한국   대만   중국   일본 
Drumo - Vikipedio Saltu al enhavo

Drumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frapinstrumentisto )
FRAPINSTRUMENTARO
Drumo
Drumo
Klasifiko Frapinstrumento
Ton-amplekso Nekoncerna
Parencaj instrumentoj
v ? d ? r

Drumo a? frapinstrumentaro estas kombina?o de frapinstrumentoj ( tamburoj , cimbaloj kaj aliaj), aran?ita tiel ke ununura muzikisto povas ludi ?in.

Dumpase de la historio establi?is depende de la muzikstilo plej malsamaj aran?oformoj de la frapinstrumentaro. Al la nuntempa normoformo apartenas tambureto , tamburego , tamo , ?arlestono , diversaj cimbaloj kaj perkutinstrumentetoj kiel ekz. lignobloko , bovsonorilo a? tintilringo . ?i tiun kombina?on la muzikisto povas individue kunmeti kaj aran?i helpe de starigiloj a? fiksigaj stangoj.

Krom la akustika frapinstrumentaro nuntempe ekzistas anka? elektronika frapinstrumentaro .

Frapinstrumentan muzikon oni notas helpe de la kutima notacio . Por distingo servas la tiel nomata ne?tra klefo .

La aro [ redakti | redakti fonton ]

Normaran?o de frapinstrumentaro
1. cimbalo 2. startamo 3. pendotamoj 4. tamburego a? bastamburo 5. tambureto a? knartamburo 6. ?arlestono

La individuaj instrumentoj de frapinstrumentaro apartenas a? al la idiofonoj (?memsonantoj“) a? al la membranofonoj (?felosonantoj“). La selekto de la instrumentoj dependas de la muzika kunteksto, de la stilo kaj de la imagoj de la frapinstrumentisto. La grandoj de la tamburoj kaj cimbaloj estas indikataj per colo . Kvankam tuta aro da normoj venkis, la varieco de la grandoj intertempe surmerkate haveblaj estas preska? senlima. Preska? ?iam la bazon de frapinstrumentaro formas kombina?o de jenaj instrumentoj.

Tambureto [ redakti | redakti fonton ]

14″-Tambureto (knartamburo) kun ligna kaldrono
  • Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tambureto .

La tambureto , nomata anka? ?knartamburo“, staras meze anta? la ludanto kaj estas la ?efa instrumento de la frapinstrumentaro. ?i devenas el la e?ropa armemuziko kaj evoluis el diversaj formoj de mar?o- kaj kirlotamburoj.

?i havas kaldronon el pluraj tavoloj da ligno (plejofte 6 ?is 10 tavoloj) a? el metalo, kiu estas amba?flanke tegita per feloj . La supra frapfelo plejofte estas iomete malglatigita kaj tavoligita blanke a? helgrize; la felo de la malsupra flanko estas glata kaj klare pli maldika resonancfelo. Origine oni enmetis verajn bestofelojn, nuntempe oni uzas preska? nur industri-faritajn produktojn el plastoj kun metalringoj.

Sian karakterizan sonon knartamburo ricevas per aro da paralelaj dratoj (knartapi?o) stre?itaj la?longe de la ekstera faco de la resonancfelo de unu flanko de la tamburo al la alia. La knartapi?o eksvingas je ?iu frapo kaj refrapas sur la resonancfelon, ka?zante tiel la tipan sonon de knartamburo kaj farante je kirloj densan kaj plenan sonon. Je unuopa frapo de bastoneto ekestas la bruo el kombina?o de du fari?oj: la surfrapo de la bastoneto sur la frapfelon kaj la refrapo de la knartapi?o ka?zita per tio sur la resonancfelon. Helpe de aparta mekaniko (malknarilo) oni povas forlevi la knartapi?on de la felo, per kio ?i perdas sian funkcion. La stre?o de la knartapi?o estas krome diversmaniere al?ustigebla, kio ebligas multecon da variaj sonkoloroj.

La feldiametro estas plejofte 14 coloj, ordinaraj kaldronprofundoj estas 5 a? 6,5 coloj. Intertempe ekzistas krome etaj tamburetoj de nur 8 a? 10 coloj diametraj a? de relative plataj kaldronoj, ofte uzataj kiel krominstrumentoj.

Tamburego [ redakti | redakti fonton ]

Tamburego a? bastamburo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tamburego .

