El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
Forumo de A?gusto
(en
itala
:
Foro di Augusto
) estas unu el la
Imperiestraj Forumoj
de
Romo
,
Italio
, konstruigita de
A?gusto Cezaro
. ?i inkludas la Templon de Marso Ultor. La nekompleta forumo kaj ?ia templo estis ina?gurita en la jaro 2 a.K., 40 jarojn post la ekdedi?o.
En la batalo de
Filipio
en
-42
Oktaviano (poste nomita
A?gusto
) kune kun
Marko Antonio
venkis la murdintojn de Cezaro kaj do ven?is ties morton.
Tiam la imperiestro promesis per voto templon al Marso, la ven?ulo (
latine
Mars Ultor
). La templo estis efektive ina?gurita nur 40 jarojn poste, en
-2
, enmetita en duan monumentan placon, la Forumon de A?gusto.
Rilate al la Forumo de Cezaro la nova komplekso situis orte, kaj la templo sin apogis al altega muro, ankora? konservita, kiu dividis la monumenton de la kvartalo
Subura
kaj protektis ?in de tieaj incendioj. Krome la arkaroj, kiuj levi?is la? la longaj flankoj, ?e la norda fino malfermi?is al ampleksaj kolonejoj (duoncirklaj), destinitaj por ?irmi la kunsidojn de tribunaloj.
Anka? ?i-okaze la konstruado de la komplekso servis al propagandaj celoj, kaj ?ia tuta ornamo gloras la novan oran epokon, kiu komenci?is per la regado de A?gusto.
- Raaflaub. Between the Republic and Empire.
- Luce, T.J. Livy Augustus and the Forum Augustum. pp. 123?138.
- Galinsky, Karl. Augustan Culture. pp. 197?213.
- Roth, Leland M. (1993). Understanding Architecture: Its Elements, History and Meaning (First ed.). Boulder, CO: Westview Press. p. 222.
ISBN 0-06-430158-3
.
- Earl, Donald C. (1968). The Age of Augustus. New York: Crown Publishers. p. 116.
- The Cambridge Ancient History (New ed.). London: Cambridge University Press. 1970. p. 193.
- Platner, Samuel Ball. A Topographical Dictionary of Ancient Rome.
- Magie, David (1967?1968). Scriptores Historiae Augustae, anglalingva traduko de David Magie. Loeb Classical Library. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. p. 235.