El Vikipedio, la libera enciklopedio
FUTABATEI Shimei
(japane 二葉亭 四迷 [futabatej ?imej]; naski?is la
4-an de aprilo
1864
en
Edo
; mortis la
10-an de majo
1909
sur la
Bengala Golfo
) estis japana
novelisto
,
tradukisto
. Lia vera nomo estas
HASEGAWA Tatsunosuke
(長谷川 辰之助 [hasega?a tacunosuke]).
Post kiam li defalis de ruslingva sekcio de la Tokia Lernejo de Fremdaj Lingvoj (東京外?語?校), Futabatei publikigis la literaturan kritika?on
Sh?setsu S?ron
dank'al kura?igo de
Tsubouchi Shoyo
en
1886
. Lia unua novelo
Ukigumo
(浮雲) restis nefinita, tamen ?ia realisma stilo fortege influis tiamajn verkistojn. Futabatei kapablis la
rusan lingvon
kaj tradukis verkojn de
Ivan Turgenev
en la japanan lingvon.
En
1902
li lernis Esperanton de
Fjodor Postnikov
en
Vladivostoko
en
Rusio
. Reveninte Japanion en
1906
li publikigis la unuan japanlingvan Esperanto-lernolibron "世界語"
Sekaigo
.
Futabatei mortis pro
tuberkulozo
dum reveno el Rusio kiel speciala
korespondisto
de la ?urnalo
Asahi Shimbun
. Li estis kremaciata kaj entombigata en
Singapuro
.
La origino de lia plumnomo estas insulto de lia patro, kiam li neaprobis, ke lia filo deziris studi literaturon:
Kutabatte ?imee
(くたばってしめぇ) "falu morte!"