La tamburego (anka? bastamburo) estas la dua ?efinstrumento de la frapinstrumentaro. ?i konsistas el granda lignokaldrono, plej ofte amba?flanke tegita, kiu ku?as surflanke kaj kiun du gamboj (kunfaldeblaj por transporto) tenas en konstanta pozicio. Oni ludas tamburegon helpe de pedalfrapilo , fiksita per pin?o?ra?bo je la felstre?o-ringo de la tamburo. Alternative al uzo de du tamburegoj oni povas uzi duoblan pedalon, kiu ebligas per mekanika transigo la ludon de ununura tamburego per du piedoj.

La fronta resonancfelo ofte havas truojn por malpliigi la resonon de la tamburego kaj ebligi rektan alprenadon de la sono per mikrofono en la tamburo. Krom tio oni ofte metas kusenojn a? lantukojn en la tamburegon por dampi ?in.

En la frutempo de frapinstrumentaro la tamburegoj kun diametro de 28 a? 30 coloj estis tre grandaj, anta? ol venkis iom post iom pli malgrandaj mezuroj. Longan tempon kaldrono kun profundo de 14 coloj kaj diametro de 22 coloj estis normo, nuntempe oni preferas tamburojn profundajn je 16 a? 18 coloj. Depende de la muzikstilo foje oni ekipas pli modernajn frapinstrumentarojn per malsame grandaj tamburegoj kun fela diametro de 16 ?is 26 coloj.

Sur la tamburego estas kro?oringo necesa por la surmuntado de cimbalo kaj tamoj sur la tamburegon. Je kelkaj frapinstrumentaroj la bastamburo foje estas neborita , do sen la kro?oringo. Tio ebligas, ke la tamburego povas pli libere svingi kaj tiamaniere generi pli bonan sonon.

Tamoj [ redakti | redakti fonton ]

14″-startamo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tamo .

Tamoj estas plejofte duflanke fel-tegitaj tamburoj kun diametroj inter 6 kaj 18 coloj. Depende de la pendado resp. starado oni nomas la tamburojn pendotamoj , kiuj bezonas starigilon a? tenilojn sur la bastamburo, a? startamburoj (a? tamegoj), kiuj staras sur propraj gamboj muntitaj ?e la kaldrono. Je altvaloraj tamoj la tenilo por pli bona sonevoluo estas formita tiamaniere, ke la kaldrono postfrape povas libere finsvingi.

La rilato de kaldrondiametro al kaldronprofundo estas tre diversa; star-tamoj ofte estas pli profundaj ol pendotamoj samdiametraj. Apartan pozicion havas la tiel nomataj rototamoj : ili konsistas nur el plata metalkadro tegita per frapfelo; kaldrono ne estas. ?ra?bkonstrua?o ebligas ?an?i dum la ludado la felstre?on per turnado de la kadro kaj per tio generi glitsonon . Rototamoj estis enmodaj ?efe en la 1980-aj jaroj.

Kelkaj frapinstrumentistoj, ekzemple Phil Collins , preferas tamojn sen resonfeloj ( koncert-tamoj ). ?i tiuj havas klare difinitajn tonaltojn, kompareble kun timbaleoj . Koncert-tamoj estis tre ofte uzataj en la 1970-aj jaroj.

La nombro de tamoj en frapinstrumentaro ege dependas de la muzikstilo. Dum en populara muziko kaj klasika ?azo muzikistoj ofte nur uzas du a? tri tamojn, en ?azroko kaj en metalroko ili uzas ?is ok tamojn. Tio tamen ege varias la? persona ludostilo. La plej multaj normaj frapinstrumentaroj havas tri tamojn: du pendotamojn (10 ?is 13 coloj) kaj star-tamo (14 ?is 16 coloj).

Cimbalo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cimbalo .

Principe kvin tipoj de cimbaloj estas distingeblaj. La? sia sonkaraktero tiuj ?i plenumas malsamajn funkciojn en frapinstrumentaro:

Tinta cimbalo [ redakti | redakti fonton ]

La tinta cimbalo havas diametron de 16 ?is 24 coloj kaj povas distingi?i la? dikeco de la materialo. Depende de la produktiteco ili havas relative klaran frapsonon (?pin“), kiun povas foni baza murmurado (?vu?“). Kelkaj cimbaloj sonas relative sekaj, aliaj pli maldikaj generas pli da baza murmurado kaj per tio pli malklaran sontapi?on. Se oni ekfrapas la pinton (sonorilo), eksonas hela kaj klara sonorileca tono. Se oni tamen frapas la randon, la kvoto de suprotonoj pligrandi?as, kaj la cimbalo povas suprenbalanci?i. Ekzistas anka? specialformoj, kiuj siaflanke produktas apartan sonon. Siblocimbalo ekzemple havas en la rando truetojn, en kiuj pendas boltetoj, kiuj generas fluan bazan murmuradon. Platocimbalo ne havas sonorilon kaj per tio malpli da suprotonoj. Sur tinta cimbalo oni plejofte ludas konstantan pulson a? ritmo?ablonojn.

