한국   대만   중국   일본 
Friedrich Wilhelm Foerster - Vikipedio Saltu al enhavo

Friedrich Wilhelm Foerster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Wilhelm Foerster
Persona informo
Naski?o 2-an de junio 1869 ( 1869-06-02 )
en Berlino
Morto 9-an de januaro 1966 ( 1966-01-09 ) (96-jara?a)
en Kilchberg ZH
Tombo Kilchberg cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto ? germana ? angla
?tataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Friedrich Wilhelm Foerster
Memorigilo Friedrich Wilhelm Foerster
Familio
Patro Wilhelm Julius Forster Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Karl Foerster (en) Traduki kaj Ernst Foerster (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pedagogo
politikisto
redaktisto
esperantisto
filozofo
universitata instruisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj To the Memory of Jeannette Schwerin
v ? d ? r
Friedrich Wilhelm Foerster
Persona informo
Friedrich Wilhelm Foerster
Naski?o 2-an de junio 1869 ( 1869-06-02 )
en Berlino
Morto 9-an de januaro 1966 ( 1966-01-09 ) (96-jara?a)
en Kilchberg ZH
Tombo Kilchberg cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo ? humanismo vd
Lingvoj Esperanto ? germana ? angla vd
?tataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Friedrich Wilhelm Foerster
Memorigilo Friedrich Wilhelm Foerster
Familio
Patro Wilhelm Julius Forster Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Karl Foerster (en) Traduki kaj Ernst Foerster (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pedagogo
politikisto
redaktisto
esperantisto
filozofo
universitata instruisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Munkeno vd
Verkado
Verkoj To the Memory of Jeannette Schwerin vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Friedrich Wilhelm Foerster (same literumebla Friedrich Wilhelm Forster , sed kutimas la unua varia?o, naski?is la 2-an de junio 1869 en Berlino , mortis la 9-an de januaro 1966 en Kilchberg proksime al Zuriko ) estis germana filozofo , pedagogo kaj pacisto , d-ro filozofia, profesoro por etiko kaj sociaj sciencoj en Munkeno kaj Berlino. Li estis eminentulo en sia fako.

Friedrich Wilhelm Foerster estis la unua filo de la astronomo Wilhelm Julius Forster , enga?ita pacisto kaj esperantisto, la tiama direktoro de la berlina observatorio kaj profesoro ?e universitato en Berlino . Samkiel la patro, anka? Friedrich Wilhelm i?is esperantisto kaj pacisto. Li estis ano de la Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia, sed kiam la delegacio alprenis Idon, li eksi?is kaj publikletere pledis por Esperanto. Dum la Internacia Packongreso en Munkeno li estis dedi?ita aktivulo por Esperanto.

Foerster studis filozofon, nacian ekonomikon kaj fiziologion en Freiburg kaj Berlino. En la jaro 1901 li fari?is libera docento pri pedagogio en Zuriko, en 1913 profesoro en Vieno kaj poste en 1914 en Munkeno. Post 1917 li estis libera verkisto.

Liaj opinioj kaj rezultaj publikigadoj estis tre malkomfortaj por la registaro de la Germana Regno kaj la al ?i ligitaj naciismaj partioj, precipe post la komenci?o de la Unua Mondmilito . Tial dum kaj post la milito, naciismaj organizoj kaj la emer?anta nacisocialisma movado en Germanio vidis lin kiel ?efa malamiko. En 1920 li publikigis sian libron Mein Kampf gegen das militaristische und nationalistische Deutschland , "mia batalo kontra? la militema kaj naciisma Germanio". De tiam li ripete estis minacita je mortigo fare de radikalaj dekstruloj. Kiam en 1921 Matthias Erzberger kaj Walther Rathenau estis murditaj fare ne naciistoj, Foerster post pliaj avertoj en 1922 demisiis el sia docenta posteno kaj fu?is al Svislando. En 1926 li plu movi?is al Francio. ?ar li anka? el pli granda distanco forte kritikis naciismajn rondojn kaj la pliforti?on de la nacisocialismo en Germanio, li estis konsiderata kiel ?efa intelekta malamiko de la nazioj. En majo 1933 liaj libroj estis publike bruligitaj de la nazioj, en a?gusto 1933 li estis inter la unuaj germanoj, kiuj la? dekreto de la nazioj oficiale estis senigitaj de la germana ?tataneco. En 1937 li avertis la najbarajn ?tatojn de Germanio pri la militaj intencoj de Nazia Germanio tra lia libro Europa und die Deutsche Frage , "E?ropo kaj la germana demando ", eldonita en Lucerno unue en la germana kaj parte anka? aliaj lingvoj. La 11-an de a?gusto 1938, kelkajn semajnojn anta? la Munkena interkonsento , ?i publike alvokis la germanajn politikistojn de Sudetio , la germanlingva regiono post 1918 donita al ?e?oslovakio , fini la lojalecon al Hitlero, por ne riski la 800-jaran historion de la sudetiaj germanoj kaj anka? por malhelpi mortan dan?eron de la germana popolo.

En Francio Foerster estis aprezata kaj li estis nomumita franca civitano. Post la okupacio de Francio fare de la nazia armeo Wehrmacht en 1940, la sekreta polico Gestapo intensive ser?is lin. Foerster, kiu prevente vivis tutproksime al la limo franca-svisa, fu?is al Svislando. Tamen, la svisaj a?toritatoj resendis lin, kvankam li laboris dum multaj anta?aj jaroj en ?tataj servoj de Svislando. Ili e? dubis pri la valideco de lia franca civitaneco kaj deklaris ke li da?re estas germano, do transdonenda al la sekreta polico Gestapo . Plu fu?ante, li kun bon?anco alvenis al Portugalio kaj de tie elmigris al Usono. Li vivis ?is 1963 en Nov-Jorko, kaj fine revenis al Svislando, al Kilchberg proksime de Zuriko, kie li pasigis siajn lastajn jarojn en sanatorio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.