한국   대만   중국   일본 
Gara?a roko - Vikipedio Saltu al enhavo

Gara?a roko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Sonics koncerte ?e Double Door en ?ikago la 27an de Februaro, 2014. Maldekstre dekstren: Freddie Dennis, Rob Lind, Larry Parypa, Dusty Watson, Jerry Roslie.

Gara?a roko , en angla Garage rock (foje nomita garage punk a? punko de 60-aj ) estas kruda kaj energia stilo de rokenrolo kiu floris en la mezo de la 1960-aj jaroj , ?efe en Usono kaj Kanado, kaj kiu spertis serion de postaj revivigoj. La stilo estas karakterizita per bazaj kordostrukturoj luditaj per elektraj gitaroj kaj aliaj instrumentoj, foje misformitaj pere de deformiloj , kaj ofte uzante neprilaboritan kaj foje agreseman vortumadon kaj esprimivon. Ties nomo derivi?as el la percepto ke tiaj grupoj estis ofte formitaj de junaj amatoroj kiuj pruvludis en la familia gara?o , kvankam fakte multaj tiaj muzikistoj estis vere profesiaj.

En Usono kaj Kanado, "surfa" rok-muziko ? kaj poste the Beatles kaj aliaj bitgrupoj de la Brita invado ? spronis milojn da junuloj formi bandojn inter 1963 kaj 1968. Centoj de tiaj eventoj produktis regionajn sukcesojn, kelkaj el kiuj akiris tutlandan popularecon, kaj kutime ludis en elsendejoj de radio AM. Je la alveno de psikedelo , nombraj gara?aj bandoj enkondukis ekzotajn elementojn en la prastila kadro de la ?enro. Post 1968 , kiam pli prilaboritaj formoj de rok-muziko venis hegemonii en la muzikmerkato, gara?rokaj diskoj ege malaperis el la tutlandaj kaj regionaj sukcesolistoj, kaj la movado vanuis. Aliaj landoj en la 1960-aj jaroj spertis similajn rok-movadojn kiuj foje estis karakterizitaj kiel varia?oj de gara?-roko.

Dum la 1960-aj jaroj , gara?roko ne estis rekonita kiel distingita genro kaj ne havis specifan nomon, sed kritika enrigardo en la komencaj 1970-aj jaroj - kaj speciale la kompilalbumo de 1972 Nuggets ? faris multon por difini kaj memorigi la stilon. Inter 1971 kaj 1973, kelkaj usonaj rok-kritikistoj retroe identigis la muzikon kiel ?enro kaj dum kelkaj jaroj uzis la terminon "punk rock" por priskribi ?in, kio rezultis en prefero por la unua formo de muziko, kaj en la familiarigo de la termino por la posta movado punko kiu fakte estis influita de gara?o. La termino "garage rock" akiris favoron inter komentistoj kaj sekvantoj dum la 1980-aj jaroj. La stilo estis referencata anka? kiel "prapunko" a? en kelkaj okazoj kiel "frat rock".

En la komencaj ?is la mezaj 1980-aj jaroj , aperis kelkaj revivigoj montrante eventojn kiuj konscie klopodis por imiti la aspekton kaj la sonon de la gara?bandoj de la 1960-aj jaroj. Poste pli la?ta pli tiutempa gara?a sub?enro disvolvi?is, kiu kombinis gara?rokon kun moderna punko kaj aliaj influoj, foje uzante la etikedon de gara?a punko origine kaj aliajn fojojn asocie kun la gara?bandoj de la 1960-aj jaroj.

  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Garage rock en la angla Vikipedio.