?arlestono [ redakti | redakti fonton ]

?arlestono
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ?arlestono .

?arlestono konsistas el cimbalparo, muntita horizontale sur starigilo kun pedalo. Tiu ?i ebligas pere de risortotirilo malfermadon kaj fermadon de la ?arlestono per la maldekstra piedo ene de norma frapinstrumentaro.

Fermado de ?arlestono per pedalo generas relative malla?tan sonon kompareblan al tiu de kabaso . Frapado per bastoneto generas je fermita stato delikatan sonon, en duonferma stato pli malmildan (?rokmuzikecan“) sonon, en malferma stato la?tan sonon similan al tiu de krakcimbalo. Depende de tio, kiom longe la du cimbaloj kontaktas, ekestas diversaj sonoj.

Sur ?arlestono oni ludas plejofte trairan pulson a? fiksajn ritmajn figurojn (?ritmo?ablonojn“); do oni ofte uzas ?in anstata? tinta cimbalo.

Kraka cimbalo [ redakti | redakti fonton ]

16-cola krakcimbalo el bronzo

Krakaj cimbaloj kutime estas kompare kun tintaj cimbaloj pli maldikaj kaj pli malgrandaj (proks. 13 ?is 20 coloj diametre) kaj estas konceptitaj la? prilaborado cele al klare pli alta porcio da krakado. ?ia sono estas pli brueca. Pro tio oni uzas ?in ofte por akcentoj a? (ekzemple per feltofrapiloj) por ?velaj dinamikaj efektoj ( kres?endo ). Depende de grandeco kaj prilaborado malsamaj krakaj cimbaloj resonas malsame longe.

?ina cimbalo [ redakti | redakti fonton ]

Konusforma pinto de ?ina cimbalo

?ina cimbalo estas pro tio escepto, ?ar ?i distingi?as ? ka?zite de alia kultura fono ? la? sia formo klare disde la aliaj cimbalaj tipoj. La pinto ofte ne estas volbita, sed havas la formon de cilindro a? de detran?ita konuso, kies baza areo konsistigas la supran fina?on de la pinto. Plej okulfrapa rekonilo estas la alten fleksita rando, kiu aspektigas la cimbalon la? profilo kiel longtirata formo por pelvokuko. La diametro estas plejofte inter 14 ?is 24 coloj. La sono estas komparebla kun tiu de kraka cimbalo, tamen pli ?malpura“ a? pli ?kruda“ kaj pli mallonga. ?inajn tamburojn oni uzas ofte por mallongaj, eksplodaj akcentoj a? stakato -figuroj. ?efe frapinstrumentistoj de metalroko uzas ?in unuaflanke kiel gravan akcentcimbalon, multfoje tamen anka? kiel anstata?ilon por ?arlestono a? por tinta cimbalo. Pli grandaj ?inaj cimbaloj, ofte ekipitaj per krakoboltetoj, anka? eniris en ?azon kaj en la muzikon de ?azbandegoj kiel tintaj cimbaloj. Por protekti la cimbalorandon, oni pendas ilin plejofte renverse, por ke oni povu trafi la fleksitan randon sur-face. Krome ?ina cimbalo estas la cimbalo kun la plej lar?a gamo da plej variaj sonoj.

Pla?do- kaj efektocimbalo [ redakti | redakti fonton ]

10-cola pla?docimbalo kun tamotenilo

Pla?docimbaloj estas la? speco kaj funkcio kompareblaj kun krakcimbaloj, estas tamen diametre klare pli malgrandaj (proks. 6 ?is 12 coloj), pro kio ili havas alian sonkarakteron: pla?docimbaloj sonas helaj kaj vervaj, eksonas rapide kaj preska? ne resonas. Oni uzas ilin por mallongaj, helaj akcentoj. Precipe Stewart Copeland kaj Manu Katche establis la uzon de pla?docimbaloj.

