel kreinto de la scienc-fikcia serio. La televidaj serioj Andromeda kaj Misio Tero de lia vidvino Majel Barrett estis kreitaj el lia hereda?o. Li mem nomis sin humanisto.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Gene Roddenberry naski?is somere de 1921 en Teksaso. Post la mezlerneja fino li mallonge vizitis la urban kolegion de Los-An?eleso . Dum la Dua Mondmilito li estis piloto de la usona aerarmeo. Post la milito li ?is la jaro 1949 laboris kiel civila piloto ?e la aviada kompanio Pan American . De 1949 ?is 1956 li estis policisto en Los-An?eleso , laboris en la oficejo de la urba policestro kaj aparte preparis konceptojn por publikaj paroloj de sia ?efo. Ekde komence de la 1950-aj jaroj li anka? agis kiel memstara verkisto de filmaj scenaroj kaj sukcese konceptis la scenarojn interalie por la televidaj serioj Dragnet , Highway Patrol , Dr. Kildare , Naked City , The U.S. Steel Hour kaj Have Gun, Will Travel .

En 1959 li provis realigi la unuan tute mem konceptitan televidan serion 333 Montgomery Street , kaj tiucele produktis provan epizodon, kiu tamen ne konvinkis televidajn kanalojn financi tutan serion. En tiu prova epizodo ?efaktoris DeForest Kelley , kiu poste fami?is en la rolo de d-ro Leonard McCoy en en la filmaro Star Trek .

En 1963 Gene Roddenberry bon?ancis: la filmprodukta firmao Metro-Goldwyn-Mayer a?etis la serion The Lieutenant . En 1964 fine filmprodukta firmao ekinteresi?is pri la ideo de la serio Star Trek : La tiutempe sendependa firmao Desilu Productions konvinkis la televidan entreprenon NBC doni al Gene Roddenberry 20.000 usonajn dolarojn, por el tri epizodaj konceptoj realigi unu. La produktado de la prova epizodo da?ris inter oktobro 1964 kaj februaro 1965. Tamen la televida entrepreno NBC tute ne konvinki?is: La filmo tro multekostis (630.000 usonajn dolarojn anstata? kutime 160.000 ?is 180.000 dolaroj), tro longis (65 minutojn anstata? la tiutempe kutimaj 50 minutoj por epizodoj de televidaj serioj), kaj la utopieco de la scenaro, interalie la tendenco de politika internaciismo, ?ajnis ne konvena al la tiama epoko.

Tamen oni kontra? ?iu racia kalkulo konsentis produktigi duan epizodon, kaj poste da?rigis la serion. En la unuafojaj prezentoj de la serio, la epizodoj ne estis viditaj de elstare multaj spektantoj, kaj plurfoje la televida entrepreno pripensis fini la produktadon de pliaj epizodoj. Grupo de fervoraj seriaj subtenantoj tamen ripete tre enga?i?is favore al da?rigo de la projekto, verkis amason da petaj leteroj kaj sukcesis konvinki la mana?erojn de la televida kanalo NBC da?rigi la serion ?is septembro 1969.

En 1969 Gene Roddenberry edzi?is al Majel Barrett . Post lia morto en 1991, lia vidvino filme realigis plurajn pliajn el liaj ideoj, interalie la televidajn seriojn Andromeda kaj Misio Tero . Gene Roddenberry krome estis inter la unuaj homoj, kiuj decidis "kosme entombi?i", do flosigi kapsulon kun cindro de la mortinta korpo en la kosmon.

Li estis la unua verkisto kaj filma produktisto, kiu ricevis honoran stelon en la "promenejo de furoro" ( Walk of Fame ) en Holivudo (1985).

Rekone al la viva verkaro de Gene Roddenberry, la Internacia Astronomia Unio ( IAU ) en 1994 decidis nomigi krateron sur la planedo Marso la? li. ?i havas la marsajn koordinatojn ?49,9° latitudo kaj 4,5° longitudo, kaj havas diametron de 140 km.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]