Krom tio ekzistas multe da variaj efektocimbaloj kun apartaj formoj a? prilabora?oj, ekz. truetoj a? tintiloj, por pliampleksigo de la frapinstrumentara sonspektro. La kreopovo de la cimbalproduktantoj estas ne-el?erpebla, same la varieco de nomoj, per kiuj ili surmerkatigas la efektocimbalojn. La gamo de cimbaloj (kiel ?cups“ [tasoj], ?bells“ [sonoriloj], ?stacks“ [stako], ?mini-chinas“ [?inaj cimbaletoj], ?jingle-hats“ [tinto?apeloj] k.s.) pligrandi?as, je kio ne ?iuj cimbaloj estas klare algrupigeblaj al unu el la grupoj. ?Cups“ a? ?bells“ estas cimbaloj, kiuj donas sonon similan al la sonorilo de la tinta cimbalo. ?Stacks“ estas stakoj da pluraj malsamgrandaj cimbaloj rekte metitaj unu sur la aliajn, kiuj produktu mallongajn sona?ojn.

Normaj mezuroj [ redakti | redakti fonton ]

Jen la kutimaj diametroj de tamburoj kaj cimbaloj:

Instrumento Mezuroj
tamburego (bastamburo) 22 coloj (16 ?is 30 coloj)
tambureto a? knartamburo 14 coloj (8 ?is 16 coloj)
tamo 10, 12 kaj 14 a? 12, 13 kaj 16 coloj

(6 ?is 18 coloj)

?arlestono 14 coloj (8 ?is 16 coloj)
tinta cimbalo 20 coloj (18 ?is 24 coloj)
krakcimbalo 16 coloj (13 ?is 24 coloj)
pla?docimbalo 10 coloj (6 ?is 12 coloj)
?ina cimbalo 18 coloj (8 ?is 26 coloj)

Flanka?oj [ redakti | redakti fonton ]

Tipa flanka?o: la pedalfrapilo

Flanka?oj estas ?iuj servaj elementoj kiel pedalfrapilo , cimbalaj starigiloj kaj la diversaj teniloj. Anka? partoj firme ligitaj kun la kaldronoj kiel felostre?iloj, knartambura forlevilo kaj piedoj por la tamburegoj estas flanka?oj.

Bastonetoj [ redakti | redakti fonton ]

La tamburojn kaj cimbalojn de frapinstrumentaro oni ludas permane per du bastonetoj , kiuj plejofte konsistas el ligno, kaj la bastamburojn per pedalfrapilo, martelo, kiu havas feltan a? plastan kapon. Oni anka? manuzas frapfaskojn (stangoj el ligno a? plasto faskigitaj) a? brosojn . Krom tio por la permana ludo trovi?as marteletoj kun feltaj a? flanelaj kapoj por dampita a? obtuza ludo. Je la ludo per la manoj oni uzas la re?eti?on de la bastonetoj de la svinganta surfaco, precipe ju pli densa estas la frapofteco (?is kirlo). Por ricevi dampitan sonon, oni uzas aparte en la klasika muziko la tiel nomatajn maleojn .

Materialoj [ redakti | redakti fonton ]

Feloj [ redakti | redakti fonton ]

La felojn de frapinstrumentaro pri frue oni produktis el naturfeloj. Nuntempe ili konsistas kutime el unu- a? dutavola plastofolio. Ili estas surstre?itaj sur la tamburkaldronoj per stre?ringoj, kiuj plejparte konsistas el metalo. Tion oni faras depende de la kaldrona diametro per po kvar ?is dek du stre?o?ra?boj. Tiamaniere la feloj estas agordeblaj per ?an?o de la stre?iteco ?is tonalto konvena al la muzikstilo. La supra, priludata felo nomi?as frapofelo, la malsupra resonancfelo. Oni distingas je feloj ?efe inter travideblaj kaj malglatigitaj feloj. ?i-lastaj donas al la tamburo pli varman sonon kaj ebligas generi susuron je la vi?ado per broso. Dum malglatigitaj feloj pli frue ofte estis uzataj nur por knartamburoj, oni trovas ilin nuntempe anka? ofte je la aliaj tamburoj. Krome ekzistas knartamburaj feloj kun malgrandegaj truetoj, kiuj influas la sonon kaj sonigas la tamburon pli seka. Ju pli da stre?o?ra?boj oni uzas por la fiksado de la felo, des pli precize oni povas agordi la tamburon. Renomaj felproduktantoj estas la firmaoj Remo , Evans kaj Aquarian.

Kaldrono [ redakti | redakti fonton ]

La kaldrono de tamburego kaj de la tamoj estas plejofte el ligno. La plej populara ligno estas acero , kiu donis varman kaj ekvilibran sonon kun relative fortaj malaltaj sonoj. Krome betulo estas populara pro la elstarigitaj altaj sonfrekvencoj en sonregistro-studioj. Kontraste al tio mahagono proponas tre fortajn malaltecojn kaj reduktitajn altecojn. Pluaj uzataj lignoj estas fago , poplo , tilio , kverko kaj kelkaj aliaj lignoj. Anka? ekzistas lignomiksa?oj. Nuntempe establi?is kiel interesa alternativo kaldronoj el akrilo. Je malmultekostaj frapinstrumentaroj oni anka? trovas kartonajn kaldronojn, kiuj estas kungluitaj kaj mulditaj. ?i tiuj tamen sone ne atingas la alternativojn.

Tamburetoj ofte konsistas el metalo a? anka? el ligno. Intertempe pluraj produktantoj proponas anka? ekzotajn knartamburojn, ekz. kun pli grandaj truoj en la kaldrono, kiuj ka?zas pli la?tan kaj pli eksplodecan sonon.

Ju malpli la sonperdo en la kaldrono, des pli bona kaj ?efe pli resona la tambursono. Tio distingas bonan kvaliton de la tamburkaldronoj. Por ke la sono plejeble sen perdoj estu transigita sur la kaldronoj, plej gravas la kvalito kaj formo de la kaldrona rando, sur kiu surstre?i?as la felo. Dum pli frue plej ofte regis plataj a? rondaj randoj, nun venkis maldikaj kaj akraj randoj.

Je altkvalitaj frapinstrumentaroj la kaldronoj ofte estas lakitaj, kio faras ilin vide pli allogaj. Por tio la ekstera lignotavolo havu belan lignovejnaron. Je malmultekostaj frapinstrumentaroj tamen oni uzas por la kaldronoj kolore presitajn foliojn surgluitajn sur la kaldrono. Anka? altkvalitaj frapinstrumentaroj povas esti foliotegitaj, por havi adekvatan aspekton. La uzado de tiaj folioj tamen povas malutili al la sonkvalito, se la folioj estas malbone prigluitaj kaj tiel malhelpas la svingadon.

Cimbaloj [ redakti | redakti fonton ]

La cimbaloj konsistas kutime el alojoj kiel latuno a? diversaj bronzoj , ekz. kupra-nikela bronzo kaj stanobronzo. La stano-enhavo varias ekde 8 % ?is sonorilbronzo kun 20 %. Krom tio multaj altkvalitaj cimbaloj enhavas etan kvanton da ar?ento. Pli frue anka? ekzistis tiel nomataj sterling -ar?entaj cimbaloj, kiuj konforme kun sia nomo briletis ar?ente kaj konsistis el la samnoma alojo. Ili tamen apartenis maksimume al la malsupra klaso de cimbaloj. Famaj produktantoj de cimbaloj estas Zildjian, Meinl, Sabian kaj Paiste. Duavice post ?i tiuj grandaj kvar cimbalfor?ejoj establi?is kromaj produktantoj kiel ekzemple Masterworks, Anatolian kaj Ufip.

Bastonetoj [ redakti | redakti fonton ]

Bastonetoj estas faritaj el ligno (plejofte hikorio ), plasto a? karbonfibro kaj malofte el metalo. Faskoj ofte konsistas el pluraj maldikaj lignaj a? plastaj bastonoj faskigitaj. Brosoj estas plejparte el plasto a? metalo. Maleoj konsistas plejparte el ligno a? plasto; ilia kapo estas tegita per felto a? felo. Anka? sur la kampo de tamburbastonoj ekzistas multe de produktantoj. Al la plej konataj inter ili apartenas Promark kaj Vic Firth. Krom tio anka? produktantoj de aliaj frapinstrumentaj partoj disvendas bastonetojn. Ekzistas ekzemple anka? serioj de la cimbalproduktanto Zildjian a? de la germana frapinstrumentaro-produktanto Sonor.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Joe LaBarbera ludante frapinstrumentaron

Decida por la evoluo de la frapinstrumentaro estas la invento de la unua bastambura pedalo en la jaro 1887 fare de J. R. Olney. Sekvis en la jaro 1899 ?ia unua seria produktado fare de William F. Ludwig kaj sur la kultura kampo kontra?tamburadaj le?oj: ?i tiuj en Usono malpermesis al sklavoj ludi siajn mantamburojn, kio rezultigis, ke la nigruloj zorgis pri sia ja ege ritma muzikkulturo per e?ropaj kaj arabaj-okcidentaziaj frapinstrumentoj. La unua kompleta frapinstrumentaron vendis en 1918 la firmao Ludwig.

Kiel en multaj aliaj ekonomiaj bran?oj anka? je la produktado kaj disvendado de frapinstrumentaroj venkis tutmondi?o kaj internacii?o. ?is en la 1960-jaroj la pintaj produktoj devenis el Usono ( Ludwig , Gretsch ), Britio ( Premier ) kaj Germanio ( Sonor , Trixon ).

Ekde la 1960-aj jaroj tamen malkaraj produktoj pli kaj pli konkurencis: malmultekostaj frapinstrumentaroj venis komence el Japanio , poste el Tajvano kaj Sud-Koreio . Japanio kaj Tajvano jam ekde la 1970-aj jaroj proponis pintajn produktojn ( Tama , Yamaha ), kiuj premegis la pintajn frapinstrumentarojn el Usono, Britio kaj Germanio sur la merkato kaj finfine transprenis grandajn merkatporciojn de la tradiciaj produktantoj.

Dumpase de la 1980-aj jaroj aparte Tajvano fari?is la plej favore produktanta akcesora?o-liveranto de preska? ?iu frapinstrumentaro-produktanto de la mondo. Kun la tutmondi?o ekde proksimume 1990 la internacia dependeco-rilato kvaza? renversi?is: iamaj pintproduktantoj eniris en dependecon de anta?aj produktantoj de malkaraj frapinstrumentaroj (Sonor ekzemple eni?is en dependecon de ?ina kapitalo).

Aktuale Brazilo premas per favorprezaj frapinstrumentaroj de la firmao RMV de relative alta kvalito sur la tutmondan merkaton.

Elektronikaj frapinstrumentaroj [ redakti | redakti fonton ]

Elektronika frapinstrumentaro
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektronika frapinstrumentaro .

Elektronika frapinstrumentaro estas ludata kiel klasika frapinstrumentaro. La sonoj tamen ne ekestas je la frapo sur instrumento, sed estas ekigitaj per frapimpulso, (plejofte ciferece) generataj en sonproduktilo kaj povas esti eldonataj per la?tparolilo a? kapa?skultilo. Tiucele ?iuj priludataj komponantoj havas elektronikajn sonprenilojn. La ekestanta sono dependas de la uzata sonproduktilo resp. de la speco kaj kvalito de la uzataj sonspecimenoj; ?i povos treege simili al la sono de tradicia akustika frapinstrumentaro, prezentas tamen kompare kun ?i tiu ne ?iujn eblajn ludajn fajnecojn. Krom la pli elspeza muntado kaj la parte pri alta prezo de elektronika frapinstrumentaro ?i tio estas la ka?zo, kial nuntempe oni uzas la du formojn unu apud la alia. Elektronika frapinstrumentaro ne estas intermiksenda kun la drumoma?ino , kiu imitas la sonojn de la instrumentoj sen interago kun frapinstrumentisto.

La plej granda avanta?o de elektronika frapinstrumentaro estas ?ia preska? komplete manka proprosono sen amplifado. ?i ta?gas pro tio por uzado je malfacilaj akustikaj kondi?oj. Uzekzemploj estas popmuziko en ?ambra la?teco je konvenaj eventoj, ekzercado sen ?enado de la najbaroj per bruo helpe de kapa?skultiloj kaj muzikalprodukta?oj, kiuj bezonas treege malmultan scenejan la?tecon. Kroma avanta?o de elektronika frapinstrumentaro estas la generado de plej diversaj frapinstrumentaj kaj perkutinstrumentoj per ununura instrumentaro.

Ludopraktiko [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frapinstrumentara ludo .

Funkcio de frapinstrumentaro [ redakti | redakti fonton ]

La ?efa funkcio de frapinstrumentaro en bando estas la generado de baza ritmo , kiu subtenas la bandon kaj rezultigas kune kun la aliaj instrumentoj de la ritmosekcio (ekz. kontrabaso kaj piano) la bazan ritmomodelon . Por tio frapinstrumentisto kutime aplikas firman fraposinsekvon, kiun li ripetadas. Bazo de la portanta ritmo estas je tio la alternado de malalta sono de la bastamburo kaj de la alta sono de la tambureto.

Krom ?i tiu baza funkcio per pli alta komplikeco de la muziko io alia fari?as plikaj pli grava: frapinstrumentaro enkonstruas ornama?ojn, akcentas kaj reliefigas certajn lokojn de la muziko per efektoj kaj de?an?oj, ekz. per ritmaj plenigoj . Jen la frapinstrumentisto uzas la krakcimbalojn a? aliajn efektocimbalojn. Anka? la uzado de kirloj kaj rudimenta?oj sur la tambureto alcelas ?i tiun efekton. La supro de ornamado kaj akcentado estas frapinstrumentara soloo , dum kiu la aliaj instrumentoj de la bando pa?as en la fonon.

Notacio [ redakti | redakti fonton ]

Frapinstrumentara klefo (la? nuna skribmaniero): Bass drum = bastamburo, Snare = knartamburo, Floor tom = startamo, Middle tom = meza tamo, High tom = alta tamo

Pro la multnombro da eblecoj, strukturi kaj kombini la diversajn frapinstrumentojn, ?is nuntempe ne venkis deviga notacio . Tio konsekvencas, ke je la komenco de frapinstrumentaraj notoj staras klarigo de la notacio (vidu apudan notekzemplon). ?i tiun priskribon oni nomas ?frapinstrumentara klefo “.

Por tio ekzistas pluraj skribkonvencioj: Anstata? la kutimaj klefoj oni uzas tiel nomatan ne?tralan klefon, ?ar multaj frapinstrumentoj ne estas agordataj je certa tonalto. Krome oni simbolas la metalajn unuopajn instrumentojn (ekz. cimbalojn) per x-formaj notokapoj, dum kiam la tamburoj ricevas rondajn notokapojn. En la aran?o de la instrumentoj en la notacio la relativaj tonaltoj de la instrumentoj unu al la aliaj estas legeblaj. Krome estas kutimo, meti la erojn de la frapinstrumentaro ludatajn per-piede en la malsupran parton de la notliniaro , dum kiam tiuj, kiujn ludas la manoj, staras pli supre. Rilate ?i tiu distingo la ?arlestono estas esceptokazo, ?ar ?i kaj estas ludebla per-piede sed anka? per-mane.

Se oni notus kiel unuopa vo?o, aperus komplika ritma figuro, kiu en la notoj estus ne-supervidebla. Pa?zosignojn praktike oni do ne metas la? firmaj reguloj, sed depende de la aparta kazo kun la klopodo pri plej bona lebebleco. Ekzemple ?i-sekva notekzemplo pritraktas la frapinstrumentaron kiel ununura instrumento:

Du-instrumenta notado en unu notliniaro de tipa rokmuzika ritmomodelo
Du-instrumenta notado en unu notliniaro de tipa rokmuzika ritmomodelo

Analizado kaj lernado [ redakti | redakti fonton ]

Analizado kaj lernado staras en liga rilato kun la strukturo de frapinstrumentaro. La frapinstrumentaro distingi?as de la amaso de instrumento per tio, ke oni ludas ?in ne nur kun la du manoj, sed anka? (same kiel orgeno ) kun amba? piedoj. Krome ?i ne estas unueca instrumento, sed aro el pluraj instrumentoj, kiuj devas esti komforte atingeblaj kaj tuj frapeblaj por manoj kaj piedoj. Oni povas lerni sur knartamburoj ?isfunde la ritmoteknikajn frapfigurojn kaj realigi ilin sekvapa?e per la tuta frapinstrumentaro kaj aparte per la alternado de knara kaj basa tamburoj. ?i tiun transigan proceson oni nomas man-pieda kunordigo , kaj ?i estas esenca ero de la lernado. Tamen nur la kombina?o el amba?, tio estas el figuroj sur la knartamburo (kaj anka? sur la tamoj) kaj kompletaj ritmomodeloj sur ?arlestono, knartamburo kaj bastamburo, estas la bazo por la tamburado en bando.

Analizado kaj lernado okazas ofte je la praktikado de muzikpeco. Komence temas pri tio, ela?skulti la taktospecon kaj la formon de la muzikpeco. Poste oni analizas kaj eklernas konvenan akompanadon per la frapinstrumentaro kaj ludas tion poste kun aliaj instrumentoj. ?i tiun proceson povas subteni instruo. Tiu ?i pretigas nota?on de la ludata, grava aparte en pli grandaj muzikensembloj, helpe de frapinstrumentaraj muziknotoj . Krome per tio oni povas lerni gravajn bazajn sciojn el la ?enerala muzikinstruo kaj la ?ustan korposintenon ?e la frapinstrumentaro de fundamente.

Pedagogio [ redakti | redakti fonton ]

Ludadon de frapinstrumentaro oni povas lerni ?e la plejmulto de la muziklernejoj . Alternative oni povas lerni je privataj frapinstrumentaro-instruistoj. Por da?rigi la ludadon je profesia nivelo oni povas studi ?i tiu fakon je konservatorioj , muzikaltlernejoj a? privataj institutoj kiel Drummers Focus .

En muzikpedagogio frapinstrumentaro ludas gravan rolon. Krom uzado por la forigo de agresemo, aparte je pli junaj infanoj, oni povas uzi la frapinstrumentaron por peri bazajn komprenojn de muzikaj aferoj kiel takto kaj ritmo. Pro la travivo de rapidaj sukcesoj la grado de motivi?o estas tre alta je komencantoj. ?i tiu motivi?ogrado tamen estas nepre prosperigenda, ?ar la komplikeco de la sekvaj lernobjektoj rapide kreskas. Per tio instruisto de frapinstrumentaro-ludo havas altan respondecon. Bona prosperigo deflanke de motivite motiviga instruisto same kiel varieco kaj komplikeco de la frapinstrumentara ludado povas ka?zi longda?ran motivi?on je la lernantoj. ?i tiun povas e? fortigi la kunmuzikado en pli granda ensemblo kiel ekz. en bando.

Sonspecimenoj
Muzikilo Detaloj de ludado Sonspecimeno
Knartamburo Nedampata knartamburo Pri tiu ĉi sono  53 KB
Dampata knartamburo Pri tiu ĉi sono  37 KB
Randbato sur knartamburo Pri tiu ĉi sono  46 KB
Bastamburo Dampata bastamburo Pri tiu ĉi sono  54 KB
Tamoj Tamo, 8-cola Pri tiu ĉi sono  59 KB
Tamo, 12-cola Pri tiu ĉi sono  41 KB
Tamego Pri tiu ĉi sono  39 KB
Cimbalo ?arlestona Fermata cimbalo ?arlestona Pri tiu ĉi sono  41 KB
Malfermata cimbalo ?arlestona Pri tiu ĉi sono  58 KB
Fermado kaj malfermado de cimbalo ?arlestona per pedalo Pri tiu ĉi sono  48 KB
Cimbalo kraka Cimbalo kraka Pri tiu ĉi sono  52 KB
Cimbalo kraka Normale frapata Pri tiu ĉi sono  61 KB
Sonorile frapata Pri tiu ĉi sono  71 KB
Rande frapata Pri tiu ĉi sono  67 KB
Takto rok-muzika Kun cimbalo ?arlestona Pri tiu ĉi sono  95 KB
Kun cimbalo tinta Pri tiu ĉi sono  89 KB

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Joachim Fuchs-Charrier : History of Drumsetplaying , LEU-Verlag, ISBN 3-89775-041-4
  • James Holland: Das Schlagzeug . (= Yehudi Menuhins Musikfuhrer). 2. durchges. u. aktualisierte Auflage. Edition Bergh im Verlag Ullstein, Frankfurt am Main u. a. 1994, ISBN 3-7163-0136-1
  • Tom Borner: Stimmen der Trommel. Im Handumdrehen zum guten Sound, Tipps zum Stimmen des Schlagzeugs . Verlag musiktotal, ISBN 3-9809547-9-X
  • Geoff Nicholls: The Drum Book. A history of the rock drum kit . Miller Freeman, San Francisco 1997, ISBN 0-87930-476-6
  • Peinkofer/Tannigel: Handbuch des Schlagzeugs. 2., rev. u. erg. Aufl., 1981
  • Christian Wenzel: Taschenlexikon Drumset und Percussion . PPVMEDIEN, Bergkirchen 2002, ISBN 3-932275-32-2
  • Tom Borner: Modern Snare Drum. Die snare Drum als eigenstandiges Instrument erlernen . Verlag musiktotal, ISBN 3-9809547-4-9
  • Peter Wicke, Kai-Erik und Wieland Ziegenrucker: Handbuch der popularen Musik . Uberarb. und erw. Neuausgabe, 4. Auflage. Atlantis-Schott, Mainz 2001, ISBN 3-254-08363-6 , S. 477?479, S. 437?46 u. a.
  • Stefan Schutz: Fundamentale Konzepte fur Schlagzeuger. Ein Lesebuch . Leu Verlag, ISBN 3-89775-103-8 ; ISBN 978-3-89775-103-3
  • Tom Borner: Basisbuch Schlagzeug. Ein padagogisch erprobtes Lern- und Spielkonzept mit vielen Solos und Duos . Verlag musiktotal, ISBN 3-9809547-1-4
Frapinstrumentisto